Joachim Mynsinger von Frundeck
From Wikipedia, the free encyclopedia
Joachim Mynsinger von Frundeck (1514-1588) (* Stuttgart, en la 13-a de aŭgusto 1514 - Helmstedt, en la 3-a de majo 1588) estis germana juristo, kanceliero de la Duklando de Brunsvigo-Wolfenbüttel kaj aŭtoro da sennombraj neo-latinaj verkoj. Mynsinger studis en Dole, Tübingen, Padovo kaj Frejburgo-im-Breisgau, kie li ricevis sian diplomon pri Juro kaj Ulrich Zasius estis lia profesoro.
Joachimus Mynsingerus a Frundeck (1514-1588) | ||
---|---|---|
Apotelesma, hoc est Corpus perfectum ... 1673 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-a de aŭgusto 1514 en Stuttgart, Germanio | |
Morto | 3-a de majo 1588 en Helmstedt, Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Helmstedt | |
Profesio | ||
Okupo | juĝisto • universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
El 1548 ĝis 1556 li estis juĝisto de la Ĉambro en la Imperia Kortumo en Speyer, kaj pli malfrue, kanceliero (1573) de la duklando de Brunsvigo-Wolfenbüttel, kie Franz Mützeltin estis lia sukcedinto. Mynsinger sin dediĉis ĉefe al sciencaj laboroj, sed li daŭre restis kiel konsultisto de la duko kiel vico-juristo kaj konsilisto de la kortumo, fariĝante poste kanceliero de la Universitato de Helmstedt. Lia unua verko "Singularium Observationum Judicii Imperialis Camerae centuriae quatuor", publikigita en 1563, estis pli ol dudekfoje reeldonita ĝis la fino de la 17-a jarcento.