From Wikipedia, the free encyclopedia
Kontinenta drivo estas la moviĝo de la kontinentoj relative al la reciproka situo. La hipotezo, ke kontinentoj ne estas fiksaj, sed „drivas“ sur la surfaco de la tero, estis unuafoje proponita de Abraham Ortelius en 1596 kaj plene evoluigita de Alfred Wegener en 1912.
La teorioj de Wegener siatempe ne estis akceptitaj, ĉar je tiu tempo neniu povis vidi ian „motoron“ por peli tiel gigantajn amasojn. Tiu ideo venis nur en la 1960-aj jaroj, kiam Harry Hess proponis la teorion de platotektoniko: la oceana grundo mem moviĝas: la mezoceanaj sojloj „naskas“ novan kontinentan materialon kaj tiel disŝovas la kontinentajn platojn.
La konturoj de la kontinentoj ambaŭflanke de la atlantika oceano okulfrape suplementas sin reciproke. Do, tuj post kiam estis eble havi taŭgajn mapojn de la kontinentoj, tion rimarkis Abraham Ortelius (1596, li estis mapodesegnisto), Francis Bacon (1620), Benjamin Franklin, Antonio Snider-Pellegrini (1858) kaj aliaj.
Plian paŝon faris teologiprofesoro Theodor Christoph Lilienthal (1756) supozante ke la kontinentoj iam situis apude kaj estis disŝiritaj per la katastrofo de la biblia diluvo. Snider-Pellegrini cent jarojn poste publikigis bildon apogante la saman supozon. Fine de la 19-a jarcento estiĝis la hipotezo, ke la luno dispartiĝis de la tero, nome de la regiono de la pacifika oceano.
Alia subteno venis el paleontologio: evidentiĝis simileco de fosiliaj bestaro kaj plantaro sur diversaj kontinentoj. La aŭstra geologo Eduard Suess (1831–1914) pro tio postulis la iaman ekziston de du grandaj pra-kontinentoj, la sudan li nomis Gondvano kaj asertis, ke ĉiuj sudhemisferaj kontinentoj plus Hindio konsistigis ununuran kontinenton ĝis la mezozoiko, kaj ke nur komence de la kenozoiko grandaj partoj de kontinento dronis kaj fariĝis oceanoj.
En 1912 kaj 1915, Alfred Wegener publikigis siajn decidajn verkojn pri la disrompiĝo de postulita prakontinento kaj la drivo de la kontinentoj.[1]
En sia libro Die Entstehung der Kontinente und Ozeane (1929) Wegner [2] citas kiel antaŭajn proponintojn de similaj ideoj Franklin Coxworthy (inter 1848 kaj 1890), Roberto Mantovani (inter 1889 kaj 1909), William Henry Pickering (1907) kaj Frank Bursley Taylor (1908), kiuj ankaŭ postulis disfalon de prakontinento.
Mantovani, kies mapoj montras mirindan similecon kun tiuj de Wegener, proponis tamen ne la ideon de drivantaj kontinentoj, sed la ideon de "terekspansio" - kiu estis intertempe rifuzita (sed neniam estis iuj indikoj ke la tera radiuso pligrandiĝus).
Plej similaj al la propraj ideoj Wegener trovis la teorion de Taylor, kiu 1908 en prelego antaŭ la Geological Society of America priskribis la drivadon de kontinentoj „ĉe konstanta terradiuso“, kaj detaligis la dispartiĝon de Gronlando kaj Nordameriko [3]
En sia libro Die Entstehung der Kontinente und Ozeane (1915) Wegener konkludis pro la ekzakta suplementiĝo de la sudamerika kaj afrika konturoj, ke tiuj kontinentoj estis partoj de unu pli granda prakontinento, kiu dum geologia evoluo disfalis. La suplementiĝo estas eĉ pli akurata, se oni ne konsideras la bordoliniojn, sed la ŝelforandojn de la kontinentoj, do la subakvajn randojn de la kontinentaj fundamentoj.
Sed krom la simpla komparo de la kontinentaj formoj, Wegner prezentis pliajn argumentojn.
Biologiaj faktoj: Fosilioj kaj hodiaŭaj specioj troviĝantaj ambaŭflanke de la Atlantiko:
Geologiaj faktoj:
La postglaciaj sedimentoj indikis kontinuan glaciamason sur ĉiuj sudaj kontinentoj, kaj la frotspuroj de la moviĝantaj glaciamasoj montris unuecan orientiĝon, for de ekvatoro al la polusoj (laŭ hodiaŭaj pozicioj, dum la karboni-permia glaciado ĝi troviĝis ĉe la suda poluso).
Pro tiuj faktoj Wegener konkludis, ke la kontinentoj formis ununuran kontinenton - Wegener nomis ĝin „Pangeo“ (tuta tero).
Wegener supozis, ke la kontinentoj (granito, el silicio kaj aluminio) kvazaŭ glacimontoj flosas sur la pli densa bazalta tavolo.
Eblaj fortoj por disrompi kaj dispeli la kontinentojn estas laŭ Wegener diversaj astronomiaj fortoj:
sed neniu el tiuj povis konvinki.
La ĉefa kaŭzo por la ĝenerala malakcepto de la kontinenta drivo estis la manko de driva forto. Neniu el la proponitaj fortoj estus sufiĉe forta. Estis la studoj pri platotektoniko en la 1960-aj jaroj, kiu fine gvidis al ĝenerala akcepto de kontinenta drivo: kiel driva forto pruviĝis la dinamiko de la oceana grundo mem: nova materialo elvenas el vulkanoj de la mezoceanaj sojloj kaj estas reensuĉata en la subduktaj zonoj.
Aparte interesaj estas tiuj epokoj en la historio de nia planedo, kiam ĉiuj kontinentoj kuniĝis kaj kiam tia superkontinento denove disrompiĝis. Oni parolas pri superkontinentaj cikloj kaj supozas, ke la tero travivis kvin aŭ ses. Ĝenerale akceptitaj estas nur la lasta, kies superkontinento nomiĝis Pangeo kaj la antaŭlasta kun superkontinento Rodinia aŭ Vendium. Se la nuna moviĝo de la kontinentoj daŭriĝas, post ĉ. 60 milionoj da jaroj (Ma) Aŭstralio kolizios kun Azio kaj post 300 Ma ĉiuj kontinentoj denove formos superkontinenton ("Pangeo ultima")
La geologiaj tavoloj inter Permio kaj Juraso permesas supozojn pri la disrompiĝinta Pangeo. Sed faktoj pri Rodinia, kiu disrompiĝis fine de antaŭkambrio estas apenaŭ diveneblaj.
Ni scias, kiom rapide kaj kien la grandaj platoj momente moviĝas, kaj ni havas indicojn pri iliaj vojoj en pasinteco. Pro ilia inercio daŭras dekon da jarmilionoj haltigi ilin kaj eĉ pli longe, retroirigi ilin.
La platoj daŭrigos sian vojon. Kie ili ekzakte estos post 200 Ma ne precize direblas, sed eksterpolante la aktualajn moviĝojn oni povas proksimume tion atendi: [4]
Hindio plue ŝoviĝas sub Himalajon, eble komplete malaperos. Dume kreskos la montaroj de Mongolio. - Grandaj ŝanĝigoj estas atendeblaj por Aŭstralio, kiu rapide drivas norden kaj ŝoviĝas sub la Sundinsulojn. - Laŭ la Granda Rifto Afriko fendiĝos, kreante novan kontinenton kaj novan oceanon. - Atlantika oceano pli larĝiĝas, dum Pacifiko malkreskos kaj fine malaperos.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.