Serio Oriento-Okcidento

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La Serio Oriento-Okcidento estas eldonserio kiu celas kontribui al la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj. En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento. Diversaj eldonejoj kontribuas iom post iom al la Serio; ĉiu eldonas nur unu aŭ plurajn librojn laŭ siaj bontrovo, eblecoj kaj financa respondeco. La verkojn aprobas por la Serio la Estraro de Universala Esperanto-Asocio laŭ la propono de la koncerna eldonejo, sed UEA ne havas financan respondecon.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Remove ads

Teĥnikaj kondiĉoj

  • Amplekso: Normale ĉiuj verkoj en la Serio ampleksas minimume 100 presitajn paĝojn.
  • Lingvo: La lingva kvalito de la traduko devas esti garantiita.
  • Enkonduko: Ĉiu volumo devas enhavi mallongan klarigon pri la celoj de la Serio. Tiu klarigo povas ankaŭ aperi en pli longa enkonduko de la Prezidanto de UEA aŭ de plia persono tiucele elektita de la Estraro.
  • Teĥnikaj detaloj: La formatado, kompost-areo kaj litertipoj estu kiel eble plej similaj al tiuj de la ĝisnunaj volumoj en la Serio: formato 21 x 15 cm, kompost-area 162 x 100 mm, literoj 9- aŭ 10-punktaj.
  • Sur la titolpaĝoj aperu la teksto: "Serio Oriento-Okcidento, n-ro... Sub Aŭspicio de UEA en Operaciaj Rilatoj kun Unesko". Pri la laŭvica numero indikenda informos la Ĝenerala Direktoro de UEA.
  • Eldonkvanto: La eldonkvanto devas esti fiksita interkonsente kun la Ĝenerala Direktoro de UEA.
  • Parto de la eldonkvanto estu fortike (aŭ malmole) bindita.
  • La CO de UEA ricevas de la eldoninto tuj post la apero 5 binditajn ekzemplerojn por la Biblioteko Hodler kaj por reprezentaj celoj (i.a. Biblioteko de Unesko).
Remove ads

Numeroj de la serio

Pliaj informoj N°, Titolo ...
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads