John Woodward
From Wikipedia, the free encyclopedia
John Woodward (1665-1728) estis angla kuracisto, filozofo, paleontologo, geologo, antikvaĵisto, naturalisto, profesoro en la Kolegio Gresham, en Londono kaj fondinto de la "Woodwardian Professorship of Geology", ia akademia posteno tenata de la "Departemento pri Tersciencoj" en la Universitato de Kembriĝo. Kvankam li estis ĉefa apoganto pri la graveco de la observado kaj eksperimentado, kiun hodiaŭ oni konas kiel scienco, malmultaj el liaj teorioj supervivis lin.
John Woodward | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de majo 1665 (1665-05-01) en Derbyshire | ||||
Morto | 25-an de aprilo 1728 (1728-04-25) (62-jaraĝa) en Londono | ||||
Loĝloko | Anglio vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio • Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto universitata instruisto geologo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1699, li publikigis dokumenton pri siaj eksperimentoj rilate al hidroponio kun Mentha spicata kaj li malkovris ke plantoj el malpli puraj akvofontoj kreskis pli ol plantoj imergitaj en distilita akvo. Kune kun Isaac Newton (1642-1727) kaj Niels Stensen (1638-1686), li estas konsiderata unu el la vere fondintaj patroj de la geologio.[1]