Karel Havlíček Borovský
estis ĉeĥa ĵurnalisto kaj satira poeto. / From Wikipedia, the free encyclopedia
Karel HAVLÍČEK Borovský (31-a de oktobro 1821 - 29-a de julio 1856), ĉeĥa ĵurnalisto kaj satira poeto, rigardata kiel ekzemplo kaj idealo de klera kuraĝa, prudenta, sindona organizanto de publika opinio. Li verkadis ankaŭ spritajn epigramojn pri politikaj aferoj. La aŭstria registaro ekzilis lin al Brixen, nokte, por ke la ĉeĥa publiko ne sciu. La noktan forveturon li priskribis en la satira poemo Tirolaj elegioj (esperantigis ĝin Jaroslav Mráz).
Ĉi tiu artikolo pri poeto citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Decembro 2012) |
Karel Havlíček Borovský | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Karel Havlíček Borovský | |||||
Naskonomo | Karel Havlíček | ||||
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1821 (1821-10-31) en Havlíčkova Borová, Aŭstra imperio | ||||
Morto | 29-an de julio 1856 (1856-07-29) (34-jaraĝa) en Prago | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | tuberkulozo vd | ||||
Tombo | tombejoj de Olšany vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Loĝloko | Q117021736 vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Karolo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Matěj Havlíček vd | ||||
Patrino | Josefína Havlíčková vd | ||||
Gefratoj | Josef Havlíček vd | ||||
Edz(in)o | Julie Sýkorová-Havlíčková vd | ||||
Infanoj | Zdeňka Havlíčková vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Havel Borovský • Karel Havlíček-Borovský • Hawliczek vd | ||||
Okupo | tradukisto • poeto • ĵurnalisto • eldonisto • literaturkritikisto • verkisto • politikisto • publikigisto vd | ||||
Laborkampo | literaturo • ĵurnalismo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La bapto de caro Vladimir | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Politikaj satiroj estas ankaŭ la poemoj Reĝo Lavra (tr. Tomáš Pumpr) pri azenaj oreloj, kiuj beligas la kapon de reĝoj, kaj la ĉefverko estas La bapto de caro Vladimir, kies esperantigo estas ĉefverko ankaŭ de Tomáš Pumpr. La satiro primokas negocadon pri Dio, misuzadon de religioj. Post la apero de la Esperanta traduko en 1953 multaj komprenis tion kiel atakon kontraŭ la eklezio kaj volis la tutan eldonkvanton neniigi. Nun ĝi apartenas al la ĉefverkoj de nia traduka literaturo.[1]
Ankaŭ en la "Bapto" Borovský aludas, memironie, pri sia ekzilo, kiam li igas dion Peruno diri pri sia dia laboro "Briksen mem – kompare tion – estas preskaŭ ŝerco."
En la jaro 1918 estis nove estiĝinta la 9-a infanteria pafista regimento de nove kreanta la 3-a divizio de Ĉeĥoslovakaj legioj en Rusio nomita "Regimento de Karel Havlíček Borovský"[2]