metrostacio en Parizo From Wikipedia, the free encyclopedia
Maison Blanche [mɛzɔ̃ blɑ̃ʃ] estas stacio de la linio 7 de la Metroo de Parizo, en la 13-a arondismento de Parizo.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Blanche (pariza metrostacio) aŭ La Maison-Blanche (stacidomo). |
Maison Blanche | |||
---|---|---|---|
Stacio Maison Banche sur linio 7 | |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 13-a | ||
Geografia situo | 48° 49′ 20″ N, 2° 21′ 31″ O (mapo)48.8221552.358531 | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 + 2 | ||
Kajoj | 2 + 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 203 631 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 7-a de marto 1930 26-a de aprilo 1931 → 24-a de junio 2024 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 1409 GA41 / 41MBP | ||
Metro-linioj | · | ||
Ĝi fariĝis stacio de la linio 14 la 24-an de junio 2024.
Ĝi estas la lasta haltejo antaŭ la disbranĉiĝo de la linio inter la flava branĉo kiu iras al Ivry-sur-Seine kaj la blua kiu iras al Villejuif.
La stacio situas sub Avenue d'Italie, inter Strato Caillaux kaj Strato Bourgon, proksime al porte d'Italie.
Tiu kvartalo de Parizo ŝuldas sian nomon al gastejo nomita « Maison Blanche » (Domo Blanka). Strato situanta proksime al stacio Tolbiac ankaŭ havas la nomon Maison-Blanche.
Maison Blanche estis unu el la du stacioj ekipitaj, ekde sia konstruado, por fariĝi ŝirmejo kontraŭ ĥemiaj atakoj[2]. La dua stacio estis Place des Fêtes[3].
La tunelo tiam estis ekipita de aer-imunaj pordoj[4] kiuj ebligus al homoj rifuĝi en la stacio en kazo de atako. Almenaŭ du el tiuj pordoj ankoraŭ restas en la tunelo[2] proksime al la stacio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.