IJK 2010
66-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 66-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis inter la 24-a kaj la 31-a de julio 2010 en la somera ripozejo Villa Trópico ĉe la plaĝo Jibacoa en la komunumo Santa Cruz del Norte en Kubo. Origine la kongreso estis okazonta en la apuda kampadejo Los Cocos.[1] Per la reta aliĝilo aliĝis al la kongreso 133 personoj, sed ĉar surloke aliĝis pliaj, la kongreson fine ĉeestis 181 partoprenantoj el 35 landoj. Danke al stipendioj kaj donacoj povis partopreni proksimume dudeko da kubaj gejunuloj kaj junaj reprezentantoj de pluraj latinamerikaj landoj. Ĉeestis ankaŭ pluraj partoprenintoj de la tujantaŭa 95-a UK ekster TEJO-aĝo.
Rapidaj faktoj
IJK 2010 | ||
---|---|---|
Loko | Santa Cruz del Norte, Kubo | |
Ekde | 24-a de julio 2010 | |
Ĝis | 31-a de julio 2010 | |
Oficiala retejo | www | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Fermi