Gitanjali
verko de Tagore / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gitanjali (en Bengala lingvo: গীতাঞ্জলি, laŭvorte. Kantopropono) estas kolekto de poemoj de la bengala poeto Rabindranath Tagore. Tagore ricevis la Nobel-premion pri literaturo, pro la angla traduko, Gitanjali:Song Offerings, kio faris lin la unua ne-eŭropano kiu ricevis tiun honoron.[1]
গীতাঞ্জলি | |
---|---|
poezia kolekto • literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Rabindranath Tagore |
Lingvoj | |
Lingvo | bengala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1910 |
Ĝi estas parto de la UNESKO-kolekto de reprezentaj verkoj. Ties centra temo estas adorado, kaj ties moto estas "Mi estas ĉi tie por kanti al ci kantojn" (No. XV).[2]
La originala bengala kolekto de 156/157 poemoj estis publikigita la 14an de Aŭgusto, 1910. La poemoj estis bazitaj sur mezepokaj hindiaj vortumadoj pri adorado kun komuna temo pri amo tra plej granda parto de poemoj. Kelkaj poemoj enhavas ankaŭ konflikton inter la deziro por materiaj havaĵoj kaj la spirita altiro.[1]