Bengaloj
etno precipe en Bangladeŝo kaj Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
La bengaloj (bengale বাঙ্গালী Bangali) estas grava hind-arja etna grupo. Ili estas apartenantaj al la regiono de Bengalio en Sudazio, kiu estas aktuale dividita inter Bangladeŝo kaj la subŝtato Okcidenta Bengalio de Barato. Ili precipe parolas la bengalan lingvon, la plej orienta branĉo de la hindeŭropa lingvofamilio.
La bengalia regiono estis fandujo de kulturoj dum la historio, disponigante diversajn originojn por la bengala popolo. Ekstere de la geografia regiono Bengalio, bengalaj plimultoj ankaŭ loĝas en la subŝtato Tripuro de Barato, la Baraka Valo (bengale বরাক উপত্যকা) en la subŝtato Asamo de Barato kaj la en la teritorio de la insularoj Andamanoj kaj Nikobaroj. La tutmonda bengala diasporo havas fortajn komunumoj en Pakistano, Usono, Britio, Kanado, la Mezoriento (Arabio, Irano, Turkio, Egiptio), en Japanio, Malajzio, Singapuro kaj Italio.
Laŭ la monda faktolibro de CIA, bengaloj estas tria plej granda etno en la mondo (post la ĉinoj kaj araboj): al pli-malpli 163 milionoj en Bangladeŝo kaj 100 milionoj en Barato (laŭ taksoj de 2014, la nombroj konstante altiĝas pro rapida kresko de la loĝantaro) aldoniĝas proksimume 3 milionoj da bangladeŝanoj en Mezoriento, 1 miliono en Pakistano kaj 400 000 en Britio.
Ĉi tiu artikolo bezonas tradukon el ĉi tie (hispane). Se vi scipovas la lingvon, bonvolu redakti la paĝon por traduki la tekston. |
- Kategorio Bengaloj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri etno. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |