Kemia specio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Per la termino kemia specio estas ĝenerale indikata iu ajn strukturo nature kemia, sendepende de la nombro de atomoj ĝin kombinantaj kaj de ĝia kemia ŝarĝo (oksidigo) kaj de ĝia reakcieco. Grupo, do, de samtipaj molekulaj entaĵoj konstituas kemian specion.
Difiniĝas kemia specio nur se estas determinataj ĝiaj “naturo”, “proporcio” kaj la “aranĝo” de la kemiaj elementoj ĝin konstituantaj.
Ekzemplo: akvo estas kemia specio ĉar:
- la naturo de ĝiaj elementoj estas determinita (stabile fiksita): fakte ĝi estas kombinita je atomoj de hidrogeno kaj oksigeno
- la proporcio de ĝiaj elementoj estas determinata: fakte, ĉiu molekulo de akvo estas kombinita per du atomoj de hidrogeno kaj unu de oksigeno, kiuj havas rejŝon de du al unu (2:1)
- la aranĝo de ĝiaj elementoj estas determinata: fakte, la atomoj ĝin konstituantaj estas ligitaj inter si por formi angulon de 104,45°, kun la atomo de oksigeno ligita al la du de hidrogeno.
Estas do kemia specio:
- iu ajn kemia substanco, kiel la puraj substancoj (kies molekuloj estas formataj je plura samanaturaj atomoj) kaj kemiaj kombinaĵoj (kies molekuloj estas aranĝitaj per pluraj atomoj malsamnaturaj);
- la reakciiloj, ties kemiaĵoj kaj la provizoraj reakciaĵoj de iu ajn kemia reakcio;
- la elektronoj en la medio de la reakcioj de redokso ĉar ili povas esti identigitaj kiel produktaĵoj aŭ kiel reakciilaĵoj.
La unika prerogativo por difini kemian specion postulas ke tiu ĉi havu “kemian naturon” precize fiksitan (nome, ĝi devas havi sian kemian formulon. La kemiaj miksaĵoj, ekzemple, ne estas kemiaj specioj ĉar ili ene entenas plurajn kemiajn speciojn malsamnaturajn. Eĉ ne la fazoj estas specioj kemiaj ĉar en la sama fazo povas kunekzisti pluraj kemiaj specioj malsamnaturaj.