Konstitucio de Filip Orlik
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Konstitucio de Filip Orlik aŭ Paktoj kaj konstitucioj de rajtoj kaj liberecoj de la Zaporogoj (en ukraina Конституція Пилипа Орлика (Konstytutsiya Pylypa Orlyka); Пакти і Конституції прав і вольностей Війська Запорозького (Pakty i Konstytutsii Prav i Volnostei Viyska Zaporozkoho), en latina Pacta et Constitutiones Legum Libertatumque Exercitus Zaporoviensis) estis konstitucia dokumento de 1710 verkita de Hetmano Filip Orlik, nome kozako de Ukraina, tiam ene de Respubliko de Ambaŭ Nacioj.[1]
Konstitucio de Filip Orlik | |
---|---|
konstitucio | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Filip Orlik |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Ĝi establis demokratan normon por la povdisiĝo en registaro inter la leĝdonaj, plenumaj, kaj juĝistaraj branĉoj, bone antaŭ la publikigo de Spirito de la Leĝoj de Montesquieu. Tiu konstitucio ankaŭ limigis la plenuman aŭtoritaton de la hetmano, kaj establis demokratie elektitan kozakan parlamenton nome la Ĝeneralan Konsilion. Tamen, la projekto de Orlik por sendependa ukraina Ŝtato neniam realiĝis, kaj lia konstitucio, skribita en ekzilo, neniam estis ratifikita. Ĉiukaze ĝi estis unika en sia historia periodo, kaj estis unu el la unuaj ŝtataj konstitucioj en Eŭropo.