La 10-a de marto estas la 69-a tago de la jaro (la 70-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 296 tagoj restas.
- -241: Unua punika milito finiĝis - mara batalo de la Egadaj insuloj donis venkon al Romia Respubliko super kartaga floto - Kartago anstataŭ konkeri Messana perdis posedaĵojn en Sicilio
- 298: Romia imperiestro Maksimiano finis kampanjon en Africa Proconsularis kontraŭ berberoj kaj triumfe eniris Kartagon
- 1045: Pontifikeco: Benedikto la 9-a post forpelo de Silvestro la 3-a la duan fojon papiĝis
- 1098: Baldueno la 1-a iĝis unua grafo de Edessa
- 1208: Papo Inocento la 3-a alvokis al krucmilito kontraŭ albigensoj
- 1296: Polaj princoj de Kujavio Władysław Łokietek kaj de Głogów Henriko la 3-a paktis en Krzywiń pri disdivido de Wielkopolska (ĉefurboj de Poznań kaj Kalisz)
- 1517: En Moskvo ordeno de germanaj kavaliroj subskribis kun Granda princo de Moskvo Bazilo la 3-a kontraŭpolan atak-defendan traktaton
- 1527: Babur gajnis grandan venkon en Kanwaha iĝante absoluta reganto de Norda Barato, tiutempe lia filo konkeras la Gango-Valon
- 1535: Malkovro de la insularo Galapagoj, fare de hispana kleriko Tomás de Berlanga
- 1629: Angla reĝo Karlo la 1-a malfondis parlamenton kaj komencis 11-jaran diktatoran regadon
- 1646: Pola reĝo Ladislao la 4-a edziĝis al franca princino el Nevers
- 1710: Granda Nordia Milito: Svedoj venkis danojn en la batalo de Helsingborg
- 1785: Posta prezidento Thomas Jefferson iĝis usona ambasadoro en Francio
- 1793: Franca revolucio:
- 1801: En Britio okazis unua popolnombrado
- 1804: Vendo de Luiziano: en Sankta Luiso Francio solene transdonis Luizianon al Usono
- 1813: Reĝo de Prusio Frederiko Wilhelmo la 3-a starigis en Vroclavo armean distingon - Feran Krucon
- 1820: En Hispanio komenciĝis Liberala Jartrio per ĵuro de la Konstitucio de 1812 kaj forigo de inkvizicio
- 1830: Reĝa Nederlanda Hindia Armeo kreiĝis en la nuna Indonezio
- 1831: Franca revolucio de 1830: franca reĝo Ludoviko-Filipo fondis Fremdulan Legion
- 1848: Usona Senato ratifis Traktaton de Guadalupe Hidalgo finantan Meksik-Usonan Militon
- 1863: Marian Langiewicz iĝis diktatoro de Januara ribelo de poloj kontraŭ la Rusia Imperio
- 1870: Statuto de Deutsche Bank estis aprobita de prusa reĝo Vilhelmo la 1-a
- 1876: Alexander Graham Bell okazigis unuan telefonan interparolon
- 1892: Ebur-Bordo iĝis franca kolonio
- 1896: Charilaos Vasilakos gajnis la unuan maratonon kurante dum 3 horoj kaj 18 minutoj
- 1899: Francio anoncis unuan dekreton pri aŭtomobila trafiko, kiu limigas rapidecon ĝis 20 km/h en urbo kaj 30 km/h ekster konstruita tereno
- 1905: Rusa-japana milito: venko de japanoj en la batalo de Mukden, kiun partoprenis duonmiliono da soldatoj
- 1905: Angla futbalklubo Chelsea F.C. fondiĝis
- 1910: Francio: en Courrières (Pas-de-Calais), eksplodo de karba polvo detruis 110 kilometrojn da minejoj kaj mortigis 1099 ministojn, en tio multe da infanoj - la plej serioza katastrofo en Eŭropo kaj la dua tutmonde post tiu de Bensi en 1942
- 1911: Grenviĉa meridiano estis adoptita en ĉiuj landoj de Eŭropo
- 1914: Londono: en la Nacia Galerio feministino per hakilo detruis la pentraĵon Venuso ĉe ŝia spegulo
- Unua mondmilito:
- 1919: Bolŝevismo: bolŝevikoj proklamis Ukrainan SSR kun la ĉefurbo en Ĥarkivo — oni aprobis konstitucion de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- 1919: En Lvovo aperis pollingva juda ĵurnalo „Chwila” (Momento), naci-cionisma gazeto aperanta matene kaj vespere
- 1919: Sklaveco estis aboliciita en Ĉinio
- 1920: Pola-bolŝevika milito: Sergej Kamenev, ĉefkomandanto de armitaj fortoj de soveta Rusio agnoskis planon ataki Okcidentan Eŭropon tra Pollando — komenciĝis ofensivo de bolŝevismo
- 1933: Tria Regno: libroj rase malĝustaj estis amase bruligataj
- 1934: Dua Pola Respubliko: oni voĉdonis unuan leĝon pri naturprotekto, kiu donis i.a. bazon por kreo de naciaj parkoj
- 1939: Televida elsendado komenciĝis en Moskvo
- 1939: Praga registaro enkondukis militistan diktatorecon en Slovakio
- 1939: En Moskvo komenciĝis la 18-a kunsido de la Komunista Partio de Sovetunio dum kiu Stalin anoncis sovetan-germanan interproksimiĝon — estonta pakto Ribbentrop-Molotov kun ties sekreta aldona protokolo
- Dua Mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: subkolonelo Rudolf Ostrihansky iĝis komandanto de la Asocio de Armita Batalado por Poznań-areo, uzanta dokumentojn kiel Paul Schultz; en Vatikano pastro Zygmunt Kaczyński transdonis raporton pri persekutoj de poloj, kiu aperis en itallingva broŝuro; en Romo Joachim von Ribbentrop komencis dutagajn intertraktojn kun Benito Mussolini kaj Galeazzo Ciano
- 1941: Germana polico kaj laboristoj de labor-oficejo dum kelkaj horoj sur stratoj de Poznań aranĝis homkaptadon por trudlaboro en Tria Regno; Lublina geto: germanoj komencis deportadon de judoj - ĝis la 14-an de marto oni forigis 9 200 personojn; nokte Luftwaffe atakis Portsmouth (238 atakaviadiloj, 193 tunoj da detruaj bomboj, 1291 bruligaj skatoloj)
- 1942: Germanaj regopovoj arestis 23 polajn gardistojn de la varsovia enketa malliberejo Pawiak pro faciligo de fuĝo al membroj de la Pola Rezistomovado; Hans Frank, guberniestro de Ĝenerala Gubernio informis pri granda nombro de sabotado flanke de poloj; en Toruń aperis multe da surskriboj malamikaj al germanoj; soveta registaro malpliigis ĉiutagan nutraĵan porcion por la Pola Armeo en Sovetunio de ĝisnunaj 70 mil al 26 mil — "pro nelivero flanke de Usono de promesita greno"; Hungario: nova registaro de Miklós Kállay ekfunkciis; Bomba Korpuso de RAF nokte atakis Essen
- 1943: Germanoj murdis en Lida 14 personojn, inkluzive de 9 katolikaj pastroj; al koncentrejo Neuengamme alvenis transporto kun 1001 viroj de koncentrejo Aŭŝvico en okupata Pollano; Orienta Fronto: trupoj de Okcidenta Fronto eksieĝis Belij; Centra Fronto atingis riveron Desna, kaj la Voroneĵa Fronto riveron Sejm; germanoj nord-oriente de Ĥarkivo malfermis por si la vojon al Belgorodo; aviado de la Balta Ŝiparo atakis finnan urbon Kotka
- 1944: Germanaj policoj pafekzekutis en Chełm 49 malliberigitojn, en Mszczonów 5-personan polan familion pro kaŝo de judoj, kaj en Lutków 5 polojn kun 3 kaŝataj de ili judoj; en Katowice germanoj ekzekutis 6 polojn; germanoj forveturigis de Lodza geto 500 personojn al laboro en armea industrio en Skarżysko-Kamienna; (verŝajna dato): germanoj murdis 38 judojn, en tio historiiston Emanuel Ringelblum, kreinton de la subtera arkivo de la Varsovia geto, kune kun kaŝantaj ilin du poloj; Pola Subtera Ŝtato faris venĝajn atakojn en distrikto Hrubieszowski kontraŭ ukrainaj vilaĝoj, kiuj apogis la URA-atakojn dum la tuta februaro kontraŭ poloj, celante eviti en Lublinio t.n. apudan Volinian masakron; taĉmentoj de 1-a Bataliono de Kamparanaj Batalionoj de Stanisław Basaj "Ryś" kaj 500 persona taĉmento de Pola Enlanda Armeo de Zenon Jachymek "Wiktor" el areo Tomaszów Lubelski detruis memdefendejojn de URA en 6 vilaĝoj, defendataj de ukraina polico, SS-Galizien kaj Ukraina Nacia Memdefendo - pereis 120 SS-anoj, 20 ĝendarmoj kaj 50 ukrainaj policanoj, en Sahryń mortfalis 300 ukrainoj; taĉmento de KB el distrikto Krasnostawski atakis germanojn dum marŝo tra la ponto - pereis 50 soldatoj; al Koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto kun 59 polinoj de Varsovio; en Moskvo komunista Asocio de Polaj Patriotoj fondis novaĵagentejon Polpress; pezaj germanaj-sovetaj bataloj sur fervojlinio Tarnopol-Płoskirów; trupoj de 2-a Ukraina Fronto liberigis Humań (nun Ĉerkasa provinco); Alianca aviado bombis Romon
- 1945: La 2-a Belorusa Fronto liberigis polajn urbojn Lębork kaj Łeba, direktiĝante postkure al Gdynia; soveta aviado atakis Gdańsk kaj Królewiec; Sandomierz: el malliberejo helpe de gardistoj el Landa Armeo forkuris 100 enprizonigitoj; usona 8-a Armea Avido atakis Dortmund, Soest, Paderborn kaj Schwerte; 3-a grupo de RAF atakis kaj detruis fabrikon de sinteza brulaĵo en Scholven-Buer (755 tunoj da bomboj); Silezio: 4-a Ukraina Fronto ekatakis direkte al Moravia Ostrava; Sudokcidenta Pacifiko: sur insulo Mindanao en duoninsulo Zamboanga teralteriĝis 186-a regimenta grupo de usona 41-a Divizio de Infanterio; Bombado de Tokio: nokte de la 9a/10-a de marto 334 Boeing B-29 Superfortress faligis 1700 tunojn da bomboj sur Tokion, kaŭzante fajroŝtormon en kiu pli ol 100 000 homoj pereis
- Stalinismo:
- 1948: Ĉeĥoslovaka ministro pri eksteraj aferoj Jan Masaryk pereis en neklarigitaj cirkonstancoj, la oficiala versio estis sinmortigo
- 1948: En Nurenbergo finiĝis la 8-a el 12 Nurenbergaj procesoj, ĉi-foje de germanaj organizaĵoj akuzitaj pri rasismaj programoj
- 1949: Israela armeo aneksis havenon Ejlato ĉe Ruĝa Maro
- 1952: Post puĉo Fulgencio Batista iĝis la duan fojon prezidento de Kubo, akirante agnoskon de Usono
- 1959: En Lasao post 10 jaroj de ĉina okupado komenciĝis amasa kontraŭĉina Tibeta ribelo, ĉ. 300 000 da tibetanoj ĉirkaŭis Palacon Potala por protekti Dalai-lamaon kontraŭ homforkapto fare de Ĉina Popola Liberiga Armeo - pereis ĉ. 86 mil de tibetanoj, Tenzin Gyatso estis devigita fuĝi al Barato
- 1960: Indianoj de Kanado ricevis rajton al voĉo
- 1969: Murdo de Martin Luther King: James Earl Ray estis kondamnita al 99 jaroj de mallibereco
- 1975: Vjetnamio: batalo de Buôn Ma Thuột - komenco de la venka printempa ofensivo
- 1977: Kosmoesplorado: malkovro de planedaj ringoj ĉirkaŭ Urano farita de NASA-observatorio pri Kuiper-zono
- 1981: Unua renkonto de ĉefministro generalo Wojciech Jaruzelski kaj prezidanto de "Solidareco" Lech Wałęsa
- 1982: Parado de planedoj ĉe unu flanko de la Suno
- 1992: Eduard Ŝevardnadze iĝis prezidanto de novkreita Ŝtata Konsilantaro de Kartvelio
- 2000: Borsa indekso de NASDAQ atingis rekordan nivelon, kio signis la komencon de la „Dot-Com Boom”-fino
- 2000: Unua eldono de kontraŭklerika semajnrevuo "Fakty i Mity" (Faktoj kaj Mitoj) aperis en la pola lingvo
- 2004: Kostas Karamanlis iĝis ĉefministro de Grekio
- 2005: Irako: en bomba atenco de sinmortiganto kontraŭ ŝijaisma moskeo en Mosulo pereis 50 personoj kaj pli ol 80 vundiĝis
- 2006: NASA: usona kosmosondilo Mars Reconnaissance Orbiter eniris elipsan orbiton ĉirkaŭ Marso
- 2008: Tibeto: serio da protestoj kontraŭ ĉina regado komenciĝis - la plej grandaj post preskaŭ 50 jaroj
- 2011: 26 personoj pereis kaj 313 vundiĝis dum tertremo landlime de Ĉinio kaj Birmo
- 2012: Socialdemokratia SMER de Robert Fico gajnis parlamentan baloton en Slovakio
- 2017: Sudkorea Konstitucia Tribunalo aprobis elpostenigon de prezidentino Bak Geun-Hje, konsiderante ŝin kulpa pri rompo de la konstitucio
- 2019: Ĉiuj 157 personoj ferdeke pereis en aviadila katastrofo de fluganta de Adis-Abebo ĝis Najrobio Boeing 737 MAX 8 de Ethiopian Airlines en ĉirkaŭaĵo de la urbo Debre Zejit en meza Etiopio
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 15-a tago de la rusa agreso: Pasintan tagon en ĉiutage bombatakata Mariupolo falis bomboj al konstruaĵoj de infana kaj akuŝista malsanulejoj, kie 17 personoj estis vunditaj, ĉi-tage 3 mortis, en tio infano, kion kondamnis Unuiĝintaj Nacioj — ukraina San-Ministerio informis ke rusoj ekde la militkomenco pripafis 63 malsanulejojn, kie pereis 5 medicinistoj; en amasa tombo oni enterigis 50 personojn el pli ol jam 1 200 mortigitaj civiluloj; apud Kievo armitaj fortoj de Ukrainio detruis 4 tankojn, atakveturilon de infanterio kaj malfunkciigis 11 kirasitajn veturilojn, en tio de la rusa komandanto; en Brovari estis mortigita komandanto de la tanka regimento A. Zaĥarov; la 6-a rusia regimento frakasita en embusko de senpilota aviadilo; en Luganska provinco ukrainaj limgardistoj kaj armeanoj venkis laŭvican kolumnon da rusiaj soldatoj; armitaj fortoj de Ukrainio detruis raket-elpafejon, kiu pripafis civilulojn
- Mondreago: Blanka Domo avertis, ke Rusio povas uzi kemiajn armilojn aŭ biologiajn armilojn; vizitanta Pollandon vicprezidentino de Usono Kamala Harris informis, ke Pollando ricevis 2 kontraŭraketajn Patriot-sistemojn; brita defendministerio konfirmis uzon en Ukrainio flanke de Rusio de TOS 1; ne malpli ol 150 ĵurnalistoj forlasis Rusion, pro nova leĝo, laŭ kiu pro publikado de "falsaj" informoj pri la invado kontraŭ Ukrainio minacas 15 jarojn da mllibero
- 2023: 380-a tago de la rusa agreso: Post la pasintnokta 7-hora terorisma aeratako de Rusio plej damaĝis Ĥarkovo, Odeso, Ĵitomiro kaj Zaporiĵo (laŭ ukraina spionagentejo rusoj foruzis monatan raketproduktadon) - Ĥersona provinco 79 fojojn pripafita, 30% de kievanoj sen varmigado, 60% de ĥersonanoj reakiris kurenton; en Kievo estis enterigita ukraina taĉmentestro Dmitro Kocjubajlo "Da Vinci", pereinta la 7-an de marto apud Baĥmut, la ceremonion partoprenis ĉefministrino de Finnlando Sanna Marin; prezidanto de Ukrainio sankciigis 120 fizikajn personojn kaj 287 jurajn personecojn;
- Mondreago: belga parlamento agnoskis Holodomoron en Ukrainio kiel genocido; Grupo Wagner establis rekrutejojn en 42 urboj de Rusio; unua estona volontulo pereis la 7-an de marto apud Baĥmut
- 1452: Fernando la 2-a, reĝo de Aragono kaj Kastilio (m. 1516)
- 1503: Ferdinando la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1564)
- 1536: Thomas Howard (4-a duko de Norfolk), angla nobelo kiu komplotis kontraŭ Elizabeto la 1-a (Anglio), ekzekutita (m. 1572)
- 1604: Johann Rudolph Glauber, germana apotekisto kaj alkemiisto, la unua produktinto de klorida acido (m. 1670)
- 1628: Marcello Malpighi, itala biologo, anatomo, kuracisto (m. 1694)
- 1709: Georg Steller, germana kuracisto kaj natursciencisto (m. 1746)
- 1749: Lorenzo Da Ponte, itala pastro, libretisto kaj verkisto, konata de libretoj kaj operoj por Mozart (m. 1838)
- 1760: Leandro Fernández de Moratín, hispana poeto kaj dramaturgo (m. 1828)
- 1768: Heinrich Christian Samuel Beck, germana diplomato servinta en la Rusia imperio (m. 1853)
- 1772: Friedrich Schlegel, germana filozofo, literaturkritikisto kaj lingvisto kiel la unua klare emfazinta ligojn inter la greka, latino, ĝermana lingvaro kaj sanskrito (m. 1829)
- 1787: Francisco Martínez de la Rosa, hispana poeto, dramisto kaj politikisto (m. 1862)
- 1788: Joseph von Eichendorff, germana romantikisma poeto, esperantigata de pluraj tradukistoj (m. 1857)
- 1800: Victor Aimé Huber, germana literaturhistoriisto kaj eklezipolitika verkisto (m. 1869)
- 1810: Stanisław Kierbedź, pola konstruisto de ŝtalaj pontoj, generalo-majoro de rusa armeo (m. 1899)
- 1844: Pablo Sarasate, hispana komponisto kaj violonkoncertisto (m. 1908)
- 1845: Aleksandro la 3-a, imperiestro de la Rusia imperio (m. 1894)
- 1858: Mikimoto Kokichi, japana malkovrinto de la perlo-bredado (m. 1954)
- 1861: János Bodor, hungara pastro, rakontisto kaj verkisto (m. 1949)
- 1862: Otto Rasch, germana pentristo (m. 1932)
- 1866: Ishii Kikujiro, japana ministro pri eksteraj rilatoj de Japana Imperio kaj diplomato (m. 1945)
- 1870: Anton Müller, aŭstra verkisto kaj romkatolika pastro
- 1873: Jakob Wassermann, germana verkisto (m. 1934)
- 1877: Béla Entz, hungara kuracisto, patologo (m. 1959)
- 1884: József Fogel, hungara historiisto, profesoro (m. 1941)
- 1886: Edward Stamm, pola filozofo, matematikisto, logikisto, historiisto de matematiko, pedagogo, adepto de latino sen fleksio (m. 1940)
- 1892: Arthur Honegger, svisa komponisto de altkultura muziko kaj filma muziko (m. 1955)
- 1897: Béla Schiff, rumania hungara-germana ĵurnalisto, lokhistoriisto (m. 1950)
- 1898: Augustin Pung, estona gimnazia muzik-instruisto en Viljandimaa, esperantisto en Talino kaj Viljandi (m. nekonata)
- 1904: Andor Réthy, rumania hungara bibliografo kaj literaturhistoriisto (m. 1972)
- 1905: Miklós Chilf, rumania hungara komponisto, muzikinstruisto (m. 1985)
- 1909: Ignas Balčiūnas, litova aktivulo, kursestro kaj unu el revivigintoj de Litova Esperanto-Asocio kaj de Kaŭna Societo Esperantista (m. 1994)
- 1912: Günter Behm-Blancke, germana prahistoriisto kaj muzeulo (m. 1994)
- 1915: Margit Klára Szabó, rumania hungara muzikinstruistino, lernolibroverkistino (m. 2002)
- 1917: Magda Papp, rumania hungara aktorino kaj kantistino (m. 1992)
- 1917: Ralph Harry, aŭstralia juristo kaj diplomato kontribuinta al Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, statuto de ANZUS kaj esperantigo de oficialaj dokumentoj de UN, aktivulo de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj, adjunkto de AIS, prilaborinto de sporta kaj briĝa vortaroj, prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj membro de Honora Patrona Komitato de UEA, laŭreato de Premio Deguĉi (m. 2002)
- 1920: Boris Vian, franca kantisto, poeto, verkisto kaj inventisto, kies kanzono La dizertinto estis esperantigita de tri tradukistoj (m. 1959)
- 1923: Zdenka Bergrová, ĉeĥa poetino kaj tradukistino el la rusa kaj angla, amikino de Esperanto, esperantigata de Jiří Patera (rete) kaj aliaj (m. 2008)
- 1926: Gottfried Plohovich, aŭstra inĝeniero, komponisto, orgenisto kaj muzikpedagogo (m. 2011)
- 1928: Sara Montiel, hispana kantistino kaj filmaktorino (m. 2013)
- 1929: Elemér Lakó, rumania hungara lingvisto, bibliotekisto (m. 1986)
- 1930: Justinas Marcinkevičius, litova verkisto kaj poeto, kies kontribuo al Mendog estis esperantigita (m. 2011)
- 1938: Anna Wierzbicka, pola lingvosciencistino okupiĝanta pri semantiko, pragmatiko kaj interkultura lingvoscieno, kreintino de la natura semantika metalingvo
- 1940: Chuck Norris, usona aktoro, sepfoja mondmajstro de karateo, konigata de la faktoj pri Chuck Norris
- 1947: Kim Campbell, ĉefministrino de Kanado
- 1952: Morgan Tsvangirai, ĉefministro de Zimbabvo
- 1955: Juliusz Machulski, pola filmreĝisoro, produktoro, scenaristo, distingita per la Ordeno Polonia Restituta
- 1957: Usama bin Laden (Usāma ibn Muhammad ibn Awad ibn Lādin), saud-araba muĝahedo, fondinto de Al-Kaida (m. 2011)
- 1958: Sharon Stone, usona filma aktorino, posedantino de la franca Ordeno de la Artoj kaj de la Literaturo
- 1965: Ágnes Maksay, rumania hungara televidredaktorino, filmreĝisorino
- 1971: Timbaland, usona kantoverkisto kaj muzika produktoro
- 1975: István Kátai, rumania hungara liberprofesia aktoro kaj administradosciencisto
- 1979: Attila Zsolt Papp, rumania hungara ĵurnalisto, poeto
- 1987: Emeli Sandé, zambia-skota kantistino kaj aŭtorino de tekstoj
- 483: Simplicio, papo enkondukinta henotikonon, sanktulo
- 1173: Rikardo el Sankta Viktoro, skota-franca mistika teologo kaj filozofo, kies verkoj estis publikigitaj en Patrologia Latina, disĉiplo de Hugo de Sankta Viktoro (n. ĉirkaŭ 1110)
- 1291: Arghun, mongola ĥano, budhano, reganto de Persio (n. ĉirkaŭ 1258)
- 1510: Johann Geiler von Kaysersberg, franca teologo kaj predikisto (n. 1445)
- 1561: Johannes Saxonius, germana humanisto, filologo kaj profesoro (n. ĉirkaŭ 1507)
- 1585: Rembert Dodoens, flandra botanikisto kaj kuracisto (n. 1517)
- 1701: Johann Schelle, germana komponisto kaj instruisto de baroko (n. 1648)
- 1776: Élie Fréron, franca ĵurnalisto, kritikisto kaj konservisma filozofo, kies vivoverko estis "L'Année littéraire" (Literatura Jarlibro) (n. 1718)
- 1781: Mikaelo Karicki, belorusa poeto latinlingva, jezuito, pedagogo kaj filozofo (n. 1714)
- 1792: John Stuart, 3a Grafo de Bute, skota nobelo, ĉefministro de Britio (n. 1713)
- 1805: Felice Fontana, itala fiziologo, kuracisto, oftalmologo, kunkreinto de la fundamentoj de toksologio (n. 1730)
- 1807: Jean Thurel, franca militisto laŭlegende servanta en la franca armeo dum 90 jaroj (n. 1698)
- 1819: Friedrich Jacobi, germana filozofo kaj verkisto apartenanta al soci-politika movado Sturm und Drang, okupiĝanta pri neniismo (n. 1743)
- 1822: Józef Wybicki, pola porsendependa aganto, partoprenanto de Bara Konfederacio, kunkreinto de Polaj Legioj en Italio kaj kreinto de la nacia himno - Mazurek Dąbrowskiego (n. 1747)
- 1826: Johano la 6-a, reĝo de Portugalio (n. 1767)
- 1832: Muzio Clementi, itala klasika komponisto verkanta por piano (n. 1752)
- 1850: Carl Friedrich Canstatt, germana medicinisto (n. 1807)
- 1854: János Török, hungara instruisto, martiro de hungara libereco (n. 1806)
- 1861: Taras Ŝevĉenko, ukraina nacia poeto-profeto kaj pentristo, konata de Testamento, ankaŭ en esperanto (n. 1814)
- 1864: Maksimiliano la 2-a, reĝo de Bavario (n. 1811)
- 1872: Giuseppe Mazzini, itala juristo kaj filozofo, opiniata reprezentanto de la "Eŭropo de nacioj" en batalo kontraŭ "Eŭropo de monarkoj", kunlaboranto de Garibaldi (n. 1805)
- 1876: Franz Keil, aŭstra apotekisto kaj kartografo (n. 1822)
- 1910: Karl Lueger, aŭstra politikisto kaj advokato (n. 1844)
- 1913: Harriet Tubman, afrousoana sklavino, aboliciistino, flegistino kaj militistino (n. ĉirkaŭ 1822)
- 1916: Sámuel Teleki, hungara verkisto kaj vojaĝisto en Afriko, pranepo de Sámuel Teleki (n. 1845)
- 1919: Leo Jogiches, kunfondinto de la Spartakisma Ligo, ĝenerala sekretario de la Germana Komunista Partio, edzo de Rosa Luxemburg (n. 1867)
- 1930: Misuzu Kaneko, japana poetino kaj kantverkistino, sinmortiginta (n. 1903)
- 1937: Jevgenij Zamjatin, rusa, soveta verkisto, aŭtoro de la romano Ni — la prototipo de 1984 de George Orwell kaj Mirinda Nova Mondo de Aldous Huxley (n. 1884)
- 1940: Miĥail Bulgakov, rusia verkisto, aŭtoro de la novelo Hunda Koro kaj romanoj La Majstro kaj Margarita kaj La Blanka Gvardio, rete legebla en Esperanto (n. 1891)
- 1942: William Henry Bragg, brita Nobelpremiita fizikisto, pioniro de solid-stata fiziko (n. 1862)
- 1945: Jenő Gyalókay, hungara milithistoriisto, akademiano (n. 1874)
- 1946: Karl Haushofer, germana generalo, geografo kaj geopolitikisto (aŭtoro de la nocio) kontribuinta al antikominterna pakto, kiu kaŭzis la Duan Mondmiliton, sinmortiginto per harakiro (n. 1869)
- 1948: Jan Masaryk, ĉeĥa diplomato kaj politikisto, filo de Tomáš Garrigue Masaryk, ministro de ĉeĥoslovaka ekzila registaro, mortinta en neklarigitaj cirkonstancoj (n. 1886)
- 1966: Frits Zernike, nederlanda Nobelpremiita fizikisto inventinta mikroskopon, kiu ebligas esploron de la interna strukturo de viva ĉelo (n. 1888)
- 1969: Géza Kandray, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto (n. 1893)
- 1973: Otto Maschl, aŭstra ekonomikisto, komunisto kaj verkisto, SAT-movadano, kunlaboranto de "Sennaciulo", "Sennacieca Revuo" kaj "La Nova Epoko" (n. 1898)
- 1983: Vilmos Cseke, rumania hungara matematikisto, ĉefredaktoro de Matematikai és Fizikai Lapok (n. 1915)
- 1985: Konstantin Ĉernenko, ŝtatestro de Sovetunio (n. 1911)
- 1988: Andy Gibb, angla kantisto kaj aktoro (n. 1958)
- 1997: Árpád Páll, rumania hungara kritikisto kaj studverkisto (n. 1927)
- 2004: Harold Brown, sveda Esperanto-verkisto kaj preleganto pri literaturo, eldonata de Sveda Esperanto Federacio (n. 1925)
- 2004: Remigiusz Kossakowski, pola opera kantisto (baritono), esperantisto, tradukisto (n. 1931)
- 2006: John Profumo, brita konservista politikisto (n. 1915)
- 2011: Sándor Tóth, rumania, hungara filozofo kaj sociologo de ELTE (n. 1919)
- 2011: Janka Sipakoŭ, belorusa prozisto, tradukisto kaj poeto (n. 1936)
- 2012: Jean Giraud, franca scenaristo kaj desegnisto de bildliteraturo (n. 1938)
- 2018: Hubert de Givenchy, franca tajloro, modplanisto de vestoj, art-kolektanto (n. 1927)
La 10-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):