Guy de Chauliac
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gi de Ŝoliako (1298-1368) (itale: Guido de Cauliaco) alnomita "la patro de la medicina kirurgio"[1], estis renoma franca kirurgo kaj privata kuracisto de la papoj Benedikto la 12-a, Klemento la 6-a, Inocento la 6-a kaj Urbano la 5-a.[2]
Rapidaj faktoj Guigonis de Caulhiaco(1298-1368), Persona informo ...
Guigonis de Caulhiaco (1298-1368) | ||
---|---|---|
bildo de Gi de Ŝoliako, patro de la medicina kirurgio. | ||
Persona informo | ||
Guy de Chauliac | ||
Naskiĝo | 1298 en Chaulhac, Le Malzieu-Ville, Lozère, aŭ sur la montoj de Margeride, en Chaulhac, Ĵevodano, Francio | |
Morto | 25-a de julio 1368 en Avinjono, aŭ Liono, Francio | |
Lingvoj | malnovfranca • franca vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Montpellier, Fakultato de Langvedoko, Universitato de Bolonjo, Universitato de Parizo | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto • kirurgo • kanoniko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Lia ĉefa verko "Chirurgia Magna", kie li kunigis la konon de pli ol cent aŭtoroj, estis unue publikigita en 1363. Li studis en la ĉefaj universitatoj de Eŭropo kaj ĝis la 17-a jarcento li fariĝis normo pri kirurgio. Fervora galenisto kaj admiranto de Abulkazimo, li priskribis sennombrajn personajn rimarkojn inklude de la nigra pesto, kiun li akiris en 1348.