From Wikipedia, the free encyclopedia
La kamparaj judoj (aŭ plibone "judaj comtadins"), etimologisence funkcias kiel indiko pri judoj “loĝantaj en la ĉirkaŭurbo”, ne metie praktikantaj, aŭ pri alimaniere diritaj judoj de la Papo (france respektive Juifs comtadins kaj Juifs du Pape), estis la judoj loĝantaj en la Avinjona ĉirkaŭurbo (le Comtat Venaissin).
Dum Mezepoko kiam la judoj estis persekutitaj aŭ forigitaj el Francio, aparte dum la regado de Filipo la belulo, la papa Avinjona feŭdo sintenadis plitolere rilate ilian ŝancon. La Avinjona ĉirkaŭurbo, etendiĝanta proksimume al la okcidenta parto de Vaucluse, estis papa feŭda posedaĵo ek de 1274. Tiel en la ĉirkaŭaj urboj (Avinjono, Orange, Carpentras, Valréas, ktp.) povis instaliĝi juda vasteta komunumo kiu estos la plej antikva de Francio.
Post la antikva epoko, la ĉeesto de judoj estas atestata en Marsejlo kaj en la valo de Rodano. Dum la romia epoko jam ekzistis tie aktivaj judaj komunumoj, sed probablas ke tiu ne estis ekskluzive formitaj de solaj judoj ekzilitaj sed ankaŭ de galoromiaj konvertitoj.
La 27-an de marto de 1247, merkredon de la Sankta semajno oni trovis mortinta en Valréas. kristanan knabinon. Tiu evento startos unu el la unuaj Akuzoj pri sango ref>angle . La judoj de Valeas estis tuj arestitaj kaj torturitaj kaj brulŝtuparumitaj. Sekve ankaŭ judoj de aliaj samregionaj lokoj estis ĝenitaj tiom ke devis interveni papo Inocento la 4-a[1] por bloki tiun ekflamon de Kontraŭjudismo [2]
Malgraŭ du portempaj elpeloj en 1302 kaj en 1322, la Avinjona kaj najbaraj regionoj ek de nun estos rifuĝo por la judoj elpelitaj en la regno de Francio
La juda ĉeesto estas atestata en Carpentras[3] almenaŭ ekde la 28-a de februaro de 1276, laŭ la “etato de impostoj” (rôles d'impôts) de tiu periodo.[4]
La sinteno de la papoj permesas al la judoj de tiu regiono loĝi senĝene kaj multaj judoj de Francio povis forfuĝi el persekutoj. Tamen, ekde la fino de la 16-a jarcento ili estis devigitaj enloĝiĝi en unu el la kvar getoj (carrières)[5] La getoj de la tiu regiono estis en Avinjono, Carpentras, Cavaillon kaj Isle-sur-la-Sorgue[6].
En 1322, Johano la 22-a ordonis la elpelon de ĉiuj judoj el Avinjono kaj el Ĉirkaŭurbo pro la akuzo, interalie, pri praktikado de la uzuro ekstere de la permesitaj normoj koncedita de la Lateran Koncilio de 1215. Diversaj el ili rifuĝigis en la zonoj de la grafejoj de Savojo kaj Dofineo dum la papo por pli urĝigi la eliron igis ne alireblaj la sinagogojn[7]. Sed post kelke da tempo la papo revenis sur siajn paŝojn kaj revenigis la elpelitajn judojn, kondiĉe ke ili obeu la jenajn normojn: la junuloj ekde la aĝo de dekkvar jaroj portu flavan distingilon (france rouelle) dum por la samaĝulinoj estis preskribita vualo (france cornalia o cornu).[8]
En 1394 [9], la judoj estis definitive forigitaj el la regno de Francio. En papa feŭda regiono la judoj povis restadi, kondiĉe tamen ke ili:
Komence de la 16-a jarcento la judoj estis elpelitaj el la Provenco kaj multaj el ili trovis rifuĝon en la feŭdaj papaj teritorioj.[10]
La judoj de la papo ne estis multaj: 500, sumante tiujn de Avinjono kun tiuj de Carpentras en 1600 ĉirkaŭ.[11]
Thomas Platter (1882) priskribas la geton de Avinjono de 1595 kiel strato fermita ĉe la du flankoj en “Notes de voyage de deux étudiants bâlois”. Li rimarkigas ke la plejgranda parto de judoj estis tajloroj, dum en la mezepoko iliaj metioj ne distingiĝis el tiuj de la aliaj Avinjonanoj.
Iuj estis medicinistoj aŭ ankaŭ terkultivistoj. La “Historio” informas ke la “sinagogo estis kelo. Judoj ne povis eliri la geton se ne dumtage, vestitaj per apartaj vestoj kaj kun en la kapo flava ĉapo.
La insista ripetado de la limigaj normoj laŭlonge de la jarcentoj ŝajnas indiki ke la ili estis malmulte aplikitaj. La “judoj de la papo”, kiel kutime diritaj, laŭŝajne havis fakte bonajn rilatojn kun iliaj kristanaj kuncivitanoj.
Formiĝas, en tiu lokoj, aparta “ĉirkaŭurbo” (comtadin) apartenanta nek al la juda fluo sefarda konstatebla en la baseno de la Mediteraneo kaj en la sudokcidento de Francio, nek al tiu aŝkenaza de Alzaco-Loreno kaj de centra kaj orienta Eŭropo. Ĝi estis karakterizita per komunuma organizo tre strukturita, kaj per senescepta endogamio (geedziĝoj nur inter samkulturulo) kaj per propra ritaro. Tiuj judoj parolis la ŝuadit, judan provencan dialekton.
Dum la 18-a jarcento, la ekonomia situacio de judoj pliboniĝis kaj diversaj eĉ riĉiĝis, Iuj el ili vojaĝis tra la sudo de Francio. Laŭ tiutempaj kronikaĵoj [12] la judoj konstruis la sinagogon de Carprentras, italstile dekoraciitan, hodiaŭ taksata arta ĉefverko, kaj komencis loĝe restadi duonkonstante en najbaraj urboj.
La franca revolucio nuligas la papajn rajton sur Avinjono kaj la tuta feŭda regiono kiuj fariĝas definitive francŝtata teritorio: la getoj iom post iom senpopoliĝas kaj judoj komencas partopreni en la publika vivo kiel la aliaj kuncivitanoj.
Nun, post la tragikaj eventoj de la Holokaŭsto, la judaj komunumoj de Avinjono kaj Carpentras novelane reviviĝas ekde 1962, per la alveno de judoj el Alĝerio de la 19-a jarcento laŭleĝe deklaritaj francaj civitanoj.
Nur posteuloj de la “judoj de la papo” akiros reliefon en la socio. Meritas atenton Alfred Naquet kiu estis membro de la registaro dum la revolucia periodo de 1848, politikisto Adolphe Crémieux memorigita pro la “dekreto Crémieux” per kiu la franca ŝtato koncedis la francan civitanecon al la judoj de Alĝerio, verkisto Armand Lunel, muzikisto Darius Milhaud, Bernard Lazare kiu fieris pri sia posteulecon, flanke la patrino, el “trezoristo de la papo” de Avinjono (laŭ la biografio verkita de “Jean-denis Bredin”).
La esploroj de profesoro René Moulinas multe kontribuis, per sia “Les Juifs du Pape” al la rekonstruo de la socia stato kaj vivo de la judoj de la avinjona papa feŭdo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.