Giovanni Battista Della Porta
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano Baptisto dela Porta (1535-1615) estis (itale: Giovanni Battista della Porta, latine: Johanes Baptistæ Portæ), itala polimato, alkemiisto, filozofo, komediverkisto, matematikisto, astrologo, okultisto, kiu verkis pri sennombraj temoj, tiel kiel magnetismo, astrologio, zoologio, botaniko, fiziognomiko kaj super ĉio pri alkemio kaj magio. Ĉefe gravaj estas liaj esploroj kaj eksperimentoj pri optiko kaj demandoj pri meteorologio, kvankam li akceptis magiajn okazaĵojn kiel realaj nefektojn kun naturaj kaŭzoj duonkaŝitaj en la magikaptiloj[1].
Giambattista della Porta (1535-1615) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ttala polimato kaj filozofo | |||||
Persona informo | |||||
Giovanni Battista Della Porta | |||||
Naskiĝo | 1-a de novembro 1535 en Vico Equense, Italio | ||||
Morto | 4-a de februaro 1615 en Napolo, Italio | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Alma mater | Akademio de la Linkoj, Accademia Secretorum Naturae | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kriptologo • matematikisto • fizikisto • kemiisto • inventisto • dramaturgo • astrologo • filozofo • kuracisto • astronomo vd | ||||
Laborkampo | alkemio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li kreis sistemon da lensoj por la senluma kamero kiu povas esti konsiderata ia prototipo de la nuna kamerao. Li deklaris sin elpensisto de la teleskopo, rezultante en polemiko kun la multe pli konata itala fizikisto kaj astronomo Galileo Galilei (1564-1642)[2]. Tomazo Kampanelo (1568-1639) estis lia lernanto.