usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Kathleen TURNER (19a de Junio, 1954)[1] estas usona aktorino. Ŝi ricevis variajn premiojn, kiel du Oraj Globoj, aldone al nomumoj por Oskar-premio, premio Grammy, kaj du Tony.[2]
Turner iĝis internacie konata dum la 1980-aj jaroj, kun roloj en Body Heat (1981), The Man with Two Brains (1983), Crimes of Passion (1984), Romancing the Stone (1984), kaj Prizzi's Honor (1985), el kiuj la du lastaj havigis al ŝi premion Ora Globo al la Plej Bona Aktorino en Muzikala aŭ Komedia Filmo, kaj Peggy Sue Got Married (1986), pro kiu ŝi estis nomumita por la Oskar-premio al la Plej Bona Aktorino. Fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj, Turner havis rolojn en The Accidental Tourist (1988), The War of the Roses (1989), kaj Serial Mom (1994).
Ŝi poste havis rolojn en The Virgin Suicides (1999), Baby Geniuses (1999), Beautiful (2000), kaj Marley & Me (2008). En televido ŝi estis invitita stelulino en la situacia komedio de NBC nome Friends kiel reĝinja patro de Chandler Bing nome Charles Bing, en la tria sezono de la serio de Showtime nome Californication kiel Sue Collini, la seksobseda posedanto de talentagentejo, kaj en la drama serio de Netflix nome The Kominsky Method kiel la rolulo de la eksedzino de Michael Douglas nome Roz Volander. Voĉroloj de Turner estis Jessica Rabbit en Who Framed Roger Rabbit (1988), Monster House (2006), kaj voĉroloj en la televidaj serioj The Simpsons, Family Guy, King of the Hill, kaj Rick and Morty.
Aldone al kino kaj televido, Turner laboris ankaŭ en teatro, kaj estis nomumita dufoje por la premio Tony pro siaj roloj en Broadvejo kiel Maggie en Cat on a Hot Tin Roof kaj kiel Martha en Who's Afraid of Virginia Woolf? Turner ankaŭ instruis aktorkursojn en la Novjorka Universitato.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.