La Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas la oficiala ĉiujara kongreso de TEJO kaj kutime fariĝas la plej granda junulara esperanto-renkontiĝo de la jaro en la mondo. Ĝi okazas tradicie dum unu semajno en julio aŭ aŭgusto, ofte tuj antaŭ aŭ post la UK, kaj normale ĉeestas ĝin ĉirkaŭ 300 junuloj. La 43-a IJK okazinta en 1987 en Krakovo atingis la rekordan nombron de pli ol 1000 kongresanoj.

Tiu ĉi artikolo temas pri Internacia Junulara Kongreso. Por aliaj signifoj de la mallongigo IJK, bonvolu rigardi IJK (apartigilo).
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Internacia Junulara Festivalo.
Rapidaj faktoj IJK ...
IJK
NomoInternacia Junulara Kongreso
RegionoMondo
PeriodoJulie-aŭguste
OrganizantoTEJO kaj (ĉiam alia) loka organizanto
Ekzistas ekde1938
CelgrupoJunularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝoplusendilo al la aktuala IJK-paĝo, informoj
vdr
Fermi

Pri la organizado de la IJK decidas la estraro de TEJO post invito fare de landa sekcio aŭ alia esperanto-organizo kaj la rezulton oni anoncas ĉiam printempe de la antaŭa jaro. La 1-a IJK (ankoraŭ sub nomo Internacia Junular-Kunveno) okazis en 1938 en Groet (Nederlando).

Pro la Kronvirusa pandemio de 2019-2021 en 2020 la IJK okazis tra reto, (en 2020 estis planita ke ĝi okazu en Someren, Nederlando [1]). La IJK 2021 devis okazi en Kievo, en Ukrainio, dum la somero de 2021. [2]

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj IJK-oj

Landoj kiuj gastigis la Internacian Junularan Kongreson de Esperanto, de 1938 ĝis 2022.

La sekva tabelo montras la informojn pri ĉiuj okazintaj aŭ anoncitaj IJK-j kaj donas la informojn pri urbo, lando, nombro de aliĝintoj kaj nombro de efektivaj partoprenintoj. Ĉe kelkaj kongresoj tamen estas dubinde, kiel interpreti la ununuran haveblan nombron de personoj.

Pliaj informoj Numero, Jaro ...
NumeroJaroUrbo/lokoLandoNombro de registritaj
partoprenantoj
Nombro de
partoprenantoj
81 2025  Indonezio
80 2024 Šventoji  Litovio 223[3]
79 2023 Linjano, vilaĝo Bella Italia  Italio 227[4]
782022Westelbeers Nederlando [5]288233
772021Interreto [6]294
762020Interreto [7]367316
752019Liptovský Hrádok[8] Slovakio291231
742018Badajoz[9] Hispanio306273
732017Aného[10] Togolando136110
722016Vroclavo Pollando264
712015Wiesbaden Germanio291
702014Fortaleza Brazilo156150
692013Nazareto Israelo98[11]80
682012Hanojo Vjetnamio142[12]145[13]
672011Kievo Ukrainio320[14]311[15]
662010Santa Cruz del Norte Kubo~133[16]181
652009Liberec Ĉeĥio472343
642008Szombathely Hungario485365
632007Hanojo Vjetnamio175+145
622006Sarajevo Bosnio kaj Hercegovino379
612005Zakopane Pollando478
602004Kovrov Rusio385[17]355
592003Lesjöfors Svedio330
582002Pato Branco Brazilo100
572001Strasburgo Francio 406
562000Honkongo Ĉinio 200
551999Veszprém Hungario500
541998Rijeka Kroatio378
531997Assisi Italio470
521996Güntersberge Germanio360
511995Serovo Rusio350+303
501994Ĉonano Sud-Koreio241
491993Vraca Bulgario173
481992Montrealo Kanado104
471991Karlskoga Svedio189
461990Playa Giron Kubo153
451989Kerkrade Nederlando525
441988Zagrebo Jugoslavio769
431987Krakovo Pollando1034
421986Neurim (נעורים) Israelo106
411985Eringerfeld Germanio425
401984Swanwick Britio293
391983Debrecen Hungario672
381982Leuven Belgio315
371981Oaxtepec Meksiko108
361980Raŭmo Finnlando332
351979Austerlitz Nederlando388
341978Veliko Tarnovo Bulgario450
331977Poitiers Francio325
321976Tesaloniko Grekio350
311975Fredericia Danio265
301974Münster Germanio250
291973Sarajevo Jugoslavio282
281972Toruń Pollando250
271971Edinburgh Britio150
261970Graz Aŭstrio200
251969Tyresö Svedio120
241968Tarragona Hispanio130
231967Roterdamo Nederlando90
221966Pécs Hungario900
211965Ōtsu Japanio250
201964Amsterdamo Nederlando200
191963Vraca Bulgario550
181962Ystad Svedio70
171961Wokingham Britio116
161960Roterdamo Nederlando105
151959Gdansko Pollando300
141958Hamburgo Germanio126
131957Villeneuve-lès-Avignon Francio30
121956Büsum Germanio173
111955L'Aquila Italio350250
101954Hilversum Nederlando90
91953Wörgl Aŭstrio80
81952Ry Danio108
71951Haarlem Nederlando280
61950Konstanz Germanio420
51949Versailles Francio200
41948Groet Nederlando285
31947Ipswich Britio200
21939Tervuren Belgio400350
11938Groet Nederlando304+203
Fermi

Simboloj

Ĉiu moderna IJK havas sian propran emblemon uzatan por simboli konkrete tiujaran okazon de la aranĝo. Komuna vaste uzata simbolo por IJK ĝenerale ne ekzistas, sed tiun funkcion almenaŭ dum la aranĝo mem substituas uzo de la IJK-flago, kiu kutime pendas fone de la podio antaŭ kiu okazas la plenkunvenoj de la partoprenantaro.

Ekhistorio

Ed Borsboom en sia artikolo De TJO al TEJO al TONKIN,[18] havigas interesan trarigardon al la ekhistorio de la junularaj kongresoj kaj organizoj de junaj esperantistoj. La komenco estis la revuo "La Juna Vivo" eldonita de Elisabeth van Veenendaal-Bouwes el 1934 cele ĉefe al geknaboj. En 1938 ŝi organizis la unuan IJK en Groet (Nederlando) por 100 knaboj kaj 100 knabinoj ĉefe el Nederlando, sed ankaŭ el Britio, Belgio kaj Francio, ne el Germanio kie naziismo malhelpis la esperantan agadon; en la lasta tago oni fondis TJO (Tutmonda Junular-Organizo) ĉefe fare de instruistoj cele al infanoj. En 1939 al Tervuren (Belgio) venis novuloj ĝis 350 partoprenantoj. La Dua Mondmilito interrompis tiun disvolvigon.

En 1947 la kongreso okazis en Ipswich (Britio) por 200 personoj, jam ne ne tiom infanaj lernantoj, sed junuloj, foje sole vojaĝantaj, inter kiuj finfine germanoj; en tiu kongreso partoprenis George Soros. Por 1948 estis planita kongresumi en Ĉeĥoslovakio, sed pro politikaj malfacilaĵoj kaj enpovigo de komunistoj en Prago, la organizantoj devis rezigni kaj finfine Groet, dek jarojn poste, reestis kongresloko por 285 partoprenantoj, ĉefe el Nederlando kaj Britio, kaj denove kelkaj germanoj. En 1949 kongresloko estis Versajlo (Francio) por 200 junuloj, sed ne belgoj kaj ja germanoj. Tio estas ripetita trajto de junularaj kongresoj: grupaj malaperoj kaj aperoj de landogrupoj.

En 1950 kongreso okazis en Konstanz (Germanio) kun logika abundo de germanoj, kaj ŝajne kelkaj eksterleĝe el la orienta parto. Germanoj ja bezonis plibonigon de internaciaj rilatoj post la tragedio de la milito. En 1951 en Haarlem partoprenis 280 junuloj el 12 landoj; tie oni decidis disigi la gazeton en du: unu "por komencantaj infanoj" kaj alia por "membroj de TJO". Tiuj estis 731, ĉefe nederlandanoj, duarange britoj kaj triarange germanoj. Kontakto kun UEA kreskis helpe de ĝia estrarano Ivo Lapenna. En 1952 la 8-a IJK okazis en Ry (Danio) por 108 partoprenantoj; tiam oni decidis aldoni la vorton "esperantista" por la nomo de la organizo Tutmonda Esperantista Junular-Organizo (TEJO). En 1953 la kongreso okazis en Wörgl (Aŭstrio) kun organizaj problemoj kaj nur 80 personoj, el kiuj nur 16 en la jarkunveno. En 1954 en Hilversum (Nederlando) partoprenis 89 personoj, ĉefe germanoj, kaj almenaŭ unu el orienta parto. Partoprenis ankaŭ kelkaj postaj gravaj esperantistoj kiel Claude Gacond kaj Ed Borsboom. En 1955 la IJK veturis por la unua fojo al suda Eŭropo, nome al l'Aquila (Italio) por 249 personoj, ĉefe italoj kiuj partoprenis nek antaŭe nek poste. En 1956 la kongreso okazis en Büsum (Germanio) por 250 personoj, pli ol duono germanoj, kaj 24 el DDR, por la lasta fojo en okcidentaj landoj dum jardekoj; post tio, en la UK-o en Kopenhago TEJO kun 614 membroj iĝis junulara sekcio de la monda asocio. En 1957 nur 30 personoj partoprenis en Villeneuve-lès-Avignon (suda Francio); tiam okazis la unua oratora konkurso, en kiu venkis Carlo Minnaja. En 1958 en Hamburgo (Germanio) inter 126 kongresanoj partoprenis jam Humphrey Tonkin.

Virtuala IJK

Thumb
Nombroj de partoprenintoj de la IJK 2020 laŭ lando

La IJK 2020

Tranaĝante la grandan ondon de la nova realo en la pandemia tempo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) havis la unuan vicon eniri novan punkton en la historio de la internaciaj esperantistaj organizoj, kiam ĝi okazigis la unuan Internacian Junularan Kongreson (IJK) en la interreto ekde la 10-a ĝis la 18-a de julio 2020. En la kongreso partoprenis 316 esperantistoj el 52 landoj, interalie danke al la eblo partopreni en la kongreso senpage.

La 76a IJK, kiu originale devus okazi en Someren (Nederlando) en la sama semajno, estis nuligita en aprilo – nur malpli ol tri monatojn antaŭe. La organizantoj, Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ), tuj poste anoncis, ke la IJK anstataŭe okazus virtuale kaj rekomencis kolekti aliĝojn. Komence multaj ne havis tute klaran bildon pri tio, kiel la kongreso en tiel granda skalo realiĝus, sed ĝi ebliĝis pro la teknika kaj homrimeda subteno de Edukado@Interreto (E@I), kiu utiligis novan retan platformon, en kiu ĉiuj programeroj kaj pluraj aliaj funkcioj estis unuece kaj organizite montrataj, kvazaŭ kongresejo. Tiu platformo estis finkreita nur dum la pandemia tempo, kaj estis unuafoje uzita en majo por la Poliglota Renkontiĝo.

La temo de la reta IJK estis “Tutmonda solidareco,” kaj dum ĝi okazis diversaj programeroj, kiuj substrekis la ideojn de solidareco inter diversaj grupoj kaj la tutmondiĝo de la agado por junularo en kaj ekster Esperantujo. Inter tiuj pluraj laŭtemaj programeroj estis prelego pri aliancaneco, paneldiskutoj pri hejmlaborado kaj pri virinaj rajtoj, diskutoj pri minoritataj lingvoj, kaj prezentoj de diversaj kulturoj kaj talentoj dum Mondovizio, la muzika programo. Samtempe troviĝis ankaŭ konstantaj neformalaj vidbabilejoj, kiuj imitis la etosojn de konataj kongresaj lokoj: Koridoro (por babili atendante programerojn), Trinkejo (por babili trinkante teon, kafon, aŭ eĉ alkoholaĵon), kaj Gufujo (speciala ĉambro por ĝenerale malstreĉiĝi). Ankaŭ estis Manĝejo, en kiu homoj povis trankvile kaj “kune” manĝi (kaj eĉ kuiri), kvazaŭ kongreseja kafeterio.

En gazeto

Tyron Surmon en tripaĝa artikolo rakontas pri sia esperto en sia unua UK-o en Montrealo. Li ĉefe komparas la etoson de la Universalaj Kongresoj kun tiu de IJK kaj absolute preferas tiun de la junularaj eventoj.[19]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.