Loĵbano
planlingvo bazita sur logiko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Loĵbano (loĵbane lojban) estas lingvo artefarita por esplori demandojn pri la naturo de lingvo, precipe pri la efiko inter lingvo kaj penso. Loĵbano estas konstruita por subteni la esprimon de klara, logika, unusignifa penso. Fakte, ĝia gramatiko estas tiel logika, ke ĝia oficiala difino ekzistas kiel dosiero por enmetado en la programon yacc (komputila programo normale uzata por kontroli la strukturon de programlingvo). Tamen, la lingvo ne estas por komputiloj sed por efektiva uzo de homoj.
Rapidaj faktoj eksperimenta lingvo • logika lingvo, Oficiala statuso ...
Loĵbano | ||||
eksperimenta lingvo • logika lingvo | ||||
---|---|---|---|---|
Parolantoj | nekonata | |||
Skribo | latina alfabeto | |||
Kreinto | Logiklingva Grupo (LLG) | |||
Dato | 1987 | |||
Oficiala statuso | ||||
Reguligita de | Grupo de Logika Lingvo | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-2 | jbo | |||
ISO 639-3 | jbo | |||
Glottolog | lojb1234 | |||
Angla nomo | Lojban | |||
Franca nomo | lojban | |||
Vikipedio | ||||
| ||||
Fermi
Malsimile al Esperanto aŭ Interlingvao, fariĝi internacia helplingvo ne estas la centra celo de Loĵbano. Loĵbanistoj asertas, ke Loĵbano estas pli trafa ol Esperanto kiel pontolingvo aŭ interlingvo por komputiloj.