Gérard de Villiers
franca verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gérard DE VILLIERS (naskiĝis la 8-an de decembro 1929(nun 1929-12-08), mortis la 31-an de oktobro 2013 (83‑jara)) estis franca verkisto, ĵurnalisto kaj eldonisto. Diplomita de IEP (Instituto de Politikaj Studoj) kaj de ESJ en Parizo, militinte kiel oficiro dum la milito en Alĝerio, li laboris poste en Paris-Presse.
Gérard de Villiers | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Gérard de Villiers | ||
Naskonomo | Jacques Gérard Marie Adam de Villiers | |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1929 (1929-12-08) en 15-a arondismento de Parizo | |
Morto | 31-an de oktobro 2013 (2013-10-31) (83-jaraĝa) en 16-a arondismento de Parizo | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | pankreata kancero vd | |
Tombo | Tombejo de Passy vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • École supérieure de journalisme de Paris vd | |
Familio | ||
Patro | Jacques Deval vd | |
Gefratoj | Bernard Eschasseriaux vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • eldonisto • korespondisto • scenaristo vd | |
Laborkampo | literaturo • spiona fikcio • ĵurnalismo • eldonado vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Son Altesse Sérénissime vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li interalie estas aŭtoro depost 1965 de spion-romanoj en serio "S.A.S.", kiuj rakontas la aventurojn de aŭstra princo, Malko Linge, dungita de CIA.
De Villiers estis konata kiel verkisto de aktualaj romanoj (konfliktoj aŭ terorismaj minacoj de la momento), kiu mem vizitis la koncernajn lokojn.
Al li estis riproĉite aparteni al ekstrema dekstro, ĉar li estus deklarinta, interalie, en 1981, en Minute, vidi «bonegajn aĵojn en la Front National» ("Front National" estas franca ekstrem-dekstra politika partio).
Krom serioj (S.A.S., Brigades Mondaines, JAG, l'Éxécuteur), Gérard de Villiers ankaŭ verkis iajn memuarojn (Sabre au clair et pied au plancher, Mes Carnets de grand reporter) kaj ankaŭ enketan libron pri la francaj ĵurnalistoj Christian Chesnot kaj Georges Malbrunot iamaj ostaĝoj en Irako.