Kukumo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kukumo (Cucumis sativus) estas unujara legomo de la familio de kukurbacoj kaj disvastiĝis el Hindio kaj Ĉinio tra la tuta mondo. Praplanto estas la C. Hardwickii. Ĝi estas hortikultura planto grava por konserva industrio. Sur la ĉeftigo kreskas ĉefe androceaj floroj, la gineceaj floroj kreskas sur la flankŝosoj. Pro tio oni depinĉas la ŝosopinton de la ĉeftigo en la 3-4 folia stato de la planto. Ĝia frukto povas atingi eĉ la longon de 100 cm. Ĝi havas krude agrablan guston, entenas multan c-vitaminon. Ĝi havas multajn variaĵojn.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kukumo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cucumis sativus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi