Jordanes
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jordanes,[1] literumita ankaŭ Jordanis aŭ, pli malofte, Jornandes,[2] estis Romia burokrato de la 6-a jarcento,[3] kiu poste iĝis historiisto.
Jordanes | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 599 (0599-11-30) en Romia Imperio | |
Morto | 30-an de novembro 599 (0599-11-30) (0-jaraĝa) | |
Etno | Gotoj vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto • verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Getica ❦ Life of Boethius vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kvankam li verkis ankaŭ Romana pri la historio de Romo, lia plej bone konata verko estas lia Getica, verkita en Konstantinopolo [4] ĉirkaŭ 551 n.e.[5] Ĝi estas la nura restanta antikva verko kiu traktas la komencan historion de la Gotoj.
Jordanes verkis sian verkon laŭ peto de amiko kiel resumo de mult-voluma historio de Gotoj (nune perdita) nome peto de la ŝtatisto Kasiodoro. Li estis elektita pro sia konata intereso en historio (li estis laborinta pri Romo), sia kapablo por verki resume, kaj ankaŭ pro sia propra deveno de Gotoj. Li estis estinta alt-nivela notarius, aŭ sekretario, de malgranda klienta ŝtato ĉe la Romia landlimo en Minora Skitio, en teritorio de moderna sudorienta Rumanio kaj nordorienta Bulgario.[6]
Aliaj verkistoj, ekz. Prokopio, verkis verkojn kiuj estas restantaj pri la posta historio de Gotoj. Kiel la nura survivanta verko pri la Gotaj originoj, la Getica estis celo de multa kritika revizio. Jordanes verkis en malfrua Latino pli ol en la klasika Cicerona Latino. Laŭ sia propra enkonduko, li estis havinta nur tri tagojn por revizii tion kion Kasiodoro estis verkinta, kio signifas ke li devis fidi ankaŭ sur sia propra sciaro. Kelkaj el liaj asertoj estas lakonaj.