Masakro de Piaśnica
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Masakro de Piaśnica estis la unua sisteme efektivigita murdo de homoj fare de la germanaj faŝistoj en okupita teritorio, kadre de Intelektul-kampanjo. La 11-an de novembro 1039 oni pafekzekutis al malfronta parto de la kapo 314 personojn, en tio 120 ostaĝojn de Gdynia, 34 klerikojn, grupon de civilaj defendantoj de la urbo, monaĥojn kaj monaĥinojn kaj 9 jezuitojn, krome komercistojn, metiistojn, instruistojn, kuracistojn, juĝistojn kaj oficistojn - la militkrimo okazis kadre de la Pomeria krimo, en kiu Selbstschutz, Einsatzgruppen kaj SS murdis ĉ. 40 000 polojn. Samtage en Gdynia okazis publika ekzekuto de infanoj - germanoj starigis en vico 10 knabojn en la aĝo de 15 ĝis 19 jaroj, perforte venigis homojn de la norda kvartalo de la urbo, kaj laŭvice murdis ilin en ĉeesto de la patrinoj.
Tuj post la komenco de la Dua Mondmilito, inter septembro kaj decembro de 1939, membroj de SS (organizaĵo) kaj de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) murdis en arbaroj ĉirkaŭ Piaśnica plurmil homojn (tio estas en la arbaro de Szpęgawsk, ĉe Starogard Gdański). Pri la eventoj memorigas 12 metrojn alta monumento ĉe la ĉefvojo inter Wejherowo kaj Krokowa. La masakro de Piaśnica estas nomata la dua aŭ pomeria Masakro de Katin.