Johann Wolfgang von Goethe
germana poeto, dramverkisto, ŝtatministro, juristo, filozofo kaj natursciencisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Wolfgang von GOETHE [ˈjoːhan ˈvɔlfɡaŋ fɔn ˈɡøːtə], esperantigite Johano Volfgango Goeto[1] (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1749 en Frankfurto ĉe Majno, mortis la 22-an de marto 1832 en Vajmaro) estis germana poeto kaj dramverkisto, krome ŝtatministro, juristo, filozofo kaj natursciencisto. Li estas ofte konsiderata la plej grava germana poeto.
Johann Wolfgang von Goethe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Portreto el la jaro 1828 | |||||
Persona informo | |||||
Johann Wolfgang von Goethe | |||||
Naskonomo | Johann Wolfgang Goethe | ||||
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1749 en libera regna urbo Frankfurto ĉe Majno, Sankta Romia Imperio (Germanio) | ||||
Morto | 22-an de marto 1832 en Vajmaro, Saksio-Vajmaro-Eisenach (Germanio) | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Princa kripto de Weimar vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Nacieco | germana | ||||
Etno | Germanoj vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Saksio-Vajmaro-Eisenach vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko • Universitato de Strasburgo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Goethe vd | ||||
Patro | Johann Caspar Goethe vd | ||||
Patrino | Catharina Elisabeth Goethe vd | ||||
Gefratoj | Cornelia Schlosser vd | ||||
Edz(in)o | Christiane Vulpius | ||||
Amkunulo | Lili Schönemann vd | ||||
Infanoj | August von Goethe vd | ||||
Parencoj | Peter im Baumgarten vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto, politikisto, juristo, biologo, konstruisto | ||||
Laborkampo | anatomio • meteologio • geologio • fiziko vd | ||||
Verkado | |||||
Literatura movado | Sturm und Drang | ||||
Verkoj | Faŭsto, parto 1 ❦ La suferoj de la juna Werther ❦ La lernojaroj de Wilhem Meister ❦ Elektitaj parencecoj ❦ Prometeo ❦ Theory of Colours ❦ Italia vojaĝo ❦ Okcident-orienta divano ❦ Egmont ❦ La magiista lernanto ❦ La elfreĝo ❦ Maxims and reflections of Goethe vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Inter la beletraj verkoj de Goethe troviĝas poemoj, dramoj, eposoj (versaj kaj prozaj), membiografiaj, estetik-, art- kaj literatur-teoriaj kaj natursciencaj tekstoj. Ankaŭ lia vasta korespondado havas gravan literaturan signifon. Goethe estis unu el la unuaj kaj la plej grava el la reprezentantoj de la literatura movado Sturm und Drang. Lia romano Die Leiden des jungen Werther (La suferoj de la juna Werther) famigis lin en 1774 en la tuta Eŭropo. Poste li orientiĝis enhave kaj formale laŭ la idealoj de la antikvo, kaj iĝis ekde la 1790-aj jaroj kune kun Friedrich Schiller unu el la plej gravaj reprezentantoj de la vajmara klasikismo. Maljunulo, li estis konsiderata eksterlande kiel reprezentanto de la spirita Germanio.
Dum la aprezo de Goethe unue malaltiĝis post lia morto, li iĝis en la Germana Imperiestra Regno ekde 1871 kronatesto de la nacia identeco de la germanoj.[2] Estiĝis adoro ne nur de la verkoj, sed ankaŭ de la personeco de la poeto, kies vivokonduto estis konsiderata modela. Ĝis nun Goethe estas konsiderata la plej grava germana poeto, kaj lia verko estas unu el la pintoj de la monda literaturo. Li apartenis al la literatursocieta rondo de Merck.