Laŭzio
la eble mita aŭtoro de Daŭdeĝjing kaj fondinto de Taoismo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭzio, Laoco,[1] aŭ Laocio[2] (6-a jarcento a. K.) (老子, pinjino: Lǎozǐ, Wade-Giles: Lao Tsu, ankaŭ latinigita kiel Lao-tse; la olda majstro) estas grava ĉina filozofo kaj poeto kiu, laŭ la legendo, skribis la libron Daŭdeĝingo (Wade-Giles: Tao Te Ching, pinjino: Dàodéjīng, "La granda libro pri la virto de la Vojo")[3] kaj fondis la taoismon, unu el la tri ĉefaj religioj de tradicia Ĉinio (kune kun budhismo kaj konfuceismo), kaj, kun konfuceismo, parto de la fundamento de ĉina filozofio. Laŭzio kaj taoismo profunde influis la ĉinajn pensaron, arton kaj spiriton. Budhisma skolo influita de la taoismo estas la zen-budhismo. Li eĉ estas adorata kiel diaĵo en taoismo kaj en ĉina tradicia religio.
Laŭzio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
老子 | ||
Naskiĝo | 2-an de decembro 2008 (2008-12-02) en Ĉu (ŝtato) | |
Morto | 2-an de decembro 2008 (2008-12-02) (0-jaraĝa) en Ĉinio | |
Religio | Taoismo vd | |
Lingvoj | ĉina vd | |
Ŝtataneco | Dinastio Zhou vd | |
Familio | ||
Patro | Li Jing vd | |
Patrino | Xiāntiān Empress vd | |
Infanoj | Li Zong vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Dan Li • Er Li • Tan Li vd | |
Okupo | filozofo • arkivisto • verkisto • Taoist vd | |
Laborkampo | filozofio • Ĉina filozofio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Daŭdeĝingo vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kvankam li estas legenda figuro, li estis kutime datita el ĉirkaŭ la 6-a jarcento a.K. kaj rekonita kiel samtempulo de Konfuceo, sed kelkaj historiistoj polemikas, ke fakte li vivis dum la epoko de la Milit-ŝtatoj de 5-a aŭ 4-a jarcento a.K.[4] Centra figuro en ĉina kulturo, Laŭzio estis postulita kaj de la imperiestroj de la Dinastio Tang kaj de modernaj homoj de familinomo Li (李) kiel fondinto de ties stirpo. Tra historio, la verko de Laŭzio estis adoptita de diversaj kontraŭ-aŭtoritatismaj movadoj.