Kalia bromido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kalia bromido estas neorganika salo rezultanta el rekta interagado de kalio kaj bromo, blanka, senodora kaj amargusta substanco, uzata kiel anti-konvulsiaĵo kaj sedativaĵo en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Kalia bromido same uzatas kiel veterinara drogo, kiel anti-epilepsia medikamento por hundoj.
Kalia bromido | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia bromido | |||
Kristala kemia strukturo de la Kalia bromido | |||
Blankaj kristaloj de Kalia bromido. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 7758-02-3 | ||
ChemSpider kodo | 22854 | ||
PubChem-kodo | 253877 | ||
Merck Index | 15,7739 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blankaj, senodoraj, higroskopaj kristaloj | ||
Molmaso | 119.002 g·mol-1 | ||
Denseco | 2.75g cm−3 [1] | ||
Fandpunkto | 734 °C | ||
Bolpunkto | 1435 °C | ||
Refrakta indico | 1,5590 | ||
Ekflama temperaturo | Nebrulema | ||
Solvebleco | Akvo:678 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 3070 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36/37/38 [2] | ||
Sekureco | S26 S36 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335, H336, H373 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P314, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[3] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi estas tre solvebla en akvo kaj ne solvebla en acetonitrilo. En diluitaj akvosolvaĵoj, kalia bromido estas dolĉagusta, tamen en pli altaj koncentriĝoj ĝi estas amara. Bromido de kalio estas irita substanco al intesta mukoza membrano, kaŭzante naŭzon kaj kelkfoje vomadon, kiu estas tipa efiko de ĉiuj solveblaj kaliaj saloj.
La anti-konvulsiaj proprecoj de kalia bromido estis unue esplorataj en 1857 de la angla kuracisto Charles Locock (1799-1875). Bromidoj povas esti konsiderataj kiel efikaj kuraciloj kontraŭ epilepsio. Tiutempe, oni ordinare kredis ke la epilepsio estis kaŭzata de masturbado. Locock rimarkis ke la bromido trankviligas la seksan ekscitiĝon kaj konfirmis ke la salo estis respondeca pri la sukceso dum traktado de epilepsiatako.