Josep Maria Ventura i Casas (naskiĝis la 2-an de februaro 1817 en Alcalá la Real, mortis la 24-an de marto 1875 en Figueres), populare konata kiel Pep Ventura, estis hispana muzikisto kaj komponisto kiu establis la longan sardanon kaj reformis la cobla-n (tradicia muzikgrupo), aldonante instrumentojn por doni al ĝi ties aktualan formon.
Josep Maria Ventura i Casas | |
---|---|
Pep Ventura | |
Bazaj informoj | |
Kromnomo | Pep Ventura |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1817 en Alcalá la Real |
Morto | 1-an de januaro 1875 (57-jaraĝa) en Figueres |
Ĝenroj | Sardanoj |
Profesio | Muzikisto, komponisto |
Biografio
La familio de Ventura venis el la kataluna regiono de Empordà. Li naskiĝis en Andaluzio, kie lia patro, naskiĝinto en Roses, estis postenita kun la militistaro. Du jarojn poste, la familio revenis al Empordà. La knabo estis baldaŭ lasita kiel orfo kaj li iris vivi kun sia patroflanka avo. Li lernis la oficon de tajloro kaj nociojn de solfeĝo el sia estonta bopatro, Joan Llandrich, direktoro de la cobla kiu portis lian nomon. Ĉirkaŭ 1848, Ventura heredis la direktadon de la cobla de Llanrich.
Ventura konsideris la formon de sardano tro limigita, ĉiam 98 mezurojn kaj apenaŭ du minutojn longa, elstarante kiel grava figuro en la periodo de novigo de la sardano per senlima nombro da mezuroj (longaj sardanoj) opone al la tradicia, mallonga sardano.
Li ŝanĝis la konsiston de la cobla, kiun li same konsideris tro limigita, transformante la arĥaikan cobla de tres quartans (sakŝalmoj, ŝalmo, fluteto kaj tamburoj) en vicon kiu komence konsistis el kvin aŭ sep muzikistoj sed kiu iom post iom inkludis Latunajn instrumentojn. Li aranĝis la Lignajn instrumentojn kaj Latunajn instrumentojn en du vicojn, estritaj de Kontrabaso. Aliaj cobla-j adoptis tiun modelon, kiu pludaŭris kun nur malgrandaj ŝanĝoj.
Ventura mortis en 1875 en Figueres, lasante sian spuron en Kataluna muzika kulturo. Liaj melodioj, aranĝitaj de majstroj kiaj Pujo, Nicolau, kaj Lluís Albert, igis Pep Ventura-n senmorta. Li postlasis 312 longajn sardanojn, multaj el ili netitolitaj, kaj multajn mallongajn sardanojn kaj ĥorajn komponaĵojn. Lia verko de 550 pecoj estas konservita, en la originala manskribo de Ventura, en la arĥivoj de la Orfeó Català[1].
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fonto
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.