Mehmedo la 2-a
Otomana sultano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mehmedo (Mehmet aŭ Mehmed) la 2-a (30-an de marto de 1432 - 3-an de majo de 1481), la Konkeranto, filo de Murado la 2-a, estis otomana sultano inter 1451 kaj 1481. Li estis la sepa sultano de la dinastio de la Osmanidoj. En 1453 liaj trupoj konkeris Konstantinopolon, provokante la finan falon de la pli ol miljara Bizanca Imperio. Sub gvido de Mehmedo, post la konkero la otomana ŝtato sukcesis absorbi la bizancan administran aparaton. Poste Mehmedo daŭrigis siajn militajn kampanjojn en Azio, kie li atingis anatolian reunuiĝon, kaj en Eŭropo kie li atingis eĉ Belgradon. Pro la multaj konkeroj de Mehmedo la 2-a, eblas konsideri lin dua fondinto de la Otomana Imperio, por kiu li kreis la bazon teritorian, ekonomian kaj idean. En Turkio oni rigardas lin nacia heroo kaj la ponto Fatih Sultan Mehmet en Istanbulo portas lian nomon.
Mehmed la 2-a Fatih | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sultano de la Otomana Imperio | |||||
Persona informo | |||||
مُحمَّد ثانى، فاتح سُلطان محمد | |||||
Naskiĝo | 30-an de marto 1432 en Edirne, Otomana Imperio | ||||
Morto | 3-an de majo 1481 en Gebze | ||||
Tombo | Moskeo de Fatih vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | Osmanida turka • araba • persa • Biblia Hebrea • mezepoka greka • latina • serba vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Osmanida | ||||
Patro | Murado la 2-a | ||||
Patrino | Huma Hatunn | ||||
Edz(in)o | Gülbahar Hatun • Gülşah Hatun • Sittişah Mükrime Hatun • Çiçek Hatun • Helena Palaiologina vd | ||||
Infanoj | Bajezido la 2-a • Şehzade Cem Sultan • Gevherhan Hatun • Mustafa vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • poeto vd | ||||
| |||||
Sultano de la Otomana Imperio | |||||
Dum | 1444 - 1445 | ||||
Antaŭulo | Murado la 2-a | ||||
Sekvanto | Murado la 2-a | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 1451 - 1481 | ||||
Antaŭulo | Murado la 2-a | ||||
Sekvanto | Bajezido la 2-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||