From Wikipedia, the free encyclopedia
James Lawrence BROOKS (naskita la 9an de majo 1940 en North Bergen Township, Nov-Ĵerzejo, Usono) estas usona produktoro, scenaristo kaj kinoreĝisoro. Li estas plej konata pro televidserioj kiel The Mary Tyler Moore Show, La Simpsonoj, Rhoda, Taxi kaj The Tracey Ullman Show [1].
James L. Brooks kreskis en juda familio en Broklino, Novjorko. Lia kariero komenciĝis kiel scenaristo en CBS news en la periodo 1964 ĝis 1966. La rezulto de la periodo en ABS estis la televidserioj Room 222 kaj The Mary Tyler Moore Show. Ĉi-lasta rapide iĝis sukceso kaj lia kariero estis survoje.
Brooks komencis sian propran filmon kaj televidkompanion kiu produktis televidseriojn kiel ekzemple The Tracey Ullman Show kaj poste La Simpsonoj. La kompanio nomiĝas Gracie Films. Gracie Films ankaŭ produktas La Simpsons. En 1983, li gajnis Oskaron al la plej bona reĝisoro kun la filmo Terms of Endearment.
En februaro 2023, revuo Forbes publikigis ke Brooks, kune kun Matt Groening, vicigis kvina en la listo de "plej altpagitaj distristoj" por 2022 kun ĉirkaŭ 105 milionoj USD .
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.