Kvarfobio
averto de uzo de la cifero 4, pro ke la cifero 4 (四) kaj la vorto “morto” (死) sonas simile en iuj orient-aziaj lingvoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kvarfobio aŭ tetrafobio (el la greka: τέσσαρες (kvar) kaj φόβος (fobio; timo)) estas timo de la nombro kvar.
Kvarfobio estas tre komuna superstiĉo en orienta Azio, kiel en Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Tajvano.[1]
La ĉina vorto kvar (四, pinjine: sì, jyutping: sei³), fonetike similas al la vorto morto (死), pinjine: sǐ, jyutping: sei²), en multaj formoj de parolata ĉina. Same la japana kaj korea vortoj kvar, shi (japane) kaj sa (사, koree), similas fonetike al morto en la du lingvoj.