Katalin Kováts
hungara lingvisto kaj esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Katalin KOVÁTS, antaŭe konata kiel SMIDÉLIUSZ (IFA: /'kɑtɑlin ko'vaːtʃ/; Budapeŝto, 16-a de oktobro 1957)[1] estas hungara esperantisto, pedagogo kaj lingvisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Katalin Kováts | |
---|---|
Katalin Kováts en Hannover en 2009. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1957 (1957-10-16) (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | Esperanto • hungara • angla • franca • itala • nederlanda |
Nacieco | hungaro |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Berzsenyi Daniel College |
Familio | |
Edz(in)o | Sylvain Lelarge |
Infano | Petra Smidéliusz |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • lingvisto • matematikisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Manlibro pri instruado de Esperanto |
Esperantistiĝis en | 1976 |
Fermi
Ŝi estas redaktoro de la paĝaro edukado.net[2] kie ŝi respondecas pri KER-ekzamenoj de Esperanto nome de UEA.[1] Ŝi proklamiĝis esperantisto de la jaro (en 2010)[3][4] pro la «diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto» kaj «pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro»[5]; ŝi servis kiel ano de la Akademio de Esperanto (2007-2022).[6][7][8][9]