Interslava lingvo
tutslava lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Interslava lingvo aŭ memnome medžuslovjansky (меджусловјанскы per la cirila alfabeto) estas zona planlingvo kreita surbaze de la slavaj lingvoj. Ĝia celo estas helpi parolantojn de diversaj slavaj lingvoj komuniki inter ili kaj ankaŭ helpi al fremdlingvaj parolantoj por interkomunikiĝi kun slavoj.[1] La nuna interslava estas la rezulto de unuigo dum la jaroj 2011–2017 de tri antaŭaj tutslavaj lingvoprojektoj:
- Slovianski, natureca sed simpla tutslava planlingvo konstruita ekde 2006 de Jan van Steenbergen, Gabriel Svoboda, Ondrej Rečnik kaj Igor Poljakov, kiu direktiĝas pli al rekta komprenebleco ol facila lernebleco.[1]
- Slovioski, kreita en 2009 de Steeven Radzikowski kaj aliaj kiel plibonigita (pli naturalisma) versio de Slovio.
- Novslava lingvo (Novoslovienskij, poste Novoslověnsky), modernigita versio de la malnovslava lingvo, unuafoje publigita en 2010 de Vojtěch Merunka.
Rapidaj faktoj internacia planlingvo • tut-slava planlingvo, Lingvistika klasifiko ...
Interslava lingvo | |
medžuslovjansky jezyk меджусловјанскы језык | |
Flago de la interslava lingvo | |
internacia planlingvo • tut-slava planlingvo | |
---|---|
Regiono | Meza, Orienta kaj Sudorienta Eŭropo |
Parolantoj | 3 000–4 000 |
Skribo | latina kaj cirila |
Kreinto | Jan van Steenbergen kaj Vojtěch Merunka |
Dato | 2011–2017 |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Nenie |
Reguligita de | Interslava Komitato |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | isv |
Glottolog | inte1263 |
Angla nomo | Interslavic |
Franca nomo | langue interslave |
Fontoj | Slava lingvaro |
Fermi
En aŭgusto de 2021, la Fejsbuka grupo de la interslava lingvo havis pli ol 15 000 membrojn.[2]