aŭstronezia lingvo; lingvo sur kiu baziĝas la malajzia lingvo kaj indonezia llingvo kaj kiu inkluzivigas pliajn dialektojn, makrolingvo kun kodo ms & msa From Wikipedia, the free encyclopedia
La malaja lingvo (malaje bahasa Melayu) estas parolata en Malajzio, kie la norma formo nomiĝas la malajzia (Bahasa Malaysia), kaj ankaŭ en Singapuro, Indonezio, Suda Tajlando kaj Brunejo.
Malaja lingvo | |
Bahasa Melayu - بهاس ملايو | |
natura lingvo • makrolingvo • moderna lingvo • lingvo • norma lingvo • literatura lingvo • homa lingvo | |
---|---|
Malajaj lingvoj | |
Parolata en | Malajzio, Brunei, Singapuro, Indonezio, Suda Tajlando, Sudaj Filipinoj |
Parolantoj | ĉa. 180 milionoj |
Skribo | malaja alfabeto, Javia skribo, latina alfabeto |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Dewan Bahasa dan Pustaka, Dewan Bahasa dan Pustaka Brunei, Agency for Language Development and Cultivation |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | ms |
ISO 639-2 | |
Bibliografia | may |
Terminologia | msa |
ISO 639-3 | msa |
SIL | msa |
Glottolog | indo1326 |
Angla nomo | Malay |
Franca nomo | malais |
En la malaja lingvo estas 4 vortospecoj: substantivoj, verboj, adjektivoj kaj partikuloj. Substantivoj kaj verboj povas esti bazaj radikoj aŭ pli ofte derivataj de aliaj vortoj per diversaj afiksoj.
La malaja lingvo estas aglutina lingvo, formanta novajn vortojn per tri metodoj: aldonado de afiksoj al la radiko, formado de kunmetitaj vortoj aŭ ripetado de vortoj aŭ partoj de vortoj.
Vortoj-radikoj povas esti substantivoj aŭ verboj, kiuj povas esti afiksitaj por derivi novajn vortojn, ekzemple el masak (kuiri) oni formas memasak (kuiri), memasakkan (kuiri ion por), dimasak (esti kuirata), pemasak (kuiristo), masakan (manĝo, kuiraĵo). Pluraj komencaj konsonantoj mutacias kiam prefiksoj aldoniĝas: sapu (viŝi) iĝas penyapu (ŝvabrilo); panggil (voki) iĝas memanggil, tapis (kribri) iĝas menapis.
Aliajn ekzemplojn de uzado de afiksoj oni povas vidi
Estas 4 tipoj de afiksoj, nome prefiksoj (awalan), sufiksoj (akhiran), konfiksoj (apitan) kaj infiksoj (sisipan). Tiuj afiksoj estas dividataj al substantivaj afiksoj, verbaj afiksoj kaj adjektivaj afiksoj.
Substantivaj afiksoj estas afiksoj, kiuj formas substantivojn el bazaj vortoj. Ekzemploj estas:
Tipo de afikso | Afikso | Baza vorto | Derivita vorto |
---|---|---|---|
Prefikso | pə(r)- ~ pəng- | duduk (sidi) | penduduk (loĝanto, loĝantaro) |
kə- | hendak (deziri) | kehendak (deziro) | |
juru- | wang (mono) | juruwang (kasisto) | |
Infikso | ‹əl› | tunjuk (indiki) | telunjuk (montro, komando) |
‹əm› | kelut (senorda) | kemelut (kaoso, krizo) | |
‹ər› | gigi (dento) | gerigi (dentita klingo) | |
Sufikso | -an | bangun (veki, konstrui) | bangunan (konstruaĵo) |
Konfikso | kə-...-an | raja (reĝo) | kerajaan (reĝlando) |
pə(r)-...-an pəng-...-an |
kerja (laboro) | pekerjaan (okupo) |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.