ruslingva romano de Teodoro Dostojevskij, eldonita po-parte ĉiumonate en 1866, pri la malriĉa eksstudento Raskolnikov, kiu murdas lombardistinon; antaŭmurde li sentis ke la krimo estas morale justa, sed postmurde li suferas angoron From Wikipedia, the free encyclopedia
Krimo kaj puno (ruse Преступление и наказание) estas romano verkita de rusa verkisto Fjodor Dostojevskij. Unue eldonita en revuo nomita La Rusa Mesaĝisto, ĝi aperis en dek du monataj felietonoj en 1866[1] kaj poste eldoniĝis kiel libro[2]. Kune kun Milito kaj paco de Lev Tolstoj, la romanon oni konsideras unu el la plej bone konataj kaj plej influaj rusaj romanoj[3].
Krimo kaj puno | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Fjodor Dostojevskij | |
Eldonjaro | 1993 | |
Urbo | Jekaterinburg | |
Eldoninto | Sezonoj | |
Paĝoj | 485 | |
Krimo kaj Puno fokusiĝas sur Raskolnikov, senmoniĝinta studento, kiu ellaboras planon mortigi kaj rabi malamatan lombardistinon, por solvi tiel siajn financajn problemojn kaj samtempe por senigi la mondon je ŝia malbonegeco. Iom simptomante megalomanion, Raskolnikov kredas sin aparte lerta homo, simila al Napoleono. Kiel eksterordinarulo, li sentas sin pravigita je sia decido murdi, ĉar li ekzistas ekster moralaj limoj kiuj efikas por "ordinaraj" homoj ("Ĉu mi estas homo aŭ bestaĉo tremanta? Ĉu bestaĉo tremanta aŭ ĉu mi havas rajton?", – demandas li sin mem, kuraĝige). Tamen, tuj post sia krimo, Raskolnikov malsaniĝas kaj ĉagreniĝas de la memoro pri siaj agoj. Krimo kaj Puno bildigas la iom-post-ioman konsciiĝadon de Raskolnikov pri sia krimo kaj lian kreskantan deziron konfesi. Plie, la provoj de Raskolnikov protekti sian fratinon, Dunja, de malsimpatiaj amindumantoj, kaj ankaŭ lia neatendita amo al senmona prostituitino elmontras, ke Raskolnikov sopiras je saviĝo.
Dostojevskij komencis labori pri la romano Krimo kaj Puno somere de 1865. Li tiam spertadis gravajn financajn problemojn pro vetludado, kaj ankaŭ pro siaj klopodoj helpi la familion de sia frato, Miĥail, kiu mortis frue en la jaro 1864; la aŭtoro ŝuldis grandajn sumojn al pruntedonintoj. Li subskribis interkonsenton kun la redaktoro Katkov klariginte al li, ke en la romano temos pri junulo kiu malvarmsange mortigas lombardiston, kaj tiam klopodas kaj eskapi kaj pravigi sian agon, sed finfine konfesas.
Dostojevskij havis, tiupunkte, du ideojn por romanoj: unu, nomota La Ebriemuloj, kroniku "la problemon de ebriemo", kaj la alia baziĝu je la nocio "psiĥologia historio de krimo". Tamen, la du verkoj baldaŭ unuiĝis; ja, la familio Marmeladov en Krimo kaj Puno unue konceptiĝis kun la celo esti roluloj en La Ebriemuloj[4].
Krimo kaj Puno dividiĝas en ses partojn, kun epilogo. Pri la ideo dualeco en Krimo kaj Puno oni komentis, kun la sugesto, ke iomon da simetrio havas la verko. La romano havas ses ĉapitrojn, kaj "certaj ŝlosilaj episodoj" distribuiĝas en la unua duono de la romano, kaj poste denove en la alia duono. Edward Wasiolek komparis la strukturon de Krimo kaj Puno al "platigita X", dirante:
Partoj I-III [de Krimo kaj Puno] prezentas la plejparte racian kaj fieran Raskolnikovon; Partoj IV-VI, la elfoniĝanta "malracia" kaj humila Raskolnikov. La unua duono montras la iom-post-ioman morton de la unua rega principo de lia karaktero; la fina duono, la iom-post-ioman naskiĝon de la nova rega principo. La ŝanĝpunkto venas en la tuja mezo de la romano.[5]
Krimo kaj Puno estas verkita el triapersona ĉioscia perspektivo[6]. Ĝi estas rakontata ĉefe el la vidpunkto de Raskolnikov, tamen ĝi ja ŝaltas al la vidpunktoj de Svidrigajlov, Razumiĥin kaj Dunja dise tra la romano.
Dostojevskij enplektis diversajn vortludojn, aŭ duoblajn signifojn, en la tekston de Krimo kaj Puno.
En la originala rusa teksto, la nomoj de la ĉefaj roluloj havas kvazaŭ duoblajn signifojn. Sed tiuj kutime ne evidentas en tradukoj en aliajn lingvojn.
Nomo | Vorto | Signifo (en la Rusa) |
---|---|---|
Rodion Romanoviĉ Raskolnikov | raskol | raskol, aŭ fendo |
Pjotr Petroviĉ Luĵin | luĵa | flako |
Dmitri Prokofjiĉ Razumiĥin | razum | racio, inteligento |
Alexandr Grigorieviĉ Zamjotov | zametit | rimarki |
Semjon Zaĥaroviĉ Marmeladov | marmelad | marmelado/kompoto |
Arkadij Ivanoviĉ Svidrigajlov | Švitrigaila | Litova princo |
La romano bildigas la murdon de avara maljuna lombardistino kaj ties pli juna fratino fare de senmona studento en Sankt-Peterburgo nomita Raskolnikov, kaj la emociajn, mensajn, kaj fizikajn rezultojn, kiuj sekvas.
Malsaniĝinte je febro kaj lite kuŝinte por tagoj, Raskolnikov venkiĝas de paranojo kaj komencas imagi, ke ĉiuj, kiujn li renkontas, suspektas lin pri la murdo; la scio pri la murdo iamfine igas lin freneza. Sed, li dume enamiĝas kun prostituitino. Dostojevskij uzas tiun rilaton kiel alegorion pri la amo de Dio al la falinta homaro — kaj por la sava povo de tiu amo — sed nur post kiam Raskolnikov konfesas la murdon kaj estas sendita al enprizonigo en Siberio.
Krom la fatalo de Raskolnikov, la romano, kun ĝia longa kaj diversa aro da roluloj, traktas temojn inkluzivantajn karitaton, familian vivon, ateismon, alkoholismon kaj revolucian agadon, kun alta kritikado fare de Dostojevskij pri siatempa rusa socio. Kvankam Dostojevskij malakceptis socialismon, la romano ankaŭ verŝajne kritikas la kapitalismon, kiu tiutempe penetradis Rusian Imperion.
Raskolnikov kredis, ke li estas "super-viro", ke li povas juste fari agon konsiderata fare de la socio malaminda — la mortigon de lombardisto — se tio kondukus al tio, ke li rezultigos pli da bono per la ago. Dise tra la romano estas ekzemploj: li multfoje mencias Napoleonon , pensante, ke per la multa sango, kiun tiu verŝis, li bonon faris. Raskolnikov kredis, ke li povos transiri tiun moralan limon per tio, mortigi la lombardistinon, preni ŝian monon, kaj uzadi tion por fari bonon. Li argumentis, ke se Isaac Newton aŭ Johannes Kepler devis mortigi unu aŭ eĉ cent homojn por klerigi la homaron, la rezulto pravigus la agon. Do faligis lin en moralan ekzistadisman konfuzon la morto de la fratino de la lombardistino. Neniam ajn en la romano bedaŭras li la morton de la lombardistino mem.
La vera puno por Raskolnikov ne estas la trudlaborejo, al kiu oni lin kondamnas, sed la turmento kiun li suferas tra la romano. Tiu turmento sin manifestas en la jam menciita paranojo, aldone al lia iom-post-ioma konsciiĝo, ke li ne estas "super-homa", ĉar li ne sukcesas elteni tion, kion li faris. Lia konfeso al la prostituitino, cedante sin al la polico, estas rimedo haltigi sian suferadon.
Rodion Romanoviĉ Raskolnikov (ruse: Родион Романович Раскольников) — fojfoje nomata Rodja aŭ Rodka, estas la protagonisto de kies perspektivo ĉefe rakontiĝas la historio. La leganto informiĝas, ke li estis studento, nun eksa, kiu loĝas absolute malriĉe en plejsupretaĝa apartamento en la kvartalaĉoj de Sankt-Peterburgo. Malgraŭ la nomo de la romano ĝi traktas ne lian krimon kaj oficialan punon, sed jes la internan baraktadon kaj malsukcesadantan pravigon de Raskolnikov pri liaj agoj. La murdon li faris kredante, ke li sufiĉe fortas por ĝin elteni (bazita sur lia verkita tezo, Pri Krimo, ke li estas iu Napoleono), sed lia paranojo kaj kulposento baldaŭ lin englutas. Estas nur en la epilogo, ke lia oficiala puno realiĝas, post kiam li decidas konfesi kaj meti finon al sia alieneco. Lia nomo devenas de la Rusa vorto raskolnik, signifanta sĥismulo aŭ dividito, aludo al la memtrudita skismo de Raskolnikov disde la rusa socio, aldone al lia propra fendita personeco kaj konstante ŝanĝiĝanta emocia stato.
Sofja Semjonovna Marmeladova (ruse: Софья Семёновна Мармеладова) — ankaŭ nomata Sonja aŭ Soneĉka, esta la filino de drinkemulo Semjon Zaĥaroviĉ Marmeladov, kiun Raskolnikov renkontas en taverno ĉe la komenco de la romano. Nur post la morto de Semjon, kaj la dankoj de Sonja pro la donacemo de Raskolnikov, komencas sin renkontiĝadi la du roluloj. Ŝin pelis en prostituadecon la kutimoj de ŝia patro, tamen ŝi ankoraŭ restas forte religiema. Rodion trovas sin al ŝi tirata tiom, ke ŝi estas la unua al kiu li konfesas sian krimon. Ŝi subtenas lin eĉ kvankam ŝi estis amikino de unu el la viktimoj (Lizaveta). Ŝi kuraĝigas lin fidantuliĝi kaj konfesi. Tion li faras, kaj post lia konfeso ŝi sekvas lin al Siberio, kie tiam ŝi loĝas en la sama urbeto, kie estas la prizono; estas tie, ke Raskolnikov komencas sian spiritan renaskiĝon.
La konduto de Raskolnikov tra la romano troveblas ankaŭ en aliaj verkoj de Dostojevskij, kiaj Leteroj el la Subterejo kaj La fratoj Karamazov, (lia konduto plej similas al tiu de Ivan Karamazov el La Fratoj Karamazov). Li kaŭzas suferadon al si per tio, ke li mortigis la lombardistinon, kaj per vivado tiel malriĉaĉa spite al sia povo trafi bonan laboron. Razumiĥin estas en la sama situacio kiel Raskolnikov kaj vivadis multgrade pli bone, kaj kiam Razumiĥin proponis trovi por li laboron, Raskolknikov tion rifuzis; li sciigis la policon, ke li estas la murdinto, eĉ kvankam la polico havis nenian atestaĵon pri tio. Li konstante provadas atingi kaj spiti la limojn pri tio, kion li povas kaj kion li ne povas fari (trae tra la libro li ĉiam mezuradas la propran timon, mense klopodante ĝin forargumenti), kaj li ofte interpretas sian malmoralecon (aludante al sia malracieco kaj paranojo) sinpravige kiel transcenda konscienco kaj rifuzo de racieco kaj logiko.
Ĉi tio estas temo ordinara en ekzistadismo; estas sufiĉe interese ke Friedrich Nietzsche, en Krepusko de la Idoloj laŭdis la verkojn de Dostojevskij spite al la teismo enestanta ĝin: Dostojevskij, la sola psiĥologo, temotuŝe, de kiu mi havis ion ajn por lerni; li estis unu el la plej feliĉaj hazardaĵoj de mia vivo, eĉ plia ol mia malkovro de Stendhal... Walter Kaufmann konsideris la verkojn de Dostojevskij la inspiraĵo por La Metamorfozo de Franz Kafka. Dostojevskij ankaŭ uzas Sofjan por montri tion, kiel nur la kredo je Dio povas kuraci la depravacion de la homo, kio estas kie Dostojevskij diferencas disde multaj aliaj ekzistadistoj. Kvankam ĉi-aparta filozofio unikas al Dostojevskij, pro ĝia emfazo de kristanismo kaj ekzistadismo (ĉu Dostojevskij estis vera ekzistadisto estas debatata), similaj temoj videblas en la verkoj de Jean-Paul Sartre, Albert Camus, Hermann Hesse kaj Franz Kafka.
La romano faras aludojn al rakontoj de la Nova Testamento, inkluzive de la historio pri Lazaro, kies morto kaj reviviĝo paralelas la spiritan morton kaj renaskiĝon de Raskolnikov; kaj la libro Apokalipso, speguliĝas en sonĝo, kiun Raskolnikov spertas pri nihilisma plago, kiu fariĝas mondampleksa epidemio.
Krimo kaj Puno ilustras la temon atingi savon per suferado, ordinara trajto de la verkoj de Dostojevskij. Tio estas la (ĉefe kristanisma) ideo, ke la ago suferadi efikas purige al la homa spirito allasante savon en Dion. Rolulo kiu enkorpigas tiun temon estas Sonja, kiu vivtenas sufiĉan fidon por gvidi kaj subteni Raskolnikovon malgraŭ sia propra suferegado. Kvankam eble ŝajnas senĝoja, estas relative optimisma nocio en la regno de kristana moralo. Ekzemple, eĉ la origine malbonvola Svidrigajlov povas plenumi ekstreme karitatajn agojn sekve de la suferado kaŭzita de la kompleta rifuzo de Dunja. Dostojevskij lojalas al la ideo, ke savo estas ebla por ĉiuj homoj, eĉ tiuj, kiuj dolorige pekegis. Konsciiĝo de tiu fakto estas kio kondukas al la konfeso de Raskolnikov. Kvankam Dunja neniam povus ami Svidrigajlov-on, Sonja amas Raskolnikov-on kaj ekzemplas la trajton, ideala kristana suferado, allasante al Raskolnikov alfronti sian krimon kaj akcepti sian punon.
Centra ideo en kristanisma ekzistadismo estas difini la moralajn limojn de homa agado en de Dio regata mondo. Raskolnikov ekzamenas la donitajn limojn kaj decidas, ke pretendate malmorala ago estas pravigebla kondiĉe, ke ĝi kondukas al io nekredeble bonega, karakteriza signo de utilismo. Tio estas motivo skizita en la unua parto de la romano, sed poste, kiam Raskolnikov konfesas al Sonja kaj provas klarigi la pravigojn de sia ago, li nun malamas sin; li disvolvas la ideon, ke li volis pruvi sian sendependon de ĉia ajn moralo per tio, plenumi murdon kaj certigi, ke lia konscienco ne lin ĝenos: se tio pruviĝus farebla, li povus rigardi sin unu el la malmultaj viroj naskitaj por regi, starante alte super la stulta amaso. Tiu penso kondukas rekte al la "superhomo" de Nietzsche, kaj siavice, ĝin antaŭombreĥas la parolo de Vautrin al Rastignac en Le Père Goriot de Balzac (verkita tridek jarojn antaŭ Krimo kaj Puno). Jam tie, Vautrin igas klara la ideon, ke iu kiel Napoleono povas flanken balai moralon, kaj ke forta viro devas tion fari, sen moveti brovon. Tamen, Dostojevskij malpermesas tian ambician pensadon per tio, verki diseriĝon kaj malsukceson de Raskolnikov sekve de ties krimo.
La sonĝoj de Rodja ĉiam havas simbolan signifon, kio sugestas psiĥologia vido. En la sonĝo pri ĉevalo, la ĉevalino devas sin oferi por la viroj kiuj tro hastas por atendi. Tio povus simboli virinojn sin oferantajn por viroj, tutkiel la kredo de Rodja, ke Dunja sin oferas por Rodja per tio, ke ŝi edziniĝas al Luĵin. Iuj kritikistoj iam sugestis, ke tiu sonĝo estas la plej plena unuopa esprimo de la tuta romano[7], entenanta la nihilisman detruon de inocenta kreitaĵo kaj la subpremitan kompaton de Rodion (kvankam Rodion en la sonĝo kuras al la ĉevalo, li ankoraŭ murdas la lombardistinon baldaŭ post veki). Tiu sonĝo menciiĝas ankaŭ kiam Rodja parolas kun Marmeladov. Li diras, ke ties filino, Sonja, devas vendi sian korpon por perlabore vivteni ilian familion. La sonĝo ankaŭ estas evidenta averto pri la baldaŭa murdo.
En la finaj paĝoj, Raskolnikov, kiu nun estas en la prizona flegejo, havas febran sonĝon pri pesto de nihilismo kiu envenas Rusion de la oriento, kaj kiu ĉieniĝas kaj disvastigas sensencan malkonsenton (kiel supre dirite, la nomo de Raskolnikov aludas al raskol, malkonsento) kaj fanatikan dediĉon al "novaj ideoj"; ĝi iamfine englutas la tutan homaron. Kvankam ni nenion lernas pri la enhavo de tiuj ideoj, ili klare disrompas la socion por ĉiam kaj estas rigardataj krizaj atencoj al ordinara pensado. Estas klare, ke Dostojevskij estis vidiganta la novajn, "politike" kaj kulture nihilismajn ideojn kiuj eniradis Rusan literaturon kaj socion dum tiu akvodislima jardeko, kaj kontraŭ kiuj Dostojevskij debatos por la resto de sia vivo (kp. Kion Fari? (romano de Ĉerniŝevskij), la abrazia ĵurnalismo de Nikolaj Dobrolubov, Patroj kaj Filoj de Ivan Turgenev, kaj Demonoj (romano) de Dostojevskij mem. Tutkiel la romano montras kaj argumentas la konvinkiĝon de Dostojevskij, ke se Dio ne ekzistas (aŭ ne estas rekonata), tiam ĉio permesatas, la sonĝo resumas lian timon, ke se la homoj ne kontrolas sian pensadon per la realaĵoj de vivo kaj naturo, kaj se ili malvolas aŭskulti racion aŭ aŭtoritaton, tiam neniaj ideoj aŭ kulturaj instituciojn daŭros kaj nur sovaĝa barbarismo povos rezulti. Janko Lavrin, kiu partoprenis la revoluciojn de la erao de Unua mondmilito, konis Lenin-on kaj Trockij-on kaj multajn aliajn, kaj poste pasigos multajn jarojn verkante kaj esplorante la klasikaĵojn de Dostojevskij kaj de aliaj, nomis tiun lastan sonĝon profeta en sia simbolismo.
Sonja donas al Rodja krucon, kiam li iras por sin cedi. La kruco reprezentas suferadon. Sur sin li surprenas sian doloron per tio portadi la krucon traurbe, kiel Jesuo; aludeta al la rakonto pri la krucumado, li falas surgenuen en la urboplaco survoje al la konfeso. Ĝis tiam Sonja portis la krucon, kio indikas, ke, kiel laŭvorte menciita en la libro, ŝi suferas por li duon-Kristeske. Sonja kaj Lizaveta jam antaŭe interŝanĝis krucojn kaj fariĝis laŭspiritaj fratinoj; komence la kruco estis de Lizaveta — do Rodja portas krucon de Lizaveta, kruco de inocenta viktimo, kiun li ne intencis mortigi. Ankaŭe, Rodja rimarkas, ke la kruco faritis el cipreso, kio estas kruco kio simbolas la ordinaran kaj simplan homaron; per tio, ke li prenis tiun apartan krucon, li agnoskas, ke li estas ordinara homestaĵo, ne ia Nietzsche-a übermensch (kvankam tiu specifa koncepto ankoraŭ restis ellaborota de Nietzsche).
Tio povus esti simbolo por la menso aŭ mensostato de Rodja. Ĝi estas tre konfuza, malpura, naŭza. Eĉ Rodja naŭziĝas per vido de ĝi. La urbo pleniĝas per ge(?)prostituitoj, simbolantaj ĝian senliman dekadencon. Sidney Monas komparis ĝian aspekton al bildigaĵoj trovataj en La RubLando (The Waste Land) fare de T. S. Eliot, denova ekzemplo de ĝia groteska mieno. Ja, la urbo ludas tian gravan rolon en la romano, ke ĝi preskaŭ estas rolulo en si mem.
En Peterburgo ekzistas specialaj ekskursoj laŭ la lokoj, priskribitaj en la romano. La priskriboj estas tiel precizaj, ke oni sukcesis retrovi kaj la domon de Raskolnikov (estas memortabulo tie), kaj (kun malpli da certeco) la domon de la murdita lombardistino.
Multaj roluloj en la romano konsidereblas kiel simbolaj duobluloj de Raskolnikov; ili partoprenas iajn liajn personajn trajtojn aŭ ion en la situacio: lia fiero aŭ sento de ambicio (Dunja), lia aktualada morala kadukiĝo (Svidrigajlov), la minaciĝo sinki en sengroŝecon kaj paneon (Marmeladov), la lojaleco al sia familio (Sonja; tiun senton subfosas en li lia krimo, sed la malferma sceno kiam Rodion legas la leteron dehejman igas klara, ke la ligo inter li kaj lia patrino kaj, aparte, lia fratino, de ĉiam estas forta ligo, kaj Dunja estas, post Sonja, la dua persono al kiu li konfesas sian krimon).
Ekzistas pluraj tradukoj de Krimo kaj Puno en la angla.
Ekzistas dekoj da filmaj adaptaĵoj de la romano. Plej bone konataj estas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.