Görlitz
komunumo de Saksio en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Görlitz (pole Zgorzelec [zgɔˈʒɛlɛʦ], sorabe Zhorjelc)[1] estas la plej orienta urbo de Germanio. Ĝi situas en la germania federacia lando Saksio kaj post Leipzig, Dresden, Chemnitz, Zwickau kaj Plauen Görlitz estas la sesa plej granda inter la urboj de la federacia lando. La orienta, ege pli malgranda parto de la urbo - dividita per la rivero Neiße - laŭ kontrakto pri la limo post la Dua Mondmilito apartenas al Pollando. Ĝi nun estas la memstara pola urbo Zgorzelec. En la suda parto de la urba teritorio mape videblas la lago Berzdorfer.
Görlitz | |||||||
| |||||||
granda distrikturbo • Eŭropa Urbo • urba komunumo de Germanio • limurbo • urbo dividita de landlimo • ĉefurbo de distrikto en Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Brandenburgio | ||||||
Distrikto | distrikto Görlitz | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 03581, 035822 (Hagenwerder, Tauchritz) | ||||||
Poŝtkodo | 02826–02828 | ||||||
Aŭtomobila kodo | GR | ||||||
Oficiala Municipokodo | 14626110 | ||||||
NUTS | DED22 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Siegfried Deinege | ||||||
Partio de komunumestro | senpartia | ||||||
Adreso de la administrejo | Untermarkt 6/8 02826 Görlitz | ||||||
Demografio | |||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 9′ N, 14° 59′ O (mapo)51.15277777777814.987222222222 | ||||||
Alto super la marnivelo | 201 m | ||||||
Areo | 67 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.goerlitz.de/ | ||||||
Ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 ĝi estis administre memstara eksterdistrikta urbo. En tiu tago ĝi kun la antaŭe memstaraj distriktoj Niederschlesische Oberlausitz kaj Löbau-Zittau kunfandiĝis al nova distrikto Görlitz kaj iĝis la administra centro de la nova distrikto.
Historie, inter la jaroj 1479 kaj 1490 la urbo estis posedaĵo de la hungara reĝo Matiaso la 1-a.