Jagnoba lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La jagnoba lingvo (memnomo: jagnobi zivok) estas hindeŭropa lingvo de irana grupo (nord-orienta subgrupo, en kiu la sola alia vivanta vivo estas la oseta), parolata de malgranda etna grupo de jagnoboj en Taĝikio. La jagnoba lingvo estas la sola lingva formo, kiu restis post la nun mortinta sogda lingvo, iam tre influa en la regiono.
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo, orienta irana lingvaro ...
Jagnoba lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
orienta irana lingvaro | |
Parolantoj | 12 000 |
Skribo | latina alfabeto, cirila alfabeto |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | yai |
Glottolog | yagn1238 |
Angla nomo | Yaghnobi |
Franca nomo | yaghnobi |
Fermi
La jagnoban nun parolas ĉ. 2 mil personoj (laŭ aliaj fontoj 13500[1]), ĉefe en alta montaro laŭ rivero Jagnob.
Jagnoboj longe ne havis sian skribsistemon, ekde 1990-aj komenciĝis eldonado en tiu lingvo, ĉefe per klopodoj de Sajfiddin Mirzozoda. Preskaŭ ĉiuj jagnoboj parolas samtempe la taĝikan kaj iom la rusan, kelkaj ankaŭ la uzbekan.