Korvaskula malsano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Korvaskula malsano (KVM) aŭ kardiovaskula malsano estas klaso de malsanoj kiuj koncernas koron aŭ sang-vaskulojn. KVM inkluzivas korarterian malsanon kiel brust-angoro kaj korinfarkto. Aliaj KVMj inkluzivas apopleksio, kora malsufiĉo, alta sangopremo, valva kormalsano, korinflamo, aortaj aneŭrismoj, periferia arterimalsano, vejna trombozo.[1][2]
La kaŭzaj meĥanismoj estas diversaj, depende de la malsano. En korarteria malsano, apopleksio, kaj perifieria arteria malsano, arteriosklerozo estas kaŭzo.[1] Tiu povas esti kaŭzata de alta sangopremo, fumado, diabeto tipo-2, manko de korpekzercado, trodikiğo, alta sangĥolesterolo, malbona dieto, tro da alkoholo, ktp.[1] Oni taksas ke altsangopremo estas kaŭzo de 13% el KVM-a mortoj, kaj tabako estas kaŭzo de 9%, diebeto 6%, manko de ekzercado 6%, kaj trodikiĝo 5%. Reŭmatisma kormalsano eblas sekvi netrakta streptokoka faring-inflamo.[1]
Oni taksas ke oni povas antaŭhaltigi ĝis 90% de KVM per bonsana mangado, ekzercado, evito de tabaka fumo, kaj malaltigi alkohol-trinkado.[1][3][4] Trakti riskfaktorojn, kiel altsangopremo, sangolipidoj, kaj diabeto ankaŭ estas bonfara.[1] Trakti streptokokan faring-inflamon per antibiotikoj povas malaltigi riskon de reŭmatisma kormalsano.[5] Uzi aspirinon de personoj kiu estas sanaj ne estas klare bonfara.[6][7]
Korvaskulaj malsanoj estas la plej granda kaŭzo de morto en la mondo, kaj tio estas vera en tutaj mondregionoj krom Afriko.[1] KVM kaŭzis 17.9 milionoj mortojn (32.1%) je 2015, kreskita de 12.3 milionoj (25.8%) je 1990.[8][2] Korarteria malsano kaj apoplekso konsistigas 80% de KVMa mortoj en viriĉoj kaj 75% en virinoj.[1] La plejparto de homoj kiuj suferas de KVM estas maljunaj. En Usono, 11% de homoj kiuj aĝas inter 20 kaj 40 jaroj havas KVM, kvankam 37% de homoj inter 40 kaj 60, kaj 71% de homoj inter 60 kaj 80, kaj 85% de homoj super 80 havas KVM.[9] La meza mortaĝo de korarteria malsano en industrilandoj estas 80, sed 68 en evolulandoj.[10] KVM diagnoziĝas norme inter sep kaj dek jaroj plej frua en viriĉoj ol en virinoj.[11]