Granda rombo-tri-seplatera kahelaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la granda rombo-tri-seplatera kahelaro aŭ entutotranĉita ordo-7 triangula kahelaro aŭ entutotranĉita ordo-3 seplatera kahelaro estas duonregula kahelaro de la hiperbola ebeno. Kiel la nomoj sugestas, ĝi povas esti farita per entutotranĉo de la regula ordo-7 triangula kahelaro aŭ per entutotranĉo de la regula ordo-3 seplatera kahelaro.
Rapidaj faktoj
Granda rombo-tri-seplatera kahelaro | |
Projekcio kiel diska modelo de Poincaré de la hiperbola ebeno. | |
Vertica figuro | 4.6.14 |
Bildo de vertico | |
Simbolo de Wythoff | 2 7 3 | |
Simbolo de Schläfli | aŭ t0,1,2{7,3} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Geometria simetria grupo | [7,3] |
Duala | Ordo-3 dusekcita seplatera kahelaro |
Bildo de duala | |
Fermi
En la kahelaro estas unu kvadrato, unu seslatero kaj unu dekkvarlatero sur ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas t0,1,2{3,7} aŭ t0,1,2{7,3}.
Estas nur unu unuforma kolorigo de granda rombo-tri-seplatera kahelaro, kun ĉiu speco de edroj kun sia aparta koloro.