komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Meckenbeuren estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bodensee kaj en la distriktaro Tübingen de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 13 807 loĝantojn.
Meckenbeuren | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Tübingen | |||||
Distrikto | Distrikto Bodensee | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 07542 | |||||
Poŝtkodo | 88074 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7996 | |||||
Aŭtomobila kodo | FN | |||||
Oficiala Municipokodo | 08435035 | |||||
Subdivido | 4 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Andreas Schmid | |||||
Adreso de la administrejo | Theodor-Heuss-Platz 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 13807 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 47° 42′ N, 9° 34′ O (mapo)47.79.5625 | |||||
Alto super la marnivelo | 435 m | |||||
Areo | 31,90 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.meckenbeuren.de/ | |||||
Krom la ĉefparto, la komunumo enhavas kvar partojn: Obermeckenbeuren (de 1810), ekskomunumojn Brochenzell kaj Liebenau (de 1937) kaj la ekskomunumon Kehlen (de 1972). Kelkaj de tiuj partoj enhavas mem multajn nvilaĝetojn.
La komunumo unue dokumente menciiĝis en 1496, sed jam en 879 dokumento de la Monaĥejo Sankt-Galo menciis setlulon kiu nomiĝis Megi. Oni necertas ĉu la nomo "Megi" estas la fonto de la komunuma nomo "Meckenbeuren".
Verŝajne de 1094 la areo estis posedaĵo de la Monaĥejo Weingarten. En 1530 ĝi vendiĝis al la grafo Haug de Montfort. En 1780 la grafoj de Monfort havis tro multajn ŝuldojn kaj vendis siajn posedaĵojn al Aŭstrio. Post la napoleonaj militoj, Bavario ricevis la komunumon en 1806, kaj en 1810 donis ĝin al Virtembergo.
La komunumo grandiĝetis kiam en 1847 ĝi konektiĝis al la fervoja linio Stuttgart-Friedrichshafen. La germania tradicia kanto pri "schwäb'sche Eisebahne" (la ŝvaba fervojo) mencias Meckenbeuren en refreno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.