Kalio
kemia elemento kun simbolo K kaj atomnumero 19 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kalio estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo K kaj atomnumero 19.
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kalio (apartigilo). |
- Kalio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Kalio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
La metalo kalio estas la sepa plej abunda kaj ĝi havas 1,5% de la pezo de la ter-krusto. Kalio estas esenca por la kreskado de plantoj kaj troveblas en multaj grundoj. Ĝi ankaŭ gravas por la homa dieto.
Kalio neniam troveblas pursubstanca, sed estiĝas de elektrolizo de klorido aŭ hidroksido. Estas unu el la plej reakciivaj kaj elektropozitivaj metaloj kaj krom litio, ĝi estas la malplej densa konata metalo. Ĝi estas mola kaj facile tondebla. Ĝi estas arĝentkolora tuj post ke ĝi estas tondita.
Ĝi oksidiĝas tre rapide ĉe la aero kaj devas esti entenita en argono aŭ ene de minerala oleo. Tiel kiel ĉiu alia baza metalo, ĉe akvo, ĝi dekomponas sin kun liberiĝo de hidrogeno. Ĝenerale liberiĝas fajro dum ĝia reago kun akvo. Kalio kaj siaj saloj ĝenerale produktas violkolorajn flamojn, kiam bruligitaj.