Granda rombo-tri-seslatera kahelaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la granda rombo-tri-seslatera kahelaro aŭ entutotranĉita triangula kahelaro aŭ entutotranĉita seslatera kahelaro estas duonregula kahelaro de la eŭklida ebeno. Kiel la nomoj sugestas, ĝi povas esti farita per entutotranĉo de la regula triangula kahelaro aŭ per entutotranĉo de la regula seslatera kahelaro.
Rapidaj faktoj
Granda rombo-tri-seslatera kahelaro | |
Vertica figuro | 4.6.12 |
Bildo de vertico | |
Simbolo de Wythoff | 2 6 3 | |
Simbolo de Schläfli | |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Simbolo de Bowers | Othat |
Geometria simetria grupo | p6m |
Duala | Dusekcita seslatera kahelaro |
Bildo de duala | |
Fermi
En la kahelaro estas unu kvadrato, unu seslatero kaj unu dekdulatero ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝiaj simboloj de Schläfli estas t0,1,2{3,6} kaj t0,1,2{6,3}.
Estas nur unu unuforma kolorigo de granda rombo-tri-seslatera kahelaro, kun ĉiu speco de edroj kun sia aparta koloro.