From Wikipedia, the free encyclopedia
Gottfried Heinrich KROHNE (* 26-an de marto 1703 en Dresdeno; † 30-an de majo 1756 en Vajmaro) estis germana arĥitekto en la baroka tempo. Konsideratas lia plej grava disĉiplo Johann David Weidner.
Gottfried Heinrich Krohne | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1703 en Dresdeno |
Morto | 30-an de majo 1756 (53-jaraĝa) en Vajmaro |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
La patro de Krohne estis la stabla servisto Johann Christoph Crune. Li estis la kortega ĉefkonstruisto de la dukoj de Saksio-Vajmaro (ekde 1726), de Saksio-Gotao kaj de la princoj de Schwarzburg-Rudolstadt ekde 1743). Tamen li paralele laboris ankaŭ por aliaj princoj ekz. la ĉefepiskopoj majencaj kaj bambergaj. Krome li responsis pri kelkaj konstruaĵoj en Norda Frankonio.
Inter liaj ĉefaj verkoj estis la planoj je la kompleta novkonstruo de la urbo Ilmenau post la terura fajrego de 1752. Por multaj Kronoj estas unu el la plej elstaraj arĥitektoj en la historio de Turingio. Unu lia plej grava kunlaboranto kaj disĉiplo estis Johann David Weidner, kiu komence ade akompanis kiel surloka observanto ĉefa la konstruaĵojn de Krohne. Post ties morto li daŭrigis lian verkaron. Kiel supera landa ĉefarĥitekto li posteulis Johann Adolph Richter.
En Ilmenau kaj en Klosterlangheim stratoj nomiĝis por Krohne. Lia iama loĝdomo vajmara ĉe la angulo Jakobsstraße 15/ Vorwerksgasse portas memorigtabulon
Ĝis hodiaŭ konatas nur unusola portreto kiu videblas en Rudolstadt sur la Heidecksburg-kastelo. Li entombigitis sur la tombejo de Jakobo-kirko en Vajmaro; memortabulo por li munititis proksime de la sakristio en la norda sekcio.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gottfried Heinrich Krohne en la germana Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.