La 29-a de julio estas la 210-a tago de la jaro (la 211-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 155 tagoj restas.
Je la 29-a de julio okazis, interalie:
- -587: Armeo de babilonia reĝo Nebukadnecar la 2-a konkeris kaj detruis Jerusalemon
- 238: Romiaj kunimperiestroj Balbino kaj Pupieno estis murditaj - Gordiano la 3-a iĝis la plej juna romia imperiestro
- 626: Avaroj kaj sasanidoj komencis 10-tagan sieĝon de Konstantinopolo, kun partopreno de slavoj, bulgaroj kaj aliaj popoloj
- 1018: Venko de frisa armeo super la germana en batalo de Vlaardingen
- 1030: Norvegio: en batalo de Stiklestad (Trondheim-regiono) mortfalis reĝo de Norvegio Olavo la 2-a, postmorte agnoskita martiro kaj anoncita sanktulo
- 1095: Kolomano iĝis reĝo de Hungario
- 1108: Ludoviko la 6-a iĝis reĝo de Francio
- 1423: Pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo donis urborajton al Lodzo
- 1474: Duko de Burgundio Karlo la Brava komencis 11-monatan nesukcesan sieĝon de la germana urbo Neuss
- 1518: Pola-litova armeo venkis la rusan en batalo de Polack
- 1567: Kronado de la 13-monata Jakobo la 1-a, tronheredanto de Skotlando, post abdiko de lia patrino Maria Stuart
- 1571: Pollando: atako de dana ŝiparo al Puck
- 1586: Tjumeno estis fondita - unua rusa urbo en Siberio
- 1588: En la batalo de Gravelines angla ŝiparo venkis la hispanan nevenkeblan mararmeon
- 1683: Pollando: Johano la 3-a Sobieski militiris de Krakovo al Vieno, sieĝata de turkoj, fronte de 25 standard-taĉmentoj
- 1693: Batalo de Neerwinden (en Flandra Brabanto) - venko de Francio super Ligo de Augsburg
- 1696: Caro de Rusio Petro la Granda reprenis Azovon de la Otomana Imperio
- 1707: Milito de hispana sukcedo: sieĝo de Toulon komenciĝis
- 1813: Malfermo de pacaj intertraktadoj en Prago, por provi fini militon de la Sesa Koalicio
- 1818: Franca fizikisto Augustin Fresnel prezentis al la Akademio de Sciencoj de Francio sian studaĵon pri difrakto
- 1830: Julia revolucio: la franca reĝo Karlo la 10-a abdikis
- 1834: Incendio detruis grandan parton de la ĉeĥa urbo Vysoké nad Jizerou
- 1836: Finkonstruo kaj inaŭguro de la Triumfa Arko de Parizo omaĝe al batalantoj kaj viktimoj de la franca revolucio de 1789 kaj Napoleonaj militoj
- 1848: Granda malsatego en Irlando: subtera organizaĵo "Juna Irlando" ekis nesukcesintan ribelon kontraŭbritan en Tipperary
- 1851: Annibale de Gasparis malkovris la asteroidon Eŭnomio
- 1878: Plena suna eklipso videbla en Siberio kaj Nordameriko
- 1878: Monarkio de Aŭstrio-Hungario komencis okupadon de Bosnio kaj Hercegovino
- 1889: Hago: Unua Konvencio de Hago subskribita
- 1900: Monza: itala reĝo Umberto la 1-a estis pafmortigita de anarkiisto Gaetano Bresci
- 1903: La krozoŝipo Avrora ekservis kiel simbolo de la Oktobra Revolucio
- 1913: Gvidata de pastro Andrej Hlinka naciisma-klerika Slovaka Popola Partio memstariĝis politike
- Unua Mondmilito
- 1920: Soveta-Pola Milito: oni kreis Militistan Gubernion de Varsovio, kies celo estis fortikigo de triangulo Modlin-Zegrze-Varsovio antaŭ alveno de la Ruĝa Armeo – nuligita fine de septembro post la venka Batalo de Varsovio kontraŭ bolŝevismo
- 1921: Adolf Hitler iĝis führer de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio
- 1927: Rusa Ortodoksa Eklezio deklaris lojalecon al sovetaj regopovoj
- 1934: Kurt Schuschnigg transprenis regon en Aŭstrio
- 1938: Dua Pola Respubliko: sur montopinto Pop Iwan de montaro Ĉornohora (meze de Hucullando) oni malfermis meteologian steloobservatorion je la nomo al marŝalo Józef Piłsudski (nun Ukrainio)
- 1938: Japanio atakis Sovetunion en la regiono Hassan-Lago, proksime al Vladivostoko
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Gestapo en Poręba Radlna (apud Tarnów) pafmortigis ĉirkaŭ 20 polojn; en Varsovio okazis unua spektaklo de germana cirko de Busch, al kies bojkoto alvokis Pola Rezistomovado; Kabineto de Władysław Sikorski agnoskis novan Ĉeĥoslovakan ekzilan registaron de Edvard Beneš kun sidejo en Londono
- 1941: Germanoj daŭrigante deportadon de loĝantoj el Arbaro de Białowieża forigis de 3 vilaĝoj 577 loĝantojn; en Aŭŝvico pola franciskano Maksimiliano Kolbe libervole elektis malsatmorton anstataŭ alia malliberulo - post pli ol du semajnoj li estis murdita per injekto de veneno (fenolo) kiel la lasta el 10 viktimoj, mortkondamnitaj de germanoj pro fuĝo el la koncentrejo de unu malliberulo; Reĝimo de Vichy interkonsentis kun Japanio pri la komuna defendo de Hindoĉinio, kies guberniestro Jean Decoux transdonis bazojn sude de la lando, kien eniris japanaj trupoj; Batalo de Smolensko: Smolensk falis - ĉirkaŭ 300 000 soldatoj de Ruĝa Armeo estis ĉirkaŭitaj; Reĝlando de Rumanio anoncis revenon de Besarabio kaj Bukovino, aneksitaj de Sovetunio en 1940, kune kun Orienta Galicio kaj Volinio; Stalin eksigis armean generalon Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov de la posteno de Stabestro kaj mem estis nomumita komandanto de la Rezerva Fronto
- 1942: Laŭ ordono de Heinrich Himmler, Arthur Greiser en Provinco Vartlando malpermesis organizi apartajn lernejojn por ukrainaj infanoj, kiuj povis frekventi la germanajn lernejojn; en Sovetunio oni establis militistajn ordenojn de Aleksandro Nevskij, Miĥail Kutuzov kaj Aleksandr Suvorov; nokte RAF atakis Saarbrücken
- 1943: Inter Zwierzyniec kaj Biłgoraj Staba taĉmento de Popola Gvardio atakis armean trajnon kun germana ekstermiga taĉmento devojigante lokomotivon; en Varsovio germana polico bruligis ĉiujn domaĉojn por senhejmuloj en kvartalo Annopol; post pli frua mobilizo registaro de Svedio direktis al Germanio memorandumon pri neebleco de plua transito de homoj kaj militaĵoj inter Germanio kaj Norvegio; sovetia kaj brita delegitoj en Stokholmo kaj Ankaro enmanigis al sveda kaj turka registaroj identigajn notojn kun alvoko pri malkonsento doni azilon al Benito Mussolini kaj liaj helpantoj
- 1944: Orienta Fronto: en batalo en Pogorzel (proksime al Mińsk Mazowiecki) pereis komandanto de kirasita kompanio, kuzo de Hermann Göring; polaj partizanoj de Pola Enlanda Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj kun trupoj de 1-a Ukraina Fronto transpaŝis Vistulon apud Sandomierz; Volini-Galicia masakro: taĉmento de ukraina polico ekstermis dum du tagoj du polajn vilaĝojn Ujście Jezuickie (proksime al Dąbrowa Tarnowska) kaj Opatowiec (proksime al Kazimierza Wielka) murdante 36 personojn kaj bruligante 42 konstruaĵojn; Pola Rezistomovado: grupiĝo de EA kune kun Ruĝa Armeo frakasis taĉmentojn de Abwehr ekregante Staszów, kaj unua bataliono de EA - Tłuszcz; taĉmentoj de NKVD kaj RA senarmigis 3-an Divizion de Infanterio de EA grupigitan en Chełm, Biłgoraj kaj Zamość; registaro de Bulgario kondiĉe konsentis malfermon de soveta konsulejo en Varno, kaj la duan en Burgas prokrastis; antaŭ Ribelo de Varsovio Asocio de Polaj Patriotoj pere de Moskva radio provoke alvokis loĝantaron de Varsovio komenci ribelon kontraŭ germanoj
- 1946: Pariza Packonferenco komencis solvi eŭropajn problemojn post la dua mondmilito
- 1948: La 14-a Somera Olimpiko, post 12-jara paŭzo, komenciĝis en Londono
- 1950: Korea milito: usona 7-a regimento de kavalerio post 4-taga pafado al civiluloj de la vilaĝo No Gun Ri, prio timo, ke trapasantaj rifuĝintoj povas enteni spionojn de Nord-Koreio murdis 400 personojn
- 1954: Trilogio: en Britio aperis unua volumo de la romano de John Ronald Reuel Tolkien La Mastro de l' Ringoj
- 1957: Internacia Atomenergia Organizo fondiĝis en Vieno
- 1957: Ĉeĥa astronomo Antonín Mrkos malkovris kometon C/1957 P1, kiun oni nomis lianome
- 1958: Kosmaj agentejoj: en Vaŝingtono fondiĝis NASA, usona nacia programo de kosmoflugoj - prezidento Dwight D. Eisenhower subskribis la dokumenton
- 1966: Niĝerio: en puĉo estis murdita prezidento Johnson Aguiyi-Ironsi
- 1969: Eŭropa Komunumo subskribis la konvencion de Jaundeo pri komerco kun pluraj afrikaj landoj kaj Madagaskaro
- 1975: Gerald Ford kiel unua prezidento de Usono alveninte al Pollando vizitis estintan germanan-nazian koncentrejon Aŭŝvico
- 1979: En Gdańsk fondiĝis Movado de Maljuna Pollando - kontraŭkomunisma organizaĵo opozicia celanta tutan regajnon de la sendependeco helpe de naciaj kaj katolikaj ideoj
- 1976: Giulio Andreotti la duan fojon iĝis ĉefministro de Italio
- 1978: Sur Śnieżka okazis sekreta renkonto de reprezentantoj de la Komitato por Defendo de Laboristoj kaj Ĉarto 77
- 1980: Nova flago de Irano oficialiĝis
- 1982: Pro deorbitigo bruliĝis en atmosfero la kosmostacio Salut 6
- 1981: Londono: Karlo, princo de Kimrujo edziĝis al Diana Spencer en la Katedralo Sankta Paŭlo — la ceremonion rigardis en televido 750 milionoj da homoj el la tuta mondo
- 1987: Ĉefministrino Margaret Thatcher kaj prezidento François Mitterrand subskribis interkonsenton pri konstruo de la Manika Tunelo
- 1991: Malio: malfermo de la nacia konferenco en Bamako, prezidita de Amadou Toumani Touré, kiu adoptos projekton de konstitucio, voĉdonan kodon, ĉarton de politikaj partioj kaj tekston pri Stato de la Nacio
- 1992: Serĉanta rifuĝejon en moskva ambasadejo de Ĉilio gvidanto de la Germana Demokratia Respubliko Erich Honecker estis deportita al la Federacia Respubliko Germanio kaj enprizonigita en berlina malliberejo Moabit
- 1994: Unua konstitucio de Respubliko Moldavio estis adoptita
- 1995: Usonanoj Spencer Kimball kaj Peter Mattis lanĉis GIMP - senpagan malfermitkodan programadon por rastrumaj bildoj
- 1996: Ĉinio faris sian 45-an nuklean teston, post kio ĝi anoncis moratorion
- 2000: Hungario: Etŝpura Arbara Muzeofervojo de Kemence estis relanĉita
- 2004: Italio forigis militservon post 143 jaroj da rekrutado
- 2005: Astronomoj de Kalifornia Instituto de Teknologio oficiale anoncis malkovron de la objekto 2003 UB313 - la deka planedo de la suna sistemo - konsekvenco de tiu ĉi malkovro estis prilaboro de nova difino de planedo (akceptita en 2006 dum simpozio de Internacia Astronomia Unio en Prago), kiam la nombron de planedoj oni reduktis al ok kaj decidis, ke la nova ĉiela objekto (nomata Eriso), kune kun Plutono kaj Cereso, apartenos al nanoplanedoj
- 2006: Deklaracio de Montrealo estas adoptita
- 2007: Eklezio feroa sendependiĝis de la Dana Evangelia Luterana Eklezio
- 2009: Komunistoj gajnis parlamentan balotadon en Moldava Respubliko
- 2012: En Rumanio okazis nevalida pro malalta frekvenco referendumo pri demisio de prezidento Traian Basescu
- 2014: Milito en Donecka Baseno: en Donecka provinco ribelantoj detruis 25 tankojn de ukraina 25-a Motorigita Brigado
- 2015: Lanĉo de la operaciumo Windows 10
- 2016: Afganio iĝis la 164-a membro de Monda Organizaĵo pri Komerco
- 2019: Brazilo: ribelo en malliberejo de Altamira inter rivalaj brazilaj drogaj bandoj postlasis 62 mortintojn
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 156-a tago de rusa agreso: Pasinttage en Donecka provinco pereis 8 personoj, 19 estis vunditaj; pasintan tagon Rusia armeo konstruis apud Ĥersono pontonan ponton kaj en la urbo okupis pramon, en la provinco Ukraina Armeo detruis 4 municistokojn; rezulte de matena terorisma atako al Kramatorsk, 2 privataj domoj estis tute detruitaj, 21 damaĝitaj, 2 peronoj pereis kaj 5 estis vunditaj, kaj en atako per grapolbomboj al Mikolajiv pereis ne malpli ol 5 personoj; Rusio informis pri morto de ukrainaj militkaptitoj, en tio el Azova regimento, pripafitaj de ukraina flanko (ĉ. 40 soldatoj pereis kaj 130 estis vunditaj) — laŭ Ĝenerala Stabo de Ukraina Armeo la Rusia Armeo mem ilin pripafis por kaŝi faktojn pri torturoj kaj ekzekutoj, kaj laŭ ukraina spionagentejo la militkrimo etis farita de Grupo Wagner; posttagmeze oni parte montris en interreto ukrainan soldaton kruele torturatan de la rusia (identigita); Ukrainio alvokis UN kaj Ruĝan Krucon al tuja reago pro mortigo de militkaptitojn fare de rusoj;
- CNN: Rusio petis, ke eksa kolonelo de FSB Vadim Krasikov, kiu estis pasintjare kondamnita pro murdo en Germanio, estu aldonita al poponita de Usono interŝanĝo de malliberuloj; Anglalingva Vikipedio ŝanĝis nomon Odessa al Odesa — oni elektis ukrainan transskribon de la urbonomo kiel gravan paŝon por senkoloniigo de ukrainaj loknomoj; Bulgario provizore fermas sian konsulejon en Jekaterinburgo; Pollando akceptis 29 vunditajn soldatojn el Ukrainio, Latvio kuracos 40 soldatojn kaj civilulojn; Pentagono: Rusio sur okupataj teritorioj de Ukrainio havas ne malpli ol 18 selektajn koncentrejojn, kie soldatoj kaj civiluloj estas minacataj, torturataj, kaj ankaŭ ekzekutataj
- 2023: Pasinttage perdoj de rusoj kreskis je 390 soldatoj — de la invadkomenco ĝis 245 220 personoj; laŭ ukraina stabo 60 rusaj armeanoj rifuzis plenumi ordonojn apud konkerita vilaĝo Staromajorske; Ukrainio plifortigas defendon de havenoj; misio de Unesko alvenis al Odeso por pritaksi perdojn kaŭzitajn de rusaj raketaj atakoj; 24 senpilotaj sturmaj aviadiloj ricevis ukrainaj soldatoj de specialaj fortoj en Donecka provinco; rezulte de rusa raketa atako al klerigejo en Sumio pereis unu persono kaj 5 estis vunditaj; ukraina armeo sukcese trafis fervojan ponton ligantan Ĥersonan provincon kun Krimeo
- Mondreago: Gvidantoj de afrikaj landoj kunvenintaj en Sankt-Peterburgo alvoks Putin al refunkciigo de prigrena interkonsento; "Financial Times": ukrainoj uzas kontraŭ Rusio nord-koreajn pafaĵojn (transprenitajn de ŝipo el "aliancita" kun Rusio lando); Mateusz Morawiecki: Pli ol 100 solduloj de Grupo Wagner trairis direkte al Istmo de Suwałki; CDU: germana registaro devus tuj transdoni al Ukrainio krozmisilojn de la tipo Taurus — plimulto de germanaj volontuloj batalas en Ukrainio flanke de Rusio (27 por-rusaj kaj 12 por-ukrainaj)
- 869: Muhammad al-Mahdi, iraka dekduimamano
- 1356: Marteno la 1-a, reĝo de Aragono, Valencio, Sardio kaj Korsiko (m. 1410)
- 1605: Simon Dach, germana poeto (m. 1659)
- 1646: Johann Theile, germana komponisto, muzikpedagogo kaj kapelestro (m. 1724)
- 1710: Johann Caspar Goethe, germana juristo (m. 1782)
- 1756: Jacob Hendrik Hoeufft, nederlanda juristo kaj poeto (m. 1843)
- 1793: Ján Kollár, slovaka poeto, sciencisto kaj ideologo de tutslavismo, evangelia pastro, propagandisto de tutslava kultura kunlaboro en scienco, ĵurnalistiko kaj poetiko (m. 1852)
- 1805: Alexis de Tocqueville, franca politika filozofo, sociologo kaj historiisto (m. 1859)
- 1817: Ivan Ajvazovskij, rusia mar-pentristo (m. 1900)
- 1841: Gerhard Armauer Hansen, norvega mikrobiologo, kontribuinta al identigo de lepro-bacilo (m. 1912)
- 1846: Izabel el Brazilo, brazila imperia princino kaj liberigintino de la sklaveco en Brazilo (m. 1921)
- 1850: Friedrich Stolz, aŭstra filologo kaj lingvisto (m. 1915)
- 1854: Georg Kerschensteiner, germana pedagogo (m. 1932)
- 1860: Vittorio Bottego, itala esploristo de la Korno de Afriko (m. 1897)
- 1861: Gyula Gyomlay, hungara klasikfilologo, lingvisto, stenografo, profesoro (m. 1942)
- 1867: Berthold Oppenheim, rabeno de Olomouc (m. 1942)
- 1874: Max Vogeler, germana arĥitekto (m. 1962)
- 1876: Ottokár Kadić, hungara-kroata geologo, arkeologo, kavernisto, paleontologo, profesoro (m. 1957)
- 1881: Ignacy Dygas, pola opera kantisto (tenoro), pedagogo (m. 1947)
- 1883: Benito Mussolini, diktatoro de Faŝisma Italio (m. 1945)
- 1883: Ferenc Zipernovszky, hungara inĝeniero (m. 1957)
- 1887: Rafel Israels, nederlanda esperantisto, prezidanto de blinda organizaĵo Nosobe (m. nekonata)
- 1887: Sigmund Romberg, usona komponisto kaj pianisto (m. 1951)
- 1889: Else Hirsch, germana juda instruistino, kiu savis judajn lernantojn antaŭ genocido de germanaj nazioj, murdita (m. 1942)
- 1889: Felikso Diez, hispana filologo kaj profesoro, membro de Lingva Komitato, kunlaboranto de i.a. "Literatura Mondo", prezidanto de la "Grupo Esperantista de Bilbao"; membro de Hispana Esperanto-Instituto, honora membro de Hispana Esperanto-Federacio, prezidinta organizan komitaton de la 27-a Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Bilbao en 1966 (m. nekonata)
- 1893: János Bartalis, rumania hungara poeto, bibliotekisto, kunfondinto de "Erdélyi Helikon" (m. 1976)
- 1898: Károly Fekete, hungara pentristo, politika malliberulo (m. 1981)
- 1898: Isidor Isaac Rabi, usona Nobelpremiita fizikisto, iniciatinto de CERN (m. 1988)
- 1898: Erzsébet Bencze, hungara aktorino ludanta en trupo de Jenő Janovics (m. 1924)
- 1900: Don Redman, usona ĵazmuzikisto kaj komponisto (m. 1964)
- 1900: Eyvind Johnson, sveda Nobelpremiita verkisto, membro de Sveda Akademio, enestanta en Sveda novelaro (m. 1976)
- 1901: István Környey, hungara patologo, kirurgo kaj profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1988)
- 1904: Dmitri Ivanenko, ukraina fizikisto-teoriisto konkludinta, ke atomkernoj konsistas el neŭtronoj kaj protonoj (n. 1994)
- 1905: Dag Hammarskjöld, sveda nobelo kaj politikisto, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (m. 1961)
- 1907: Sándor Boldogfai Farkas, hungara skulptisto kaj medalisto ofte ekspozicianta ĉe Venecia Bienalo (m. 1970)
- 1912: Marie Bartovská, ĉeĥa esperantistino, kunlaborantino de PIV pri tekstil-faka terminologio kaj de Esperanta Bildvortaro, tradukistino, Honora Membro de UEA kaj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (m. 1999)
- 1913: Ferenc K. Kiss, rumania hungara poeto, lokhistoriisto (m. 2004)
- 1913: Béla Szőkefalvi-Nagy, hungara matematikisto kaj profesoro (m. 1998)
- 1916: Charlie Christian, usona ĵazgitaristo ludinta elektran gitaron (m. 1942)
- 1921: Chris Marker, franca kinreĝisoro, fotisto, verkisto kaj dokumentisto vojaĝanta tra socialismaj landoj (m. 2012)
- 1925: Mikis Theodorakis, greka komponisto (m. 2021)
- 1926: Ágnes Vámos, hungara operkantistino (soprano) kaj primadono (m. 2016)
- 1927: Harry Mulisch, nederlanda verkisto (m. 2010)
- 1929: Remco Campert, nederlanda poeto (m. 2022)
- 1932: Luigi Snozzi, svisa arkitekto (m. 2020)
- 1934: Kálmán Ondrejcsik, rumania hungara filmteknikisto (m. 1994)
- 1939: Zoltán Boros, rumania hungara filmreĝisoro, komponisto televidredaktoro
- 1939: Ágota Kováts, rumania hungara kemiistino, (kun)aŭtorino de pli ol 200 publikaĵoj
- 1941: Gábor Cseke, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 2023)
- 1946: Dmitrij Cibulevskij, ukraina esperantisto, historiisto de sovetia Esperanto-movado, traveturinta Sovetunion per biciklo, kunlaboranto de "Monato"
- 1947: Dániel Benkő, hungara liutisto, klasika gitaristo kaj altlerneja instruisto (m. 2019)
- 1948: Barna Bodó, rumania hungara filozofo, politologo, politikisto, vicprezidanto de Demokratia Unuiĝo de Hungaroj en Rumanio
- 1948: Meir Shalev, israela verkisto (m. 2023)
- 1950: Jenny Holzer, usona artistino pri konceptarto kaj instalaĵoj ricevinta Oran Leonon de la Venecia Bienalo
- 1953: János Borcsa, rumania hungara kritikisto, libroeldonisto, redaktoro
- 1961: Emese Medgyesi, rumania hungara verkistino kaj instruistino
- 1973: Attila Ármin Kelemen, rumania hungara ĵurnalisto, entreprenisto
- 1978: Ștefan Antoniu Neacșu, rumana skulptisto kaj entreprenisto
- 1980: Szilárd Sziklavári, rumania hungara operkantisto, membro de la Ŝtata Hungara Operejo de Kluĵo (m. 2012)
- 1981: Fernando Alonso, hispana aŭtomobilisto, ricevinta la Premion Princo de Asturio
- 1987: Jena Lee, franca kantistino kaj kanzon-verkistino
- 1988: Alexander Lee Eusebio, sudkorea kantisto, repisto, prezentisto, poligloto
- 238: Pupieno, imperiestro de Romio, murdita (n. ĉirkaŭ 167)
- 238: Balbino, imperiestro de Romio (unutaga), murdita (n. ĉirkaŭ 165)
- 796: Offa, anglosaksa reĝo de Mercia
- 1030: Olavo la 2-a, reĝo de Norvegio, konata de la Ordeno de Sankta Olavo (n. 995)
- 1095: Sankta Ladislao, reĝo de Hungario el Arpad-dinastio, sanktulo (n. ĉirkaŭ 1040)
- 1099: Urbano la 2-a, franca papo iniciatinta krucmilitojn kaj disvastiginta reformojn de Gregorio la 7-a, beatigita (n. 1042)
- 1108: Filipo la 1-a, reĝo de Francio el kapetida dinastio (n. 1052)
- 1191: Sohraŭardi, persa filozofo kaj mistikulo, konanto de la helena filozofio kaj reviviganto de zoroastrismo, nomata Platono de Irano, ekzekutita, popularigata de orientalisto Henri Corbin (n. 1155)
- 1507: Martin Behaim, germana geografo kaj kartografo en la servo de portugala reĝo Johano la 2-a (n. 1459)
- 1573: John Caius, angla kuracisto, pioniro de anatomio, helenisto kaj erudiciulo (n. 1510)
- 1632: Samuel Ampzing, nederlanda kalvinista teologo kaj poeto (n. 1590)
- 1644: Urbano la 8-a, papo, kies pontifikado okazis dum la tridekjara milito, malpermesinta sklavecon de indianoj en Sudameriko (n. 1568)
- 1649: David Teniers la pli aĝa, flandra pentristo de ĝenropentraĵo (n. 1582)
- 1759: Kata Bethlen, hungara verkistino, aŭtorino de memoraĵoj kolektinta bibliotekon (n. 1700)
- 1769: Andreas Elias Büchner, germana medicinisto verkinta pri fiziologio, patologio, terapioj kaj farmakologio (n. 1701)
- 1783: Johann Friedrich Hirt, germana teologo evangelia kaj orientalisto (n. 1719)
- 1806: Franz Axter, germana kuracisto kaj verkisto (n. 1772)
- 1811: Georg Christoph Schmidt, germana kuprogravuristo (n. 1740)
- 1813: Jean-Andoche Junot, granca generalo de la Franca revolucio de 1789 ĝis Napoleonaj Militoj (n. 1771)
- 1833: William Wilberforce, angla evangelia protestanto kontraŭ sklaveco (n. 1759)
- 1850: Ferenc Kerekes, hungara matematikisto, kemiisto kaj profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1784)
- 1856: Robert Schumann, germana komponisto, pianisto kaj muzikkritikisto (n. 1810)
- 1856: Karel Havlíček Borovský, ĉeĥa ĵurnalisto kaj satira poeto (n. 1821)
- 1881: Hieronymus Mannsfeld, aŭstra politikisto (n. 1842)
- 1890: Vincent van Gogh, nederlanda pentristo (n. 1853)
- 1891: Ishwar Chandra Vidyasagar, bengala klerulo, edukisto, socio-reformanto kaj filantropo (n. 1820)
- 1895: Floriano Peixoto, dua prezidanto de Brazilo, marŝalo (n. 1839)
- 1900: Umberto la 1-a, reĝo de Italio, murdita (n. 1844)
- 1912: Theodor Gomperz, aŭstra klasika filologo (n. 1832)
- 1914: Johann Sperl, germana pentristo kaj litografo (n. 1840)
- 1942: Wojciech Kossak, pola histori-, ĉeval-, kaj batal-pentristo, kunaŭtoro de la Panoramo pri Racławice (n. 1856)
- 1944: Frigyes Hajdu, hungara advokato, redaktoro, tradukisto kaj literaturkritikisto, fondinto de "Gazeto de Temeŝvaro" (n. 1874)
- 1949: József Koszta, hungara pentristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál (n. 1861)
- 1963: Lajos Kelemen, rumania hungara historiisto, direktoro de muzeo kaj arkivejo (n. 1877)
- 1966: Johnson Aguiyi-Ironsi, prezidento de Niĝerio, murdita (n. 1924)
- 1973: Henri Charrière, franca krimulo kaj verkisto, aŭtoro de la aŭtobiografia romano Papilio (n. 1906)
- 1974: Erich Kästner, germana verkisto (n. 1899)
- 1979: Herbert Marcuse, germana filozofo kaj sociologo, politika teoriisto, ideologo de la studenta ribelo Majo de 1968, membro de Frankfurta Skolo (n. 1898)
- 1981: Damjan Vahen, slovena poeto, pioniro de Esperanto-movado en Jugoslavio (n. 1913)
- 1982: Vladimir Zvorikin, usona radioteknikisto kaj inventisto (n. 1889)
- 1983: Luis Buñuel, hispana reĝisoro kaj superrealisma filmisto (n. 1900)
- 1985: Petr Sepéši, ĉeĥa kantisto, muzika kunulo de Iveta Bartošová (n. 1960)
- 1990: Bruno Kreisky, kanceliero de Aŭstrio (n. 1911)
- 1994: Dorothy Crowfoot Hodgkin, brita Nobelpremiita kemiistino, esploranta i.a. penicilinon kaj kobalaminon (n. 1910)
- 1998: Friedrich Popp, germana skulptisto kaj korpekzerciganto de malsanuloj (n. 1905)
- 1999: Anatolij Solovjanenko, ukraina operkantisto, popola artisto de Sovetunio (n. 1932)
- 2001: Juozas Kazlauskas, litova esperantisto, aŭtoro de lernolibro, popularigata de "Litova Stelo", aktivulo de Esperanto-movado en Panevėžys (n. 1909)
- 2001: Edward Gierek, pola politikisto, Unua Sekretario de Pola Unuiĝinta Laborista Partio (n. 1913)
- 2004: Francis Crick, angla Nobelpremiita genetikisto kaj molekula biologo, malkovrinto de la strukturo de DNA-molekulo (n. 1916)
- 2004: Kinga Illyés, rumania hungara aktorino, deklamistino (n. 1940)
- 2006: János Szász, rumania hungara poeto, verkisto, eseisto (n. 1927)
- 2007: Michel Serrault, franca aktoro (n. 1928)
- 2011: Tibor Patassy, hungara aktoro (n. 1925)
- 2012: Chris Marker, franca kinreĝisoro kaj verkisto (n. 1921)
- 2012: James Mellaart, angla arkeologo malkovrinta neolitikan urbon Çatal Höyük en Turkio (n. 1925)
- 2014: Péter Kiss, hungara politikisto, ministro kaj parlamentano (n. 1959)
- 2016: Roman Dwilewicz, pola matematikisto okupiĝanta pri kompleksa analitiko, nombroteorio, algebra geometrio, diferenciala geometrio (n. 1949)
- 2019: Tuvija Rübner, israela german- kaj hebrelingva verkisto, literaturscienculo kaj tradukisto (n. 1924)
- 2022: Barnabás Géczy, hungara paleontologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1925)
La 29-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):