Kaŝmira lingvo
lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kaŝmira Lingvo (कॉशुर, کٲشُر Koshur) estas nordokcidenta hindarja lingvo parolata unuavice en la valo Kaŝmiro, regiono plejparte en la ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro (जम्मू और कश्मीर) de Barato.[2][3][4] Ĝi havas ĉirkaŭ 7,147,587 parolantojn: 6,797,587 el kiuj rezidas en Barato kaj 350,000 el kiuj rezidas en Pakistano.[1] La kaŝmira apartenas al la hindarja branĉo de la hindeŭropa familio de lingvoj, kaj estas la plej disvastiĝinta lingvo de ties sub-grupigo nomata Darda lingvaro.[5] Ĝi estas unu el la 23 naciaj lingvoj de Barato.[6]
- Por alia uzoj de kaŝmira, vidu apartigilon Kaŝmira (apartigilo)
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo, Darda lingvaro ...
Kaŝmira lingvo | |||
कॉशुर کٲشُر kạ̄šur | |||
natura lingvo • moderna lingvo | |||
---|---|---|---|
Darda lingvaro | |||
Parolata en | Barato (Delhio, Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Panjabo, Utar-Pradeŝo); Pakistano (Azad Kaŝmiro)[1] | ||
Regiono | Suda Azio (Hindio) | ||
Parolantoj | 7,1 miliono[1] | ||
Skribo | Perso-araba skribsistemo, Nagaria skribsistemo | ||
Lingvistika klasifiko | |||
Hindeŭropa lingvaro
| |||
Lingvaj kodoj | |||
Lingvaj kodoj | |||
ISO 639-1 | ks | ||
ISO 639-2 | kas | ||
ISO 639-3 | kas | ||
SIL | KAS | ||
Glottolog | kash1277 | ||
Angla nomo | Kashmiri | ||
Franca nomo | cachemiri | ||
Noto |
| ||
Fermi