Luiza de Meklenburgo-Strelitz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Luiza, princino de Meklenburgo, germane Luise, Prinzessin zu Mecklenburg(-Strelitz), plena nomo Luise Auguste Wilhelmine Amalie, dukino de Meklenburgo (nask. la 10-an de marto 1776 en Hanovro; mortis la 19-an de julio 1810 en kastelo Hohenzieritz) estis kiel edzino de reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a de Prusio reĝino de Prusio.
Luiza de Meklenburgo-Strelitz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝino de Prusio (progeedze) | |||||
La princino Luiza en 1797 | |||||
Persona informo | |||||
Luise zu Mecklenburg | |||||
Naskonomo | Luise Auguste Wilhelmine Amalie zu Mecklenburg | ||||
Naskiĝo | 10-an de marto 1776 (1776-03-10) en Hanovro, Hanovro, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 19-an de julio 1810 (1810-07-19) (34-jaraĝa) en Kastelo Hohenzieritz, Duklando Meklenburgo-Strelitz (Germanio) | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | mausoleum of Charlottenburg Park vd | ||||
Religio | protestantismo | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Meklenburga dinastio (denaske) Hohencolernoj (geedze) | ||||
Patro | Karl II, Grand Duke of Mecklenburg-Strelitz vd | ||||
Patrino | Landgravine Friederike of Hesse-Darmstadt vd | ||||
Gefratoj | Duchess Therese of Mecklenburg-Strelitz • Frederica of Mecklenburg-Strelitz • Duchess Charlotte Georgine of Mecklenburg-Strelitz • George, Grand Duke of Mecklenburg-Strelitz • Duke Charles of Mecklenburg vd | ||||
Edz(in)o | Frederiko Vilhelmo la 3-a | ||||
Infanoj | Frederiko Vilhelmo la 4-a de Prusio • Vilhelmo la 1-a • Aleksandra Fjodorovna • Karolo de Prusio • Princess Alexandrine of Prussia • Princess Louise of Prussia • Alberto de Prusio • stillborn daughter von Hohenzollern • Princess Frederica of Prussia • Prince Ferdinand of Prussia vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Darmstadt • Berlino • Paretz vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laŭ samtempuloj ŝi estis bela kaj gracia, ŝiaj kondutmanieroj ŝajnis al ili pli burĝaj ol aristokrataj. Ŝia vivo intime rilatas al la dramaj okazaĵoj ligitaj al la lukto de Prusio kontraŭ Napoleono 1-a. Ĉar ŝi june mortis, ŝi restis juna kaj bela en la kolektiva memoro de la postaj generacioj. Jam dumvive ŝi fariĝis objekto de preskaŭ kulta honorigo. Post ŝia morto tiu tendenco eĉ plifortiĝis. Ŝi fariĝis simbolo por la restarigo de Prusio kaj la evoluo al la Germana Imperiestra Regno. Tiumaniere ŝia historia graveco forte superis la faktan influon, kiun ŝi dumvive havis kiel reĝino de Prusio.