Michel Foucault

franca filozofo / From Wikipedia, the free encyclopedia

Michel FOUCAULT [miŜEL fuKO] [mi'ʃɛl fu'kɔ] (naskiĝis la 15-an de oktobro 1926, mortis la 26-an de junio 1984) estis franca filozofo kaj historiisto. Li estis interalie profesoro ĉe la Kolegio de Francio pri la « Historio de Pens-Sistemoj », kaj daŭre instruis en la Universitato de Kalifornio en Berkeley ekde 1975 ĝis sia morto en 1984. Foucault estas precipe konata pro sia kritika analizado de pluraj sociaj institucioj, ekzemple psikiatrio, medicino, edukado kaj malliberejoj. Li cetere dediĉis sian strebadon al la historio de homa seksa konduto. Liajn verkojn pri povo aŭ pri la rilato inter povo, scio kaj « diskurso » en la okcidenta kulturo oni ankoraŭ pridiskutas kaj eĉ aplikas.

Quick facts: Michel Foucault, Persona informo, , Subskribo...
Michel Foucault
Persona informo
Michel Foucault
Naskonomo Paul-Michel Foucault
Naskiĝo 15-an de oktobro 1926 (1926-10-15)
en Poitiers, Vienne,  Francio
Morto 25-an de junio 1984 (1984-06-25) (57-jara)
en 13-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortis pro aidoso [#]
Tombo Q110358956 [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj franca germana [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Liceo Henri-IV Supera normala lernejo Universitato de Parizo [#]
Subskribo
Memorigilo
Familio
Patro Paul Foucault [#]
Edz(in)o
Amkunulo Daniel Defert [#]
Profesio
Okupo filozofo antropologo psikologo historiisto verkisto sociologo profesoro scenaristo literaturkritikisto etnologo [#]
Laborkampo filozofio historio sociologio [#]
Aktiva en Francio [#]
Verkado
Verkoj Vigli kaj Puni: Naskiĝo de la Prizono 
La Vortoj kaj la Aĵoj 
La Arkeologio de Scio 
L'usage des plaisirs 
Histoire de la sexualité [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Close

Michel Foucault, influita de Marx, Nietzsche, Heidegger k.a., esploris el strukturisma kaj historia vidpunkto fenomenojn de la civilizo, speciale teknikojn de povo, obeigo kaj opiniogvidado.

Foucault naskiĝis la 15-an de oktobro 1926 en Poitiers kiel Paul-Michel Foucault. Li estis la filo de bonhava, eksterpariza familio. Lia patro, Paul Foucault, estis eminenta ĥirurgo, kiu esperis ke lia filo elektu la saman profesion. Post la Dua mondmilito, Foucault sukcesis eniri la prestiĝan École Normale Supérieure, tio estas la plej bona lernejo por akademia kariero en Francio.