From Wikipedia, the free encyclopedia
La manipura lingvo (aŭ Meitei-lon, ankaŭ Meitei-lol) estas la unua lingvo kaj lingvafrankao en la sudorienta himalaja ŝtato Manipuro, en nordorienta Barato. Ĝi estas la oficiala lingvo en registaraj oficejoj. Oni parolas la manipuran ankaŭ en la barataj ŝtatoj Asamo kaj Tripuro, kaj en Bangladeŝo kaj Mjanmao.
Manipura lingvo | |
Meitei-lon | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
ĉinotibeta lingvaro | |
Parolata en | nordorienta Barato, Bangladeŝo, Mjanmao |
Parolantoj | 3,3 milionoj |
Skribo | Orienta nagaria, Meitei Mayek[1] |
Lingvistika klasifiko | |
Ĉino-tibeta
| |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | mni |
Glottolog | mani1292 |
Angla nomo | Meitei |
Franca nomo | meitei |
La manipura jam pruviĝas esti granda integraliga faktoro inter ĉiuj etnaj grupoj en Manipuro kiuj uzas ĝin por komuniki inter si.
La manipuran agnoskas, per la nomo "Manipuri", la Barata Unio, kaj ĝi estas inkludita en la listo de tabelaj (aŭ konstitucie oficialaj) lingvoj. (Ĝi estas inkludita en la 8-a tabelo de la 71-a aldono de la konstitucio en 1992). Oni instruas la manipuran kiel fakon ĝis la post-bakalaŭra nivelo (Ph.D.) en universitatoj de Barato, aparte de tio ke ĝi estas perilo de instruado ĝis la antaŭbakalaŭra nivelo en Manipuro.
Oni ne konfuzu la manipuran kun la biŝnuprija (hindarja lingvo, laŭ klasifado de lingvistoj) de la biŝnuprijaj manipuranoj kiuj pretendas, disputate kaj negate de la manipurlingvanoj, ke la biŝnuprija estis parolata en Manipuro inter la 13-a kaj 19-a jarcentoj.
La manipura estas tona lingvo.
La manipura havis sian propran skribsistemon nomitan Meitei-mayek, kiu estis uzata ĝis en la 18-a jarcento. Ĝian plej fruan uzon oni datis je la 11-a kaj 12-a jarcentoj p.K. Tiu sistemo deriviĝas de la tibeta grupo de skribsistemoj, mem derivitaj de la Gupta Brahmi. Poste, kaj aparte kun la komenco de brita rego en 1891, la orienta nagaria skribo pli bone konata kiel la bengala skribo, adoptiĝis kaj estas aktuale uzata. Tamen, iuj klopodas revivigi la skribsistemon Meitei-mayek.
Aldone estas iuj tekstoj de la Maring-a kaj Limbu-a triboj de Manipuro, ankaŭ kiujn oni skribis uzante la Meitei-mayek-on.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.