La 27-a de februaro estas la 58-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 307 tagoj restas (308 en superjaroj).
Je la 27-a de februaro okazis, interalie:
- 1253: Pollando: Piasta princo Boleslao la 5-a Hontema donis urborajtojn al Bochnia
- 1434: Grandduko de Litovio Žygimantas Kęstutatis renovigis en Grodno litovan-polan aliancon
- 1458: Georgo el Poděbrady iĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1493: Pola reĝo Johano la 1-a Alberto eldonis en Piotrków privilegion, i.a. akrigantan punojn kontraŭ krimuloj kaj enkondukatan malpermeson de eklezia interveno al laikaj juĝejoj
- 1510: Malabara Marbordo: portugala esploristo Afonso de Albuquerque okupis Goaon, unu el la plej riĉaj urboj de la mondo
- 1531: Ŝmalkalda Ligo fondiĝis kiel defenda alianco kontraŭ katolika imperiestro Karlo la 5-a
- 1593: Giordano Bruno estis malliberigita en la palaco de Kongregacio por la doktrino de la kredo
- 1594: Henriko la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1613: En Gdańsk okazis unua sur la hodiaŭaj polaj teritorioj publika sekco de infana kadavro el vilaĝo apud Pruszcz Gdański
- 1617: Rusa carlando perdis aliron al la Balta Maro
- 1670: Częstochowa: sur Jasna Góra okazis nupto de pola reĝo Mikaelo Korybut Wiśniowiecki kun ĉefdukino Eleonora el Habsburgoj
- 1700: Sudokcidenta Pacifiko: malkovro de Nova Britio
- 1741: Pollando: unua silezia milito: reĝo de Prusio Frederiko la 2-a estis devigita fuĝi kaj kaŝiĝi en monaĥejo en Kamieniec (distrikto Ząbkowicki), post atako de aŭstroj al lia taĉmento apud Braszowice
- 1767: Reĝo de Hispanio Karlo la 3-a ordonis dekrete al jesuitoj forlason de la lando
- 1812: Sur unu el insuloj de la rivero Parano oni hisis la Flagon de Argentino
- 1825: Unua parto de la romano Eŭgeno Onegin de la rusa poeto Aleksandr Puŝkin publikigita
- 1829: Venko de kolumbia armeo super la perua en batalo de Tarqui (en regiono de Cuenca)
- 1839: En Vilno estis ekzekutita Szymon Konarski, pola porsendependa aganto, partopreninto de la Novembra ribelo kontraŭ Rusia imperio
- 1844: Karibio: Domingo sendependiĝis kiel orienta parto de Hispaniola
- 1846: En Pogórze (nun kvartalo de Krakovo) aŭstraj soldatoj pripafis patriotan-religian manifestacion - pereis interalie Edward Dembowski, porsendependa aganto, filozofo, literatura kritikisto, unu el gvidantoj de la krakova ribelo de 1846
- 1849: Hungara revolucio: malvenko de hungaroj en batalo de Kápolna
- Januara ribelo kontraŭ Rusia imperio:
- 1863: Turkio: unua ekspozicio de enlandaj pentraĵoj malfermiĝis en Istanbulo kun la subteno de otomana sultano Abd-ul-Aziz
- 1866: Unua aŭtora legado el la ĉapitroj de la romano Milito kaj paco de la rusa verkisto Lev Tolstoj
- 1869: Grekio: inaŭguro de la Metroo de Ateno
- 1870: Flago de Japanio adoptiĝis
- 1879: Kemiistoj de la Universitato Johns Hopkins malkovris saĥarinon
- 1885: Germana Orient-Afriko kreiĝis
- 1886: Julius Dinder, kiel unua fremdlandano post la mezepoko, iĝis dioceza ĉefepiskopo de Gniezno kaj primaso de Pollando
- 1900: En Londono Brita Laborista Partio estis fondita de sindikatoj kaj socialistaj partioj - Ramsay MacDonald iĝis sekretario
- 1900: Munkeno: germana futbala klubo FC Bayern München fondiĝis
- 1905: Malfermo de la protestanta preĝejo Berliner Dom
- Unua mondmilito:
- 1920: Premiero de muta filmo Kabineto de d-ro Caligari, reĝisorita de Robert Wiene - konsiderata unua fama germana ekspresionisma filmo kaj mejloŝtono en la filmhistorio
- 1930: Buvet-Insulo estis aneksita de Norvegio
- 1932: James Chadwick anoncis malkovron de neŭtrono
- 1933: Incendio de Reichstag en Berlino
- 1934: En Berlino Gestapo likvidis polan spionagentejon
- 1937: Granda Teroro en Sovetunio: kun aresto de Nikolaj Buĥarin sekvis nova ondo de ekzekutado
- 1938: Dua Pola Respubliko: pastro Stanisław Streich estis pafmortigita de komunista atencinto dum meso en paroĥa preĝejo en Luboń
- 1939: Britio kaj Francio agnoskis hispanan registaron de generalo Francisco Franco
- 1940: Malkovro de la izotopo de karbono - Karbono-14, uzata en radiokarbona datado
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en arbaro apud vilaĝo Dąbrowice (distrikto Koło) germanoj murdis 35 polojn, alveturigitaj de juĝa malliberejo en Konin; en Ĝenerala Gubernio germanoj malpermesis al judoj labori en gastronomio; Sekreta aldona protokolo: laboroj pri nova germana-soveta landlimo finiĝis; Asocio de Poloj en Germanio eksterleĝigita
- 1941: Germana polico en Poznań kaj aliloke en Grandpolujo reviziis loĝejojn de dekkelkaj miloj de poloj por trovi kaŝigatajn personojn, armilojn, provizon de nutraĵo kaj vestoj; Lodzo: "Litzmannstaedter Zeitung" informis pri kondamno de fratoj Marczak al 6 jaroj de peza mallibero pro partopreno en kontraŭgermana manifestacio en Pabianice junie 1939 - 3 monatojn antaŭ la germana invado en Pollandon; Pola Subtera Ŝtato: konspira "Biuletyn Informacyjny" unuafoje publikigas alvokon de la Delegitaro de Pola Registaro en Ekzilo por kontraŭstari forveturigon al trudlaboro en Trian Regnon; Mediteraneo: sensukcesa brita provo ekregi grekan insulon ĉe la turka marbordo finita
- 1942: Germana polico pafekzekutis en Jędrzejów 15, kaj en Zawada 7 personojn, en tio virinon kun infano; Pacifika Fronto: Japana venko en la batalo en Java maro kontraŭ Nederlanda Hindio - unuigitaj nederlandaj-britaj-usonaj fortoj sub komando de subadmiralo Karel Doorman estis frakasitaj; Orienta Fronto: sur Kerĉa duoninsulo trupoj de la Krimea Fronto transiris al atako direkte al Karasubazar; Nazia Germanio ordonis pri agrikultura ekspluatado de orientaj okupataj teritorioj; prezidento Franklin D. Roosevelt permesis krei Interligitan Usonan-Meksikan Defend-Komitaton; Andrej Andrejeviĉ Vlasov publikigis deklaron de Smolensk
- 1943: El koncentrejo Aŭŝvico fuĝis sep polaj malliberuloj laborantaj en kuirejo de SS, el kiuj Kazimierz Albin iĝis poste membro de Internacia Konsilio de Oświęcim; Masakro de Katin: germana sekreta kampa polico komencis enketi atestantojn pri murdo de polaj oficiroj en Katin - pafmortigitaj laŭ persona ordono de Stalin; Ruĝa Armeo retiriĝis malantaŭ norda segmento de la rivero Donec; Balkanoj: en Jugoslavio faŝistaj trupoj ĉirkaŭis inter la rivero Neretvo kaj urbo Prozor partizanan operacan grupon de Ĉefa Stabo
- 1944: Gestapo pafmortigis en Radom 27 personojn pro konspira agado kaj 7 en Zalesie; SS pafmortigis en koncentrejo Mittelbau-Dora apud Nordhausen 24 polojn, membrojn de tie aganta konspira organizaĵo; Pola Rezistomovado: en distrikto Hrubieszów taĉmento de Kamparanaj Batalionoj batalis en vilaĝo Małków kontraŭ plotono de SS-Galizien kaj Ukraina Nacia Memdefendo, kie 2 aktivuloj pereis (oni akiris 2 fusilojn, pistolon kaj 3 grenadojn), poste la taĉmento defendis 2 aliajn vilaĝojn akirinte 2 fusilojn kaj pistolon, 2 germanoj pereis kaj 1 partizano, alia estis vundita; taĉmento de KB el Medyka (distrikto Przemyśl) en batalo pafmortigis 7 germanojn, la alia kun 80 soldatoj el areo Jarosław frakasis polican gardejon en Radymno, oni detruis 6 sekretajn brandofarejojn - germanoj venĝe pafmortigis 20 polojn; Krimo kontraŭ la homaro: dum amasa deporto de ĉeĉenoj NKVD-soldatoj vivbruligis 204 personojn el la vilaĝo Ĥajbaĥ
- 1945: Ruĝa Armeo okupis Szczecinek; en Poznań fondiĝis Okcidenta Instituto, gvidata de historiisto pri ŝtato kaj juro profesoro Zygmunt Wojciechowski, kun celo interalie science esplori polajn-germanajn rilatojn; en Czelin (distrikto Gryfino) la pola 6-a Pontono-Ponta Bataliono starigis unuan landliman foston ĉe Odro; Brita aeratako al Majenco - pereis 1200 homoj; Okcidenta Fronto: usona 9-a Armeo atingis Rheydt
- 1946: Deporto:
- Stalinismo:
- 1955: Federacia Respubliko de Germanio fariĝis suverena ŝtato kaj membro de NATO
- 1955: Kubo: en Havano malfermiĝis la Granda Nacia Framasona Templo de Kubo
- 1957: En Pola Popola Respubliko aperis semajnrevuo "Polityka"
- 1963: Juan Bosch iĝis unua demokratie elektita prezidento de Dominika Respubliko
- 1967: Karibio: flago de Antigvo kaj Barbudo estis adoptita
- 1976: Okcidenta Saharo deklaris sendependecon de Hispanio kiel Araba Demokratia Sahara Respubliko
- 1977: Diego Armando Maradona debutis en Argentina nacia teamo de futbalo
- 1982: Filmo Homo el fero, reĝisorita de Andrzej Wajda, estis retirigita de produktisto el konkurado por Oskar-premio
- 1988: Montara Karabaĥo: pogromo de Sumgait komenciĝis
- 1989: Venezuelo: komenco de plurtaga ribelo kontraŭ severŝparado, konforma laŭ Internacia Monunua Fonduso - centoj da viktimoj
- 1990: Pollando kaj Israelo restarigis diplomatiajn rilatojn, rompitajn post la Sestaga milito
- 1991: Usona prezidento George H.W. Bush anoncis finon de la Golfa Milito kaj liberigon de Kuvajto
- 1996: Japana kompanio Nintendo lanĉis unuan videoludon Pokémon Red kaj Blue
- 1996: Balkana duoninsulo:
- 1999: Olusegun Obasanjo gajnis prezidentajn balotojn en Niĝerio
- 2002: En Guĝarato, subŝtato de Barato, komenciĝis tumulto inter islamanoj kaj hinduoj post kiam en ekbruligita trajno mortis 58 hinduaj pilgrimantoj el Ajodhjo - pereis dum tri tagoj 800-2000 personoj, ĉefe islamanoj
- 2004: Shoko Asahara juĝita je mortpuno pro atako en metroo de Tokio en 1995
- 2006: Generalo Franciszek Gągor iĝis ĉefo de la Ĝenerala Stabo de Pola Militistaro
- 2007: Medicina Akademio iĝis Medicina Universitato en Poznań
- 2010: Dum Vintra Olimpiko en Vankuvero pola skikuristino Justyna Kowalczyk akiris oran medalon en skikurado sur distanco de 30 km laŭ klasika stilo
- 2010: En tertremo en Ĉilio pereis 525 personoj kaj centoj vundiĝis
- 2011: Beji Caid Essebsi iĝis prezidento de Tunizio
- 2014: Arsenij Jacenjuk iĝis ĉefministro de Ukrainio
- 2014: Politika krizo en Krimeo: armitaj homoj okupis sidejojn de parlamento kaj registaro de Aŭtonoma Respubliko Krimeo en Simferopolo, kaj hisis la flagon de Rusio
- 2015: Putinismo: apud Moskva Kremlo estis pafmortigita opozicia politikisto Boris Nemcov
- 2019: Kaŝmiro: du barataj aviadiloj estis pafalterigitaj de Pakistano
- 2021: Monda ĉampioneco:
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 4-a tago de la plenskala rusa agreso: Ukrainaj Armitaj Fortoj la duan nokton defendis amase pripafatan Kievon - krozmisilo elpafita de Belorusio estis pafalterigita; apud Kievo estis frakasita elita ĉeĉena specnaza unuo provanta konkeri aviadilejon — la alia ĉeĉena formacio je la nomo al Ĝoĥar Dudajev batalas flanke de ukrainoj; Rusia armeo, la 2-a en la mondo, malvenkis fulmomilitan batalon pri Kievo kontraŭ Ukraina Armeo, la 23-a en la mondo; en apudkieva Vasilkov forbrulis nafto-stokejo — 15 vagonoj kun brulaĵo kaj 8 kun gaso estis savitaj; Nova Kaĥovka sub kontrolo de rusiaj trupoj; apud Ĥarkivo, artilerie pripafata la tutan nokton, estis eksplodigita gasdukto, rusiaj soldatoj eniris kun malpezaj kirasitaj veturiloj al la centro - forpelitaj matene; en Sumia provinco oni bombis Oĥtirka - 6 personoj mortigitaj, 55 vunditaj; oni likvidis kelkajn grupojn de rusiaj flankatakistoj, kiuj i.a. murdis familion kun 3 infanoj; vespere de belorusa Mazir al Ĵitomir estis pafita rusia balistika misilo Iskander; la plej granda en la mondo aviadilo Antonov An-225 estis detruita
- Mondreago: Pasinttage ĉe bus-stacidomoj en Pollando establiĝis informejoj por ukrainoj — 10% ricevas medicinan helpon, kaj kaj ĉi-tage en ĉiuj provincoj de Pollando estiĝas akceptejoj kaj kolektejoj por urĝaj necesaĵoj; de Ĉeĥio al Ukrainio ekveturis trajno kun armilaĵoj; al Lviva provinco forveturis pola malsanulej-trajno kun medikamentoj, kiu al Varsovio kunportis 250 virinojn kaj 350 infanojn, plimulto eltrajniĝis en Przemyśl (al malsanulejo trafis 50 virinoj, 3 naskis infanojn); Francio anoncis varbadon de volontuloj por la Fremdula Legio, kiu helpos al ukrainoj — ukraina filio kreiĝis; Bjalistoko rompis kontaktojn kun ĝemelurboj el Rusio — el la urbo foriris unua transporto al Lvovo kun humanitara helpo (ĉiutage el Pollando veturos ne malpli ol du trajnoj kun helpo al Ukrainio); Italio, Austrio, Kanado fermis siajn aerspacojn por Rusio; laŭ konsento de ukraina flanko Pollando transdonas akvon, sandviĉojn kaj kotonkovrilojn por homoj starantaj en longaj vicoj malantaŭ ŝtatlimo
- 2023: 369-a tago de la rusa agreso: Pasinttage 97 fojojn estis pripafita Ĥersona provinco; nokte en la regiono de Kievo estis paffaligitaj 9 el 11 senpilotaj aviadiloj-kamikazoj — aliaj estis direktitaj al Ĥmelnickijo, kaj raketoj S-300 al Zaporiĵo; Putin ŝanĝis komandanton de aerdefendo en Ukrainio post atakoj al Mariupolo — pli frue prezidanto de Ukrainio forigis de la posteno komandanton de ukraina armeo batalanta en Donbaso; du rusiaj soldatoj estis kondamnitaj en Ukrainio po 9 kaj 10 jaroj da mallibero pro pripafo de enloĝitaj terenoj en Donbaso;
- Mondreago: Belorusaj partizanoj, kiuj pere de du senpilotaj aviadiloj sukcese damaĝis rusan aviadilon de frua averto A-50, unu el du-tri, forlasis Belorusion — estinta komandanto de Pola Ter-Armeo: rusoj estos surdaj kaj blindaj; usona ministrino pri trezoro neanoncite vizitis Kievon; Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj: en Ĝenevo Dmitro Kuleba pere de video diris ke homforkapto de miloj da infanoj el Ukrainio al Rusio estas „probable la plej granda deviga deporto en la nuntempa historio”
- 272: Konstantino la Grando, imperiestro de Romia Imperio (m. 337)
- 1427: Rupreĥto de Palatinato, germana ĉefepiskopo kaj elekto-princo de Kolonjo (m. 1480)
- 1501: Antonius Corvinus Rabe, germana luterana teologo kaj reformisto (m. 1553)
- 1622: Carel Fabritius, nederlanda pentristo, disĉiplo de Rembranto (m. 1654)
- 1691: Edward Cave, angla presisto, eldonisto kaj redaktoro (m. 1754)
- 1748: Anders Sparrman, sveda naturalisto, aboliciisto kaj sekvanto de Carl Linnaeus (m. 1820)
- 1793: Baldomero Espartero, hispana liberala politikisto (m. 1879)
- 1798: Harald Othmar Lenz, germana pedagogo kaj natursciencisto (m. 1870)
- 1799: Frederick Catherwood, brita arkitekto, pentristo, arkeologo, vojaĝisto (m. 1854)
- 1799: Leberecht Uhlich, germana teologo, gvidanto de liberpensantaj Amikoj de lumo (m. 1872)
- 1807: Henry Wadsworth Longfellow, usona filologo, tradukisto, poeto, aŭtoro de du popolaj eposoj, defendanto de indianoj (m. 1882)
- 1814: Samuel Kleinschmidt, gronlanda lingvisto pri la gronlanda lingvo kaj misiisto (m. 1886)
- 1831: Nikolaj Ge, rusa historia kaj religia pentristo kaj portretisto, kunfondinto de la Peredviĵniki-komunumo (m. 1894)
- 1846: Franz Mehring, germana ĵurnalisto kaj historiisto (m. 1919)
- 1853: Josef Holeček, ĉeĥa verkisto, tradukinta finnan epopeon Kalevala (m. 1929)
- 1861: Rudolf Steiner, aŭstra filozofo, mistikulo, aŭtoro de la verko La filozofio de libereco, kreinto de antropozofio kaj kontribuinto al la Valdorfa pedagogio, kies Antropozofia Societo aktivas en la kunvenejo Goetheanum (m. 1925)
- 1863: Joaquín Sorolla, hispana pentristo de impresionismo (m. 1923)
- 1867: Irving Fisher, usona ekonomikisto, reprezentanto de neoklasika skolo (m. 1947)
- 1873: Enrico Caruso, itala operkantisto, "reĝo de tenoroj" (m. 1921)
- 1881: Luitzen Egbertus Jan Brouwer, nederlanda matematikisto, fondinto de intuiciismo (m. 1966)
- 1883: Imre Salusinszky, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1946)
- 1887: Pjotr Nesterov, rusa aviadilisto, pioniro de aerobatiko, per propra aviadilo atakinta aŭstran dum la Unua mondmilito (m. 1914)
- 1888: Johannes Meissel, germana desegnisto kaj pedagogo (m. 1969)
- 1896: Sándor Kőrösi-Krizsán, hungara politikisto, ĵurnalisto (m. 1970)
- 1902: John Steinbeck, usona Nobelpremiita verkisto, aŭtoro de la romano La Vinberoj de Kolero (m. 1968)
- 1903: Grethe Weiser, germana aktorino kaj kantistino kun komika talento (m. 1970)
- 1912: Nataša Gollová, ĉeĥa aktorino engaĝita en rezistomovadon (m. 1988)
- 1913: Irwin Shaw, usona verkisto kaj scenaristo (m. 1984)
- 1913: Kazimierz Sabbat, pola juristo, elmigrinta aktivisto, ĉefministro kaj prezidento de Pollando en ekzilo (m. 1989)
- 1914: Tibor Cs. Erdős, rumania hungara pentristo kaj grafikisto (m. 2015)
- 1915: Roman Rozmiłowski, pola oficiro, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, unu el pafekzekutistoj de kunlaboristoj laŭ verdikto de Pola Subtera Ŝtato (m. 1944)
- 1915: Olavi Virta (Oskari Olavi Ilmen), finna tango-kantisto (m. 1972)
- 1917: Gábor Devecseri, hungara poeto, tradukisto de la greka kaj latina literaturoj, filo de Erzsébet Devecseriné Guthi (m. 1971)
- 1919: Helena Wolińska (Fajga Danielak), armea azkuzistino, respondeca pri arestoj de pli ol 20 poloj, inkluzive de generalo August Emil Fieldorf (m. 2008)
- 1921: András Szőllősy, hungara komponisto kaj muzikhistoriisto (m. 2007)
- 1923: Elli Nikodémusz, hungara tradukistino de la soveta literaturo (m. 1989)
- 1925: Tibor Cseh, hungara inĝeniero, publicisto, kulturorganizinto (m. 2004)
- 1927: Lajos Tövissi, rumania hungara ekonomisto, statistikisto (m. 2000)
- 1928: Gyárfás Márton, rumania hungara geodeto, fakverkisto pri fotogrametrio kaj teknikvortaristo (m. 2009)
- 1928: Ariel Ŝaron, israela militisto, membro de Likud, ĉefministro de Israelo (m. 2014)
- 1929: András Fodor, hungara poeto, tradukisto (m. 1997)
- 1929: Stefan Kudelski, pola-svisa elektronikisto kaj inventisto de magnetofonoj, prilaborinto de nova maniero registri sonojn (m. 2013)
- 1932: Elizabeth Taylor, brita-usona aktorino, konata de la filmo Ejo en la suno, gajninta dufoje la Oskar-premion kiel la plej bona aktorino (m. 2011)
- 1934: István Csurka, hungara verkisto kaj politikisto (m. 2012)
- 1935: Mirella Freni, itala operkantistino (soprano) (m. 2020)
- 1939: Kenzo Takada, japana mododesegnisto (m. 2020)
- 1942: Robert H. Grubbs, usona Nobelpremiita kemiisto (m. 2021)
- 1943: Carlos Alberto Parreira, brazila futbala trejnisto
- 1947: Gidon Kremer, latva violonisto
- 1949: László Horváth, rumania hungara fotisto, entreprenisto
- 1949: Sergej Miĥajloviĉ Perŝin, soveta, rusia astronomo, aŭtoro de 135 publikaĵoj
- 1951: Ernő Devilla, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1953: Ian Khama, prezidento de Bocvano
- 1955: Peter Christopherson, brita muzikisto, komponisto kaj muzikfilmeta produktisto (m. 2010)
- 1957: Adrian Smith, angla rokmuzikisto, gitaristo kaj fona kantisto de la metalroka muzikgrupo Iron Maiden
- 1967: Wojciech Bobilewicz, pola verkisto, tradukisto kaj vojaĝisto ĝis Salomonoj kaj Etiopio
- 1977: Attila Szőcs, rumania hungara verkisto, universitata instruisto
- 1983: Kate Mara, usona aktorino teatra kaj filma
- 1985: Juliana Imai, brazila modelino
- -291: Koan, imperiestro de Japanio (n. -427)
- 640: Pipino de Landen, majordomo de Aŭstrazio, sanktulo (n. ĉirkaŭ 580)
- 1026: Henriko la 5-a, grafo de Luksemburgo (n. 960)
- 1706: John Evelyn, angla kronikisto, verkisto kaj ĝardenisto (n. 1620)
- 1735: Georg Friedrich Kauffmann, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1679)
- 1760: Anna Magdalena Bach, dua edzino de Johann Sebastian Bach (n. 1701)
- 1854: Félicité Robert de Lamennais, franca verkisto kaj teologo, reprezentanto de liberala kristanismo, amikiĝinta kun Adam Mickiewicz (n. 1782)
- 1860: Andreas Friedrich Bauer, germana inĝeniero (n. 1783)
- 1861: Leon Janiszewski, pola poeto kaj muzikisto ligita kun Tbilisi, tradukisto de Ciganoj kaj Kaŭkaza militkaptito de Aleksandr Puŝkin (n. 1810)
- 1861: Zdzisław Rutkowski, pola bienulo, unu el kvin mortfalintoj dum la patriotisma manifestacio en okupata de rusiaj regopovoj Kongresa Pollando (n. 1838)
- 1865: Miklós Jósika, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1794)
- 1874: Carlos Manuel de Céspedes, kuba plantisto, kiu famiĝis donacante liberecon al siaj sklavoj (n. 1819)
- 1887: Aleksandr Porfirjeviĉ Borodin, rusa kemiisto, komponisto kaj muzikisto (n. 1833)
- 1908: Adolf Kirchhoff, germana klasika filologo
- 1914: Johannes Baptist Katschthaler, aŭstra kardinalo kaj profesoro pri dogmoteologio (n. 1832)
- 1926: Aladár Sámuel, hungara pastro kaj historiisto publikiginta en Református Szemle (n. 1869)
- 1930: John Buchanan, skota kuracisto, membro de Brita Esperanto-Asocio, vicprezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio, testamentinta monon por Esperanto-konferencoj Buchanan Lecture (n. ĉ. 1859)
- 1931: Vladimiro fon Ŝmurlo, rusa-latva fervoja inĝeniero, volapukisto, delegito de UEA, fondinto de "Riga Stelo" kaj Esperanto-klubo, kunlaboranto de "La Esperantisto", "Internacia Scienca Revuo", "Lingvo Internacia" kaj "Scienca Gazeto", verkinto kaj eldoninto de ANA (Alfabeta Nomaro-Adresaro), kreinto de esperantido Arlingo (n. 1865)
- 1933: Karola Nagy, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (n. 1906)
- 1936: Ivan Pavlov, rusia, soveta Nobelpremiita fiziologo enkondukinta plurajn nociojn ene de kondutismo kiel plifortigo, kondiĉa reflekso (n. 1849)
- 1942: Gábor Ajtai Nagy, hungara, rumania hungara redaktoro (n. 1875)
- 1943: Kostis Palamas, greka verkisto kaj poeto, reprezentanto de la greka literaturo en la novgreka lingvo, kreinto de la Olimpika himno (n. 1859)
- 1943: Ernő Salamon, rumania hungara poeto kaj ĵurnalisto (n. 1912)
- 1953: Péter Bárdos, hungara publicisto, dramverkisto (n. 1864)
- 1957: Győző Huber, hungara inĝeniero kaj verkisto (n. 1892)
- 1966: Alfred P. Sloan, usonano, prezidanto de la aŭtomobila firmao General Motors (n. 1875)
- 1970: Robert Lockhart, brita ĵurnalisto, verkisto, diplomato kaj spiono (n. 1887)
- 1970: Zoltán Rákosi, hungara verkisto, poeto, pedagogo (n. 1885)
- 1976: Georgo Deŝkin, rusia oficisto kaj poeto, kunfondinto de la Vilna Esperanto-societo, delegito de UEA (n. 1891)
- 1976: Kálmán Kalocsay, hungara kirurgo, poeto, kaj redaktoro de Literatura Mondo, Esperanto-verkisto, kies spiritan postlasaĵon prizorgis Ada Csiszár, konata de Tutmonda Sonoro - poezia antologio en Esperanto tradukita el 30 lingvoj, el la Serio Oriento-Okcidento (n. 1891)
- 1987: Franciszek Blachnicki, pola pastro, proparolanto de senalkohola kulturo, kontraŭkomunisto, viziulo pri disfalo de komunistaj reĝimoj, fondinto de la Movado Lumo-Vivo, Servisto de Dio (n. 1921)
- 1989: Konrad Lorenz, aŭstra Nobelpremiita bestosciencisto, ornitologo, kreinto de etologio (n. 1903)
- 1992: Samuel Ichiye Hayakawa, kanada-usona lingvisto kaj politikisto, libro-aŭtoro pri Ĝenerala Semantiko (n. 1906)
- 1992: Algirdas Julius Greimas, litova-franca semiotikisto, esploristo de litova mitologio (n. 1917)
- 1992: Kay Boyle, usona verkistino kaj ĵurnalistino
- 2008: Ivan Rebroff, rus-germana kantisto (de soprano ĝis baso) (n. 1931)
- 2013: Károly Palczer, rumania hungara instruisto, memuaristo (n. 1928)
- 2014: Jan Hoet, belga muzea kuratoro (n. 1936)
- 2014: Huber Matos, kuba verkisto, politikisto kaj disidento, kiel kontraŭkomunisto pasigis 20 jarojn en mallibero (n. 1918)
- 2015: Leonard Nimoy, usona aktoro, reĝisoro, poeto kaj muzikisto (n. 1931)
- 2015: Boris Nemcov, rusia politikisto, guberniestro, vic-ĉefministro, vic-prezidanto de la Ŝtata Dumao, ministro, demokratia aktivulo, membro de la Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio, murdita (n. 1959)
- 2019: France-Albert René, prezidento de Sejŝeloj, konata de demokratiigo (n. 1935)
- 2020: Valdir Espinosa, brazila futbalisto kaj trejnisto laboranta en Tokyo Verdy (n. 1947)
- 2021: Vilmos Benczik, hungara profesoro, estrarano de Hungara Esperanto-Asocio, redaktanto de "Hungara Vivo", komitatano de Universala Esperanto-Asocio, kunlaboranto de "Norda Prismo", publikiginto de Hungara Antologio, honora membro de UEA kaj de la Akademio de Esperanto, enestanta en Esperanta Antologio (n. 1945)
La 27-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):