Pomerio
historia Eŭropa regiono, hodiaŭ en Pollando kaj Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pomerio (germane Pommern; pole Pomorze) estas geografia kaj historia regiono en la nordo de Germanio kaj Pollando ĉe la suda bordo de la Balta Maro (Pomeria Golfo), kaj ambaŭflanke de la Odro. La nomo venas de la kaŝuba po more = "ĉe la maro".
Rapidaj faktoj Historia regiono, historia regiono [+] ...
Pomerio | |||
---|---|---|---|
Historia regiono | |||
Blazono | |||
historia regiono [+] | |||
Landoj | Pollando, Germanio | ||
- koordinatoj | 54° 17′ 40″ N, 18° 9′ 11″ O (mapo)54.2944318.15312 | ||
Areo | 38 401 km² (3 840 100 ha) [+] | ||
|
|||
Pomerio | |||
Vikimedia Komunejo: Pomerania [+] | |||
Fermi
De la 12-a ĝis la 17-a jarcento estis la Duklando Pomerio regata de la dinastio Grifoj.
Inter 1816 kaj 1945 Pomerio estis prusia provinco.
La nuna politika divido de la historia regiono Pomerio estas:
- okcidenta parto: historie ankaŭ nomata Antaŭpomerio, apartenas al Germanio, kiel parto de la germana federacilando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Proksimume tiu parto apartenis al Svedio de 1648 ĝis 1815, nomata Sveda Pomerio.
- orienta parto: historie ankaŭ nomata Malantaŭpomerio, apartenas al Pollando, proksimume:
- la nuna pola Okcidentpomeria Provinco, Województwo zachodniopomorskie,
- okcidenta parto de la nuna pola Pomeria Provinco, Województwo pomorskie kaj
- nordorienta parto de la nuna Kujavia-Pomeria Provinco, Województwo kujawsko-pomorskie.