Konrad Lorenz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Konrad Zacharias LORENZ (n. la 7-an de novembro 1903 en Vieno, m. la 27-an de februaro 1989 en Altenberg, (Vieno), Aŭstrio) estis aŭstra zoologo, etologiisto, kaj ornitologo. Li ricevis la Nobelpremion de 1973 kun Nikolaas Tinbergen kaj Karl von Frisch. Li ofte estas konsiderata kiel unu el la fondintoj de moderna etologio, konstrupreparante aliron kiu komenciĝis per pli frua generacio, inkluzive de lia instruisto Oskar Heinroth. Lorenz studis instinktan konduton en bestoj, precipe ĉe grizaj anseroj kaj monedoj. Laborante kun anseroj, li retrovis la principon de stampaĵo (originale priskribita de Douglas Spalding en la 19-a jarcento) en la konduto de nidifugaj birdoj.
Konrad Lorenz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Konrad Lorenz | |||||
Naskiĝo | 7-an de novembro 1903 (1903-11-07) en Vieno | ||||
Morto | 27-an de februaro 1989 (1989-02-27) (85-jaraĝa) en Vieno | ||||
Mortis per | rena malfunkcio vd | ||||
Tombo | Sankt Andrä-Wördern vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato Kolumbio • Universitato de Vieno • Universitato de Vieno vd | ||||
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Adolf Lorenz vd | ||||
Gefratoj | Albert Lorenz vd | ||||
Edz(in)o | Margarethe Gebhardt vd | ||||
Parencoj | Barbara Pflaum vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | etologo • zoologo • biologo • universitata instruisto • verkisto • kuracisto • filozofo • psikologo • natursciencisto vd | ||||
Laborkampo | etologio • filozofio vd | ||||
Aktiva en | Universitato de Königsberg • Munkeno vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | On Aggression ❦ Civilized Man's Eight Deadly Sins ❦ Behind the Mirror: A Search for a Natural History of Human Knowledge vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En pli posta vivo lia intereso ŝanĝiĝis al studo de homoj en socio.
Li verkis multajn librojn, kelkaj el kiuj, kiel ekzemple La ringo de la reĝo Salomono, Pri agreso kaj Homo renkontas hundon iĝis popularaj legaĵoj. Lia lasta laboro Mi estas ĉi tie- Kie vi estas?, nome resumo de lia vivoverko, fokusiĝas pri liaj famaj studoj pri grizaj anseroj.