Scienco en la mezepoka islama mondo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Scienco en la mezepoka islama mondo
Remove ads
Remove ads

Scienco en la mezepoka islama mondo (ankaŭ rigardita, malpli ĝuste, kiel Islama scienco aŭ eĉ Araba scienco) estis la scienco disvolvigita kaj praktikita en la mezepoka Islama mondo dum la Islama Ora Epoko (8a jarcento – ĉ. 1258, foje konsiderita etenda al la 15a aŭ 16a jarcento). Dum tiu tempo fakuloj tradukis la sciaron el Hindio, Asirio, Irano kaj Grekio en araban. Tiuj tradukoj iĝis fonto por sciencaj progresoj de sciencistoj el islam-regataj areoj dum la Mezepoko.[1]

Thumb
Ilustraĵo de mezepokaj islamaj fakuloj.

Sciencistoj de la islam-regataj areoj havis diversajn etnajn fonojn kiuj inkludis Arabojn,[2] Persojn,[3][4][5][6] Asirianojn, Kurdojn[5] kaj Egiptianojn. Ili devenis ankaŭ el diversaj religiaj fonoj; plej estis islamanoj,[7][8][9] sed tiuj areoj ankaŭ inkludis kelkajn kristanojn,[10] judojn[10][11] kaj nereligianojn.[12][13]

Remove ads

Scienco en la epoko de la Abasida Kaliflando

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Medicino en mezepoka islama mondo.
Thumb
Mustansirija Universitato en Bagdado.
Thumb
Ĝabir ibn Hajjan, "nome patro de kemio".[14][15]
Thumb
Alhazen, "nome patro de optiko".[16]

La regadoj de Harun al-Raŝid (786–809) kaj de liaj posteuloj markis epokon de grandaj intelektaj atingoj. Grandparte, tio estis la rezulto de disigaj fortoj kiuj estis subfosantaj la reĝimon de Umajidoj, kiu dependis el la aserto de la supereco de la araba kulturo kiel parto de la postulo de legitimeco, kaj el la bonvenigo fare de Abasidoj al subteno el nearabaj islamanoj. Oni amplekse interkonsentas ke la Abasidaj kalifoj modelis sian administracion laŭ tiu de Sasanidoj.[17] La filo de Harun al-Raŝid, nome Al-Ma'mun (kies patrino estis persa), estis citita jene:

Citaĵo
 La Persoj regis dum jarmilo kaj ne bezonis nin arabojn eĉ por unu tago. Ni estis regantaj ili dum unu aŭ du jarcentoj kaj ne povas fari ĝin sen ili por unu horo.[18] 

Nombraj mezepokaj pensistoj kaj sciencistoj vivantaj sub islama regado ludis gravan rolon en la transigo de Islama scienco al la Kristana Okcidento. Aldone, la periodo vidis la rekuperon de multo el la matematika, geometria kaj astronomia konaro el Aleksandrio, kia tio el Eŭklido kaj Klaŭdo Ptolemeo. Tiuj rekuperitaj matematikaj metodoj estis poste plibonigitaj kaj disvolvigitaj de aliaj islamaj fakuloj, ĉefe de persaj sciencistoj Al-Biruni kaj Abu Nasr Mansur.

Kristanoj (partikulare Nestorianaj kristanoj) kontribuis al la araba islama civilizo dum la Umajidoj kaj la Abasidoj tradukante verkojn de Grekaj filozofoj al la siria kaj poste al la araba.[19][20] Nestorianoj ludis elstaran rolon en la formado de araba kulturo,[21] kaj la Skolo de Gundiŝapur estis elstara en la periodo de lastaj Sasanidoj, Umajidoj kaj komencaj Abasidoj.[22] Notinde, ok generacioj de Nestoriana familio Buĥtiŝu servis kiel privataj doktoroj por kalifoj kaj sultanoj inter la 8a kaj 11a jarcentoj.[23][24]

Algebro estis grave disvolvigita de persa sciencisto Al-Ĥorezmi (Muhammad ibn Mūsā al-Khwārizmī) dum tiu tempo per sia mejloŝtona teksto, Kitab al-Ĝabr ŭa-l-Mukabala (Kompendia libro pri kalkulo per finigo kaj ekvilibro), el kio devenas la termino algebro. Li estis tiele konsiderita la patro de algebro,[25] kvankam ankaŭ la greka matematikisto Diofanto jam estis uzanta tiun titolon. La terminoj algorismo kaj algoritmo estas derivitaj el la nomo de al-Ĥorezmi, kiu estis responsa ankaŭ pri la enmeto de la Arabaj ciferoj kaj de la Hind–araba nombrosistemo trans la Hindia subkontinento.

Ibn al-Hajtham (Alhazen) disvolvigis fruan sciencan metodon en sia Libro de Optiko (1021). La plej grava disvolvigo de scienca metodo estis la uzado de eksperimentoj por distingi inter konkurencaj sciencaj teorioj ene de ĝenerale empiria orientado, kiu ekis inter la islamaj sciencistoj. La empiria probo de Ibn al-Hajtham pri la interplekta teorio de lumo (kio estas, ke lumaj radioj eniras la okulojn pli ol esti elsendita de ili) estis partikulare grava. Alhazen estis grava en la historio de la scienca metodo, partikulare en sia alproksimiĝo al eksperimentado,[26] kaj estis menciita kiel la "unua vera sciencisto de la mondo".[27]

Remove ads

Kulturo

Aliaj gravuloj

Referencoj

Loading content...

Literaturo

Loading content...
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads